preskaŭ preta

Malgranda radioĉambro, grandaj revoj!

2019-01-31

Kategorio Radioamatoraj diplomoj en vikipedio

Delonge mi kontribuas en la esperanta vikipedio pri kio mi ofte informas en la blogo! Mi paĝo en vikipedio kun pluraj el mia interesoj tie estas:
Radioamatora diplomo en la esperanta Vikipedio
Sed lastatempe mi post pluraj redaktoj pri la sama temo (radioamatoraj diplomoj) mi alvenis al sufiĉe da materialoj por aldoni novan subkategorion [[Kategorio:Radioamatoraj diplomoj]] ĝi estas vizitebla ĉe https://eo.wikipedia.org/wiki/Kategorio:Radioamatoraj_diplomoj
Kompreneble kiu ajn helpo kaj ampleksigo estos tre bonvena! Nun mi laboras en WAS diplomo Worked All States (en vikipaĝo).

Estas pluraj kategorioj en kiuj mi volus labori/aldoni artikolojn:
  • [[Kategorio:Radioamatoraj bendoj]] Amateur radio bands (en vikipaĝo)
  • [[Kategorio:Radioamatoraj programoj]] Amateur radio software (en vikipaĝo)
  • [[Kategorio:Radioamatoraj entreprenoj]] Amateur radio companies‎ (en vikipaĝo
  • [[Kategorio:Radioamatoraj revuoj]] Amateur radio magazines (en vikipaĝo)
  • ktp. (vidu mian vikipaĝon)

2019-01-28

La membroj de mia radioklubo

Jam ekde 2013 ni havas societon "Speciala Radioklubo Esperanto" (CO9BNN) pri kiu certe iam mi verkos raporton sed nun mi volas prezenti al vi la membrojn de nia radioklubo (ĉiuj el Havano).

Rolando Louis Madrigal Cruz   
CO2LCR (TTT_QRZ)
Madrigal/CO2LCR ĉefrespondeculo de nia kluba radiostacio en Camagüey dum CO0BS

Javier Ramos Nistal   
CO2MM (TTT_QRZ)
Javier Ramos Nistal/CO2MM dum diekspedicio T41C

Yordán Fonseca Olivera   
CM2YGO (TTT_QRZ)
Yordán Fonseca Olivera CM2YGO
Ismary Lezcano García   
CL2TNT (TTT_QRZ)


Ismary Lezcano García/CL2TNT






Omar Martínez Pérez   
CL2KGB (TTT_QRZ)

Omar Martínez Pérez/CL2KGB Kun Thomas el Danio
Francel Briel Gil
CL2FBG (TTT_QRZ)




Francel Briel Gil/CL2FBG en la sidejo de la Ruĝa Kruco
María A. Cartaya Martínez
CL2ZAZ

María A. Cartaya Martínez/CL2ZAZ dum radia aranĝo honore al José Martí




Landy Acosta Perdomo
CL2CRC

Landy Acosta Perdomo/CL2CRC ĉe nia kluba stacio
Juan Carlos Montero Medina   
CL2KEA

Juan Carlos Montero Medina/CL2KEA dekstre dum asembleo
Yoan M. Rodríguez Martínez
CC (trapasis la ekzamenon de la ministerio pri komunikado)




Yoan M. Rodríguez Martínez inter cl9okl kaj cl2mm
Pliaj fotoj videblas en la albumo:
https://photos.app.goo.gl/xR5ayYDMafVEverd8

Espereble baldaŭ ni estos pli ĉar ĵus aliĝis pluraj novaj kandidatoj sed ili ne prezentiĝis al la ekzamenoj.


2019-01-26

Miaj radioamatoraj agadoj en 2018

Resimi unu jaran laboron ĉiam estas malfacila tasko kvankam 2018 estis tre trankvila jaro rilate al miaj agadoj kiel radioamatoro. Mi apenaŭ aktivis ĉar mia sendricevilo misfukciis, ĝi nur ricevis sed ne elsendis. Komence de la jaro mi partorenis en la CQ WW WPX (TTT)  konkurso, tio estis iom malfacile ĉar ĝi koliziis kun studfako de la universitato “kampara praktiko”. Pro universitataj devoj mi devis veturi kaj loĝi en la kampadejo Boca de Jaruco de la provinco Mayabeque. Tio estis dum la sama semajnfino de la konkurso tiel ke mi pene muntis mian porteblan antenon G5RV kaj aktivis nur nokte kiam mi havis liveran tempon. Tiam mi povis fari kelkdekon da kontaktoj, kio estas tre malmulte kompare al antaŭa jaro kiam mi faris plurcenton da QSO.

Pro mia malmulta agado apenaŭ mi povas montri statistikon 
kaj de la QSL-programo kiel 
Kvanto da ricevitaj QSL CO2MM
de clublog barras kiel
statistikoj de ClubLog CO2MM
kaj QSO-programo kiel
 
Monata statistiko
Ĉiukaze miaj aperoj en klusteroj videblas pere de ligilo al dxlite (TTT).

Dum februaro okazis TAKE (Tut-Amerika Kongreso de Esperanto) (vidu en la blogo) en Havano, tiam nia radioklubo havis la ŝancon munti malgrandan stacion en la hotelo Panamericano (mapo), kiu estis la kongresejo. Tiam ni uzis tre specialan voksignon T42E (Eko = Esperanto). Tie Yordán kaj mi prelegis pri historio de Esperanto en la kuba radioamatorismo. Ni havis fakkunsidon de KLERA kaj iom da etera agado. Raporto pri la aranĝo aperis en la 77a ILERA-bulteno.
La 24an de aprilo mi partoprenis en provinca aranĝo ĉasado de la vulpo (Vulpoĉasado [en la angla vikipedio]) aŭ radiorientiĝo (tre simila al orientiĝado sed pere de radio).
Ĝi okazis en la parko Lenin de Havano. En ĝi partoprenis unuafoje mia koramikino. Krome ĉeestis Briel kaj amaso da havanaj esperantistoj inter kiuj ni pasis belegan tagon! (raporto en frcuba)

Meze de la jaro mi fariĝis aktiva vikipediisto en la Esperanto-vikipedio
https://eo.wikipedia.org/wiki/Uzanto:JabieroKubo
Mi kompreneble ĉefe verkas pri amatora radio sed ne nur pri tio foje ankaŭ pri filmoj, Kubo kaj geografio. (vidu pli grandan raporton en la blogo)
La 21an de junio la Speciala Radioklubo Esperanto/CO9BNN organizis viziton al la nacia sidejo de la FRC. Tie ni ankaŭ parolis neformale pri radioamatorismo kaj praktike vidis kiel kontakti aliajn radioamatorojn.
Plia radia aranĝo okazis dum JuSKA (Junulara Semajnfina Komuna Aranĝo). Por tiu aranĝo ni denove havis permesojn por munti specialan radiostacion COØEO (kiun ni regule uzas kiel speciala porokaza voksigno). Bedaŭrinde ne povis ĉeesti la loka radioamatoro, kiu devis porti la teknikon tiel ke fiaskis la planoj por elsendi sed feliĉe almenaŭ ni sukcesis viziti la unua elsendantenojn de “Radio Revelde”, pirata radiostacio dum la antaŭrevoluciaj luktoj en la montoĉeno Sierra Maestra. (vidu en la blogo)
En septembro mi estis invitita por partopreni kiel membro de la teamo de T43MY kiu partoprenis en la CQ WW RTTY konkurso (TTT). Estis vere interesa ĉefe pro tio ke ĝi estis malfermita por la vizito de aliaj RA: partoprenis CO3LF; CO3JK; CO3JT; CM3EFM; CM3HVY; CM2MM; CL3MSP, CO3VK, CO2BK. (vidu en la blogo)
Fine de oktobro mi sukcesis kontakti Yasser/CO2YFP kiu (duon)riparis mian radion. Ĝi havis iun problemon ĉe specialaj diodoj, kiuj malebligis elsendon, li adaptis kvar diodojn, kiuj anstatuigis komponanton sed ĝi ne perfekte funkcias ĉar la povumo estas malalta sed almenaŭ iel ĝi funkcias.
Finfine kiel parto de nia radiokluba laboro ni partoprenis en la provinca radiokonkurso Giraldilla. Ĉi foje danke al la helpo de Madrigal/CO2LCR kiu aktive gvidis kaj vokis (TTT).
Mia lasta reala aktivado estis dum la CQ WW SSB (TTT), unu el la plej grandaj konkursoj en la jaro tiam mi povis fari kelkajn kontaktojn kaj almenaŭ partopreni sed bedaŭrinde neniun novan DXCC. (vidu en la blogo)
Dum novembro en la kampadejo “Las Caletas” mi partoprenis en la 2a regiona renkontiĝo de radioamatoroj organizita de la filio FRC Havano. Ni uzis la specialan voksignon COØFH, mi estis la QSL-manaĝero de la aranĝo. Raporto aperis en la retejo de la FRC (TTT). (vidu en la blogo)
En oktobro mi kreis la blogon https://radioamatoro.blogspot.com (prezento de la blogo) kiun vi legas nun!
Praskaŭ samtempe mi sen grandaj pretendoj malfermis kanalo en YouTube (TTT), konton en Pinterest (TTT). Nur kiel esploro kaj por testi mi ankaŭ kreis https://sites.google.com/view/co2mm/ kaj https://co2mm.webs.com/ iom pli serioza paĝo estas slideshare (TTT) en kiu mi iam planas aldoni kelkajn lumbildprezentojn PTT pri niaj agadoj kaj pri radioamatorismo ĝenerale.
Sed inter la plej grandaj okazaĵoj estis la ekzamenoj (TTT) por atingi la unuan kategorion do baldaŭ mi ricevos la dokumentojn kaj rajtos uzi 20 SSB kie ofte okazas la skedoj de ILERA (14.266 Mhz).
Kompreneble iom da renovigo okazis en la radioĉambro ĉar fakte mi konstruis plian dormoĉambron en la hejmo tio donis multege da spaco por la aparataro, sendriceviloj, komputiloj kaj ĉefe por tabloj kaj seĝoj. Pri antenoj bedaŭrinde mi plu havas la saman krizon rilate al mastoj kaj ĉiuj antenoj sur arboj egalas al rompoj kaj ĉiumonata remuntado 😒😭 io kio certe estos prioritato en 2019.
Cetere mia koramikino feliĉe toleras (eĉ ŝatas 😀💚💕) mian ŝatokupon, ŝi akompanis min al radiaj aranĝoj kaj tute ne ĝenis dum konkursoj. Ĝis nun almenaŭ ne estas granda ĥaoso!!!!
Intertempe mi negocis valvon GI-7b por iam konstrui 400 vatan povumigilon kaj baldaŭ mi ankaŭ negocos pli potencan valvon GU43b. kiu estas eĉ pli potenca sed pli malfacile kaj multekoste uzi ĝin.
Kvankam mia aktivado estis malmulta la QSL daŭre venis inter kiuj menciindas kelkaj novaj DXCC kiujn mi ricevis kiel HBØ kaj CT3 (vidu en la blogo). Via LoTW ankaŭ finfine konfirmis VP2E (Angvilo).
Intertempe mi profitis la okazon ke iu RA vendis malmultekoste kelkajn radiojn kaj mi akiris porteblan radion (manradio aŭ HandyWalkie-talkie [laŭ kutimaj vortoj uzataj en Kubo]). Ĝi estas Kenwood TK-270G kaj radio HYT 610V kaj amiko donacis misfunkciantan HYT TC-700 kiun mi esperas iam ripari. (vikipediaj artikoloj pri la enteprenoj verkendas!).
Krom tio mi iom aktivas en la retpaĝa forumo de la FRC ĉefe pri QSL kaj SDR temoj kiujn mi enkondukis tie. (TTT)
 
Mi kreis (sed apenaŭ uzas) la kradvortojn
#Radioamatoro
#co2mm
#Radioamatoro.Blogspot.com

Post iom da peno sed ĉefe post helpo de Rodrigo/PY2RSM  mi sukcesis uzi la FTP kaj enŝuti paĝareton pri radioamatorismo en QSL.net (https://qsl.net/co2mm) ĝi ankoraŭ estas en konstrua fazo.
Mi ankaŭ volas danki al Udo/HB9ERD pro liaj helpoj al la radioklubo kaj plej specife al mi ĉar li helpas nin aĉeti icojn (integritajn cirkvitojn) por konstrui SDR por la radioklubanoj. Pri tio jam mi spertas ĉar mi dediĉis jarojn al sploro kaj konstruado de ADTRX V2a de YU1LM (TTT), vidu galerion kun pluraj fotoj (TTT).
Kompreneble ĉiam ni restis en kontakto kun Leonid/N3GD kiu ĉiam estas jenia dispono kaj malgraŭ ĉio li plu pretas donaci la radion ICOM IC-706 MKIIG kiu bedaŭrinde pro leĝaj kialoj ĝis nun ni ne sukcesas enporti sed tio draste ŝanĝiĝis en la lasta leĝo #75. Tiel ke kiu ajn povas porti sendricevilon al kuba radioamatoro. Ĉu nia radioklubo finfine havos pli bonan radion ol nia kara Spilsbury FMS1600? Certe jes, krome ĝi estos bezonata ĉar mia FT-80C ne plu sukcesas batali kontraŭ la 30 jariĝo. 😞
Bonaj aferoj estas la daŭra kunlaboro ĉefe kun Enivaldo/PT2CA por redakti la ILERA-bultenon en kiu aperas tro da prikubaj raportoj sed japanoj feliĉe plu kontribuas kaj helpas.
Por 2019 certe pli da radio kaj malpli da komputilumado!
Ĉu io mankas? Certe jes 😢 sed mi esperas havi pli bonan jaron! 😀🙌

2019-01-25

Morsa kodo supersignitaj literoj

Jen infografio pri esperantaj supersignitaj literoj en la morsa kodo. En ĝi aperas ĉiuj esperantaj supersignitaj literoj (6 literoj). El kiuj 5 havas cirkunflekson, supersignon aŭ "ĉapelon" kaj 1 havas luneton aŭ hoketon (ronda hoketo).
La esperanta alfabeto estas ĉefe latina sed en ĝi aperas kelkaj literoj nelatinaj kiel Ĉ, Ĝ, Ĥ, Ĵ, Ŝ (inspiritaj el la franca) kaj Ŭ (inspiritaj el la cirila) (vidu Esperantan alfabeton). Menciidas ke la supersignitaj literoj ne estas oficialaj de ITU (Internacia Telekomunika Unio) (angle: International Telecommunication Union) tial povus esti kontraŭleĝe uzi ilin dum komunikado!
Mi aldonas tre interesan retpaĝon kun multaj klarigoj. http://www.eki.ee/letter/chardata.cgi?lang=eo+Esperanto&script=latin
Pli longa klarigo vi legas en antaŭa artikolo pri la temo: Morsa kodo

Morsa kodo supersignitaj literoj
Pri morsa kodo estas pluraj infografioj en la blogo: Morsa kodo simboloj, Morsa kodo latinaj ne esperantaj literoj, Morsa kodo numeroj, Morsa kodo en Esperanto.



2019-01-17

T42E speciala radiostacio dum TAKE 2018

9a TAKE 2019 afiŝo
Dum februaro 2018 de la 11an ĝis la 25an (la kongreso daŭris iom malpli) okazis TAKE (Tut-Amerika Kongreso de Esperanto) en Havano, tiam nia radioklubo havis la ŝancon munti malgrandan stacion en la hotelo Panamericano, kiu estis la kongresejo. Tiam ni uzis tre specialan voksignon T42E (Eko = Esperanto), ĉefrespondeculo estis Conesa/CO8XZ el Granma, feliĉe li portis ĉiujn bezonatajn teknikaĵojn, antenojn, kablojn, sendricevilojn, samaksajn kablojn, adaptilojn, nutrigilojn ktp. Interalie ĉeestis Madrigal/CO2LCR, Yordán/CM2YGO, mi/CM2MM Briel/CL2FBG, Guillermo/CO8WG, Ismary/CL2TNT, Omar/CL2KGB, Leonardo/CL9OKB, Osniel/CL9NRS kaj Yusimith/CO6NRM (kiu bedaŭrinde tuj foriris de Havano).
Granda dezirata surprizo estis la ĉeesto de specialaj eksterlandaj gastoj estis du koreaj radioamatoroj Daebong Jean/DS2DEK y ChoMyungJa/DS2EDR pri kiuj ni sciis en la lasta momento danke al Ismary.
Menciindas la partopreno de ĉiuj kubaj esperantistaj radioamatoroj entute enskribiĝis 16 radioamatoroj el 8 provincoj, kio prubas la forton de la fakgrupo.
Mi ankaŭ volas danki al Enivaldo/PT2CA kaj Tanaka/JA1FXZ pro la kongresaj salutvortoj nome de ILERA:
"Estimataj gekongresanoj de la 9a Tut-Amerika Kongreso de Esperanto – TAKE!
Je la nomo de la Estraro de Internacia Ligo de Esperantistaj Radioamatoroj - ILERA, mi volas saluti vin kaj bondeziri sukcesplenan kongreson kaj profitodonajn rezultojn de la diskutado de tiom grava temo en la hodiaŭa mondo, nome: Lingvoj kaj Kulturoj: Edukado por Daŭripova Evoluo en la Amerikoj.

La temo aparte interesas al la radioamatoroj, ĉar en sia ĉiutaga aktivado la praktikanto, ekde la komenco de radioamatorismo en la fino de la XIXa jarcento, alfrontas la problemon de komunikado en la diverseco de lingvoj kaj kulturoj.

Bonŝance grupo da radioamatoroj ĝustatempe eltrovis elirvojon kaj solvon por tiu grava problemo per la uzo de la Interancia Lingvo Esperanto.
Refoje, grandegan sukceson, bonan laboron kaj gratulon al la organizantoj."
Josikacu Tanaka
Prezidanto de Internacia Ligo de Esperantistaj Radioamatoroj - ILERA
Bela konfirmkarto (QSL) estis dezegnita de Lázaro Ochoa kaj mi.
Koreaj radioamatoroj DS2EDR kaj DS2DEK

Dankon ankaŭ al Wolf/DL1CC pro la bela sendita bildkarto, ĝi estis lia kontribuo al nia kongreso kaj estis integra parto de la ekspozicio.
Raporto pri la aranĝo aperis en la 77a ILERA-bulteno.
Plia interesa raporto (hispanlingva) pri la radiostacio estis verkita kaj aperis en la retejo de la FRC (TTT).
Mi adiaŭas vin laŭ la formo kiun ni uzis dum la eteraj kontaktoj, pere de frazo de Ernesto “Che” Guevara.

☆☆☆Ĝis la venko ĉiam☆☆☆

https://www.qrz.com/db/T42E

Pliaj fotoj ĉe la galerio de guglo
(https://photos.app.goo.gl/ygVTJdBkfXN2K8Am9)


Intervjuo de ĵurnalisto al Yordán

Kunsido de KLERA

Prelego pri radioamatorismo CO2MM

Bildkarto sendita de DL1CC


2019-01-14

Radioamatora konkurso Giraldilla 2018

Finfine kiel parto de nia radiokluba laboro ni partoprenis en la provinca radiokonkurso Giraldilla. Ĉi foje danke al la helpo de Madrigal/CO2LCR la respondeculo de nia radiokluba stacio, kiu aktive gvidis kaj vokis. La esponsoro estas nia ĉefurbo Havano kiu baldaŭ havos 500 jarojn!!!!
Teknikaj kondiĉoj ne estis la plej bonaj krome la konkurso estas vere modesta en kiu partoprenas ne multaj radioamatoroj. Ĉi jare fakte radioamatoroj en Ciego de Ávila atingis la plej bonajn posiciojn.
Hispanligvaj raportoj:
(TTT-info pri la gajnintoj)
(TTT-info pri la oficialaj rezultoj)


Estatuo La Giraldilla
Kiel kuriozaĵo "La Giraldilla" estas statueto kiu simbolas Havanon, ĝi ofte aperas en logooj, blazonoj, flagoj kaj emblemoj de Havano. Kiel ekzemple:
Logoo Radioamatora Konkursa Grupo LH

Logoo Filio Esperanto LH


Logoo Filio Radioamatoroj LH
 Logoo de la kuba rumo Havana Club

  Jen kelkaj fotoj en mia QTH dum la konkurso.
CO2LCR dum la konkurso Guiraldilla
CO2MM dum la konkurso Guiraldilla

2019-01-10

Radioamatoraĵoj en ReVo


Kiel ĉiuj scias ReVo (Reta Vortaro) estas tre populara inter esperantistoj. En Kubo ni uzas la aplikaĵon (PReVo) en ĉiuj androidaj telefonoj (ĉefe pro la malfacila reta aliro). ReVo enhavas esperantlingvajn difinojn de la kapvortoj kaj tradukojn al multaj naciaj lingvoj (kio dependas de la kunlaborantoj). Vizitu kaj uzu ĝin en http://reta-vortaro.de/ Ĝi estas uzebla sub la permesilo GNU.
ReVo Reta Vortaro de Esperanto
La vortaro enhavas lingvan indekson sed kio interesas nin radioamatoroj estas la “fakaj indeksoj” en ĝi vi trovas kelkajn fakojn, kiuj estas tre proksimaj al radioamatoroj:
ELE elektro

ELET elektrotekniko

KOMP komputiko

RAD radiofonio
 
RET retoj, Interreto

SCI sciencoj

TEL telekomunikoj
Ne rekte
TEK teknikoj
KAL kalendaro, tempomezurado
LIN lingvistiko, filologio
FIZ fiziko
PERS personoj
NOM nomoj

Estas pluraj interesaj kaj utilaj eblecoj en la retejo kiel bildoj, frazekzemploj, laŭlingva serĉo, divido laŭ fakoj, serĉilo, APK (PReVo), mallongigoj, bibliografioj ktp.

Statistikoj
Ĝis la 9an de decembro 2018 jen la ĉefaj statistikoj:

kapvortoj k.a.
artikoloj:         11792
derivaĵoj:       27908
sencoj:           34527
bildoj:             463
mallongigoj: 482


Tradukoj estas en pluraj lingvoj kompreneble kelkaj estas pli ellaboritaj ol aliaj. La tri ĉefaj lingvoj estas la franca 90%, la germana 70% kaj la rusa 71%. Mia denaska lingvo la hispana estas en la 11a pozicio 48%.

tradukoj ReVo
franca: 40758 ~90.8%
germana: 33390 ~70.4%
rusa: 32749 ~71.8%
hungara: 32117 ~64.6%
ĉeĥa: 31170 ~60.3%
pola: 27507 ~53.6%
angla: 25142 ~60.5%
slovaka: 24867 ~61.2%
nederlanda: 23526 ~61.2%
belorusa: 22077 ~52.6%
hispana: 18643 ~48.8%


Pliaj informoj kaj plej aktualaj vi trovos en:

Foje oni diras ke ĝi estas simila al vikivortaro (vortaro de vikipedio) aŭ al PIV (vortaro.net) sed ili havas kelkajn malsamecojn! En la vikipedia paĝo de ReVo estas bona klarigo pri tio. https://eo.wikipedia.org/wiki/Reta_Vortaro

Ĝenerale mi multe uzas kaj rekomendas ĝin al esperantistoj kaj speciale al radioamatoroj. Helpoj kaj kontribuoj ankaŭ estas bezonataj. Ĝuu la vortaron kaj pligrandigu ĝin.