preskaŭ preta

Malgranda radioĉambro, grandaj revoj!

2019-01-26

Miaj radioamatoraj agadoj en 2018

Resimi unu jaran laboron ĉiam estas malfacila tasko kvankam 2018 estis tre trankvila jaro rilate al miaj agadoj kiel radioamatoro. Mi apenaŭ aktivis ĉar mia sendricevilo misfukciis, ĝi nur ricevis sed ne elsendis. Komence de la jaro mi partorenis en la CQ WW WPX (TTT)  konkurso, tio estis iom malfacile ĉar ĝi koliziis kun studfako de la universitato “kampara praktiko”. Pro universitataj devoj mi devis veturi kaj loĝi en la kampadejo Boca de Jaruco de la provinco Mayabeque. Tio estis dum la sama semajnfino de la konkurso tiel ke mi pene muntis mian porteblan antenon G5RV kaj aktivis nur nokte kiam mi havis liveran tempon. Tiam mi povis fari kelkdekon da kontaktoj, kio estas tre malmulte kompare al antaŭa jaro kiam mi faris plurcenton da QSO.

Pro mia malmulta agado apenaŭ mi povas montri statistikon 
kaj de la QSL-programo kiel 
Kvanto da ricevitaj QSL CO2MM
de clublog barras kiel
statistikoj de ClubLog CO2MM
kaj QSO-programo kiel
 
Monata statistiko
Ĉiukaze miaj aperoj en klusteroj videblas pere de ligilo al dxlite (TTT).

Dum februaro okazis TAKE (Tut-Amerika Kongreso de Esperanto) (vidu en la blogo) en Havano, tiam nia radioklubo havis la ŝancon munti malgrandan stacion en la hotelo Panamericano (mapo), kiu estis la kongresejo. Tiam ni uzis tre specialan voksignon T42E (Eko = Esperanto). Tie Yordán kaj mi prelegis pri historio de Esperanto en la kuba radioamatorismo. Ni havis fakkunsidon de KLERA kaj iom da etera agado. Raporto pri la aranĝo aperis en la 77a ILERA-bulteno.
La 24an de aprilo mi partoprenis en provinca aranĝo ĉasado de la vulpo (Vulpoĉasado [en la angla vikipedio]) aŭ radiorientiĝo (tre simila al orientiĝado sed pere de radio).
Ĝi okazis en la parko Lenin de Havano. En ĝi partoprenis unuafoje mia koramikino. Krome ĉeestis Briel kaj amaso da havanaj esperantistoj inter kiuj ni pasis belegan tagon! (raporto en frcuba)

Meze de la jaro mi fariĝis aktiva vikipediisto en la Esperanto-vikipedio
https://eo.wikipedia.org/wiki/Uzanto:JabieroKubo
Mi kompreneble ĉefe verkas pri amatora radio sed ne nur pri tio foje ankaŭ pri filmoj, Kubo kaj geografio. (vidu pli grandan raporton en la blogo)
La 21an de junio la Speciala Radioklubo Esperanto/CO9BNN organizis viziton al la nacia sidejo de la FRC. Tie ni ankaŭ parolis neformale pri radioamatorismo kaj praktike vidis kiel kontakti aliajn radioamatorojn.
Plia radia aranĝo okazis dum JuSKA (Junulara Semajnfina Komuna Aranĝo). Por tiu aranĝo ni denove havis permesojn por munti specialan radiostacion COØEO (kiun ni regule uzas kiel speciala porokaza voksigno). Bedaŭrinde ne povis ĉeesti la loka radioamatoro, kiu devis porti la teknikon tiel ke fiaskis la planoj por elsendi sed feliĉe almenaŭ ni sukcesis viziti la unua elsendantenojn de “Radio Revelde”, pirata radiostacio dum la antaŭrevoluciaj luktoj en la montoĉeno Sierra Maestra. (vidu en la blogo)
En septembro mi estis invitita por partopreni kiel membro de la teamo de T43MY kiu partoprenis en la CQ WW RTTY konkurso (TTT). Estis vere interesa ĉefe pro tio ke ĝi estis malfermita por la vizito de aliaj RA: partoprenis CO3LF; CO3JK; CO3JT; CM3EFM; CM3HVY; CM2MM; CL3MSP, CO3VK, CO2BK. (vidu en la blogo)
Fine de oktobro mi sukcesis kontakti Yasser/CO2YFP kiu (duon)riparis mian radion. Ĝi havis iun problemon ĉe specialaj diodoj, kiuj malebligis elsendon, li adaptis kvar diodojn, kiuj anstatuigis komponanton sed ĝi ne perfekte funkcias ĉar la povumo estas malalta sed almenaŭ iel ĝi funkcias.
Finfine kiel parto de nia radiokluba laboro ni partoprenis en la provinca radiokonkurso Giraldilla. Ĉi foje danke al la helpo de Madrigal/CO2LCR kiu aktive gvidis kaj vokis (TTT).
Mia lasta reala aktivado estis dum la CQ WW SSB (TTT), unu el la plej grandaj konkursoj en la jaro tiam mi povis fari kelkajn kontaktojn kaj almenaŭ partopreni sed bedaŭrinde neniun novan DXCC. (vidu en la blogo)
Dum novembro en la kampadejo “Las Caletas” mi partoprenis en la 2a regiona renkontiĝo de radioamatoroj organizita de la filio FRC Havano. Ni uzis la specialan voksignon COØFH, mi estis la QSL-manaĝero de la aranĝo. Raporto aperis en la retejo de la FRC (TTT). (vidu en la blogo)
En oktobro mi kreis la blogon https://radioamatoro.blogspot.com (prezento de la blogo) kiun vi legas nun!
Praskaŭ samtempe mi sen grandaj pretendoj malfermis kanalo en YouTube (TTT), konton en Pinterest (TTT). Nur kiel esploro kaj por testi mi ankaŭ kreis https://sites.google.com/view/co2mm/ kaj https://co2mm.webs.com/ iom pli serioza paĝo estas slideshare (TTT) en kiu mi iam planas aldoni kelkajn lumbildprezentojn PTT pri niaj agadoj kaj pri radioamatorismo ĝenerale.
Sed inter la plej grandaj okazaĵoj estis la ekzamenoj (TTT) por atingi la unuan kategorion do baldaŭ mi ricevos la dokumentojn kaj rajtos uzi 20 SSB kie ofte okazas la skedoj de ILERA (14.266 Mhz).
Kompreneble iom da renovigo okazis en la radioĉambro ĉar fakte mi konstruis plian dormoĉambron en la hejmo tio donis multege da spaco por la aparataro, sendriceviloj, komputiloj kaj ĉefe por tabloj kaj seĝoj. Pri antenoj bedaŭrinde mi plu havas la saman krizon rilate al mastoj kaj ĉiuj antenoj sur arboj egalas al rompoj kaj ĉiumonata remuntado 😒😭 io kio certe estos prioritato en 2019.
Cetere mia koramikino feliĉe toleras (eĉ ŝatas 😀💚💕) mian ŝatokupon, ŝi akompanis min al radiaj aranĝoj kaj tute ne ĝenis dum konkursoj. Ĝis nun almenaŭ ne estas granda ĥaoso!!!!
Intertempe mi negocis valvon GI-7b por iam konstrui 400 vatan povumigilon kaj baldaŭ mi ankaŭ negocos pli potencan valvon GU43b. kiu estas eĉ pli potenca sed pli malfacile kaj multekoste uzi ĝin.
Kvankam mia aktivado estis malmulta la QSL daŭre venis inter kiuj menciindas kelkaj novaj DXCC kiujn mi ricevis kiel HBØ kaj CT3 (vidu en la blogo). Via LoTW ankaŭ finfine konfirmis VP2E (Angvilo).
Intertempe mi profitis la okazon ke iu RA vendis malmultekoste kelkajn radiojn kaj mi akiris porteblan radion (manradio aŭ HandyWalkie-talkie [laŭ kutimaj vortoj uzataj en Kubo]). Ĝi estas Kenwood TK-270G kaj radio HYT 610V kaj amiko donacis misfunkciantan HYT TC-700 kiun mi esperas iam ripari. (vikipediaj artikoloj pri la enteprenoj verkendas!).
Krom tio mi iom aktivas en la retpaĝa forumo de la FRC ĉefe pri QSL kaj SDR temoj kiujn mi enkondukis tie. (TTT)
 
Mi kreis (sed apenaŭ uzas) la kradvortojn
#Radioamatoro
#co2mm
#Radioamatoro.Blogspot.com

Post iom da peno sed ĉefe post helpo de Rodrigo/PY2RSM  mi sukcesis uzi la FTP kaj enŝuti paĝareton pri radioamatorismo en QSL.net (https://qsl.net/co2mm) ĝi ankoraŭ estas en konstrua fazo.
Mi ankaŭ volas danki al Udo/HB9ERD pro liaj helpoj al la radioklubo kaj plej specife al mi ĉar li helpas nin aĉeti icojn (integritajn cirkvitojn) por konstrui SDR por la radioklubanoj. Pri tio jam mi spertas ĉar mi dediĉis jarojn al sploro kaj konstruado de ADTRX V2a de YU1LM (TTT), vidu galerion kun pluraj fotoj (TTT).
Kompreneble ĉiam ni restis en kontakto kun Leonid/N3GD kiu ĉiam estas jenia dispono kaj malgraŭ ĉio li plu pretas donaci la radion ICOM IC-706 MKIIG kiu bedaŭrinde pro leĝaj kialoj ĝis nun ni ne sukcesas enporti sed tio draste ŝanĝiĝis en la lasta leĝo #75. Tiel ke kiu ajn povas porti sendricevilon al kuba radioamatoro. Ĉu nia radioklubo finfine havos pli bonan radion ol nia kara Spilsbury FMS1600? Certe jes, krome ĝi estos bezonata ĉar mia FT-80C ne plu sukcesas batali kontraŭ la 30 jariĝo. 😞
Bonaj aferoj estas la daŭra kunlaboro ĉefe kun Enivaldo/PT2CA por redakti la ILERA-bultenon en kiu aperas tro da prikubaj raportoj sed japanoj feliĉe plu kontribuas kaj helpas.
Por 2019 certe pli da radio kaj malpli da komputilumado!
Ĉu io mankas? Certe jes 😢 sed mi esperas havi pli bonan jaron! 😀🙌