preskaŭ preta

Malgranda radioĉambro, grandaj revoj!

2018-10-28

Logooj de radioamatoraj diekspedicioj, radiostacioj kaj radioamatoroj

Jam mi parolis pri radioamatoraj logooj en antaŭa raporto kaj hodiaŭ mi aldonas pliajn logoojn de radioamatoraj diekspedicioj, radiostacioj kaj radioamatoroj, certe ekzistas miloj da tiaj do se vi volas aldoni iun kaj memhavas la logoon aldonu ĝin al la komentoj aŭ retpoŝte sendu ĝin al mi (co2mm ĉe frcuba.cu). Mi aldonas kelkajn laŭ tute hazarda deziro:


Mia logoo
Jen miaj logooj kvankam ĝi jam aperis en la unua raporto.

Mi aldonas tiun de la favicon aŭ ikono de tiu ĉi blogo. La ideo estis aldoni mian sufikson MM kune kun la koloroj de la kuba flago.


Diekspedicioj
Ja estas amasego da tiaj logooj kaj belaj dezegnaĵoj! Mi nur aldonis kelkajn.
















Radiostacioj kaj radioamatoroj
Ĉi tie vi trovos eĉ pli da ili ĉar kiu ajn radioamatoro povas krei logoon por sia propra radiostacio kaj/aŭ voksignon!


Mi kreis albumon en kiu vi povas rekte vidi multajn logoojn kaj rekte elŝuti ilin. Se vi volas aldoni pliajn aŭ kontribui bonvolu informi aŭ sedi logoojn al mi.Jen la ligilo al la albumo:

2018-10-27

Logooj de radioamatoraj landaj asocioj


Jam mi parolis pri radioamatoraj logooj en antaŭa raporto kaj hodiaŭ mi aldonas pliajn logoojn de radioamatoraj organizoj, certe mankas kelkaj do se vi konas iun kaj memhavas la logoon aldonu ĝin al la komentoj aŭ retpoŝte sendu ĝin al mi (co2mm ĉe frcuba.cu). Mi aldonas kelkajn el la ĉefaj organizaĵoj:









Supre aperas logooj de interalie: ARRL (Usono), RAC (Kanado), DARC (Gernmanio),  CCP (Rusio), JARL (Japanio), FMRE (Francio), RSGB (Britio), ...
Mi kreis albumon en kiu vi povas rekte vidi multajn logoojn kaj rekte elŝuti ilin. Se vi volas aldoni pliajn aŭ kontribui bonvolu informi aŭ sedi logoojn al mi.Jen la ligilo al la albumo:

2018-10-26

ARRL


La ARRL (American Radio Relay League) estas unu el la plej famaj landaj radioamatoraj organizoj. Ĝi estas Ne Registara Organizo ne profitcela, al kiu volante aliĝas usonaj (kaj ne usonaj) radioamatoroj. Laŭ vikipedio ĝi estis fondita la 6an de aprilo 1914. Pri la kvanto da membroj mi legas ke ĝi estas la dua plej granda RA organizo de la mondo (post Japanio), kun proksimume 154,000 membroj kaj pli ol 7000 eksterlandaj membroj. Krome pli ol 2000 radiokluboj estas membroj ligitaj al la ARRL.
Tre ofte kiam radioamatoroj vizitas la sidejon faras foton apud la enireja afiŝo kaj sub la enirejo de W1AW, kvazaŭ tio estus tradicio sed certe oni tuj rekonas ke temas pri la sidejo de la ARRL.

LoTW
Ili kreis tre interesan kaj utilan sistemon por konfirmi kontaktojn (QSO) fakte temas pri la sistemo LoTW. Ĝi bonege funkcias kaj utilas por akiri kelkajn el la ĉefaj radioamatoraj diplomoj ne nur de la ARRL sed de pluraj landoj kiel la mia!


Diplomoj
Inter la plej famaj DX diplomoj de la mondo troviĝas la diplomoj de la ARRL. Jen kelkaj el la ĉefaj:
DXCC (DX Century Club)
WAS (Worked All States)
WAC (Worked All Continents) kune kun IARU.

Konkursoj
Kompreneble ankaŭ pluraj konkursoj estas organizitaj de la ARRL inter la plej famaj estas la CQ
ARRL Inter. DX Contest, SSB
ARRL Inter. DX Contest, CW
ARRL 160-Meter Contest
ARRL 10-Meter Contest

Sidejo
La ĉefa oficejo troviĝas en Connecticut. Unu el la ĉefaj celoj de la eksterlandaj (kaj usonaj) radioamatoroj kiuj vizitas la sidejon estas fari foton en la afiŝo kiu troviĝas en la enirejo.

Logoo
La logoo estas vaste konata inter radioamatoroj.



W1AW
Ĝi ĉefa (kluba) radiostacio havas la voksignon W1AW, ĝi certe meritas tutan artikolon por ĝi kiun certe iam mi verkos. Per tiu voksigno oni elsendas bultenojn, praktikas telegrafion laŭ malsamaj rapidecoj ktp.

QST
La Asocio publikigas plurajn librojn kaj materialojn kiel la revuo QST.

Retpaĝo
En ĝi vi trovos multajn informojn pri la asocio