preskaŭ preta

Malgranda radioĉambro, grandaj revoj!

2018-08-27

Adresaro de KLERA 2018


Dum pluraj jaroj ni kompilis kaj verkis la adresaron de la kubaj esperantistaj radioamatoroj.
Ĉi jare ni enretigis la lastan version en kiu aperas radioamatoroj el 9 provincoj kaj 7 zonoj el la 9 ekzistantaj en Kubo.
Ĉi foje la grafika flanko estis multe pli bona. Aperis horoj kaj frekvencoj por naciaj/lokaj skedoj, ligiloj al la paĝo de CO9BNN en Facebook, al la ILERA diskutgrupo ktp.
Jen ligilo por ke vi elŝutu la pasintjarajn adresarojn:

2018-08-15

Konfirmkarto (QSL) CM2MM


Mi volas iom prezenti mian konfirmkarton (QSL). Iom historie mi aldonas miajn malnovajn QSL. Kiel ĉiu esperantista radioamatoro mi aldonis esperantajn logoojn kaj vortojn eĉ la flagon!!! Eble mi devus estis malpli esperantistema.


Jen la nuna (plibonigenda)

Jen antaŭa versio

Jen mia buro por pretigi kaj sendi miajn konfirmkartojn


Mi ankoraŭ devas redezegni ĝin, aldoni pliajn logoojn kaj informojn. Plibonigi la flagojn ktp. sed tio okazos baldaŭ ĉar mi devas ŝanĝi mian kategorion de CM al CO.

2018-08-07

Bonvenon

Tiu ĉi blogo estas por esperantistaj radioamatoroj sed ne nur por ili. Kiu ajn estas bonvena, ĝis nun mi ne havas konkretan temon (ĉu dieksismo, ĉu elektroniko, ĉu antenoj, ĉu QSL-kolektado, ĉu diekspedicioj, ĉu...) tial mi ĝenerale skribos pri mi kaj pri radioamatorismo eĉ mi ne scias kiom ofte mi tion faros. Se vi proponas iun konkretan temon eble mi ion verkos pri ĝi :)