preskaŭ preta

Malgranda radioĉambro, grandaj revoj!

2018-11-15

Havana radioamatora aranĝo 2018

Havana radioamatora aranĝo 2018

Kiel tradicie en novembro 2018 de la 8a ĝis la 11a okazis la 2a Hamfest (radiofesto) de la havanaj radioamatoroj. Ĉijare denove ni estis en la aranĝo kaj aktive kontribuis, fakte ĝi estas tute ne radioamatoreca kaj iom pli socia kaj familia aranĝo en kiu partoprenis pli ol 50 radioamatoroj kaj/aŭ familianoj. Kiel kuriozaĵo mi mencios ke oni elsendis la havanan radibultenon ekde la kampadejo mem per la ripetilo 145.190 Mhz, kiu situas sur la hotelo Habana Libre.
Kampadejo
La elektita kongresejo estis la kampadejo Las Caletas, kiu troviĝas en Santa Cruz del Norte, provinco Mayabeque. Ĝi estas relative proksime de Havano kvankam ĝi apartenas al alia zono (Havano estas #2 dum Mayabeque estas #3). Jam estas la dua fojo kiun ni iras al la sama kampadejo ĉar kondiĉoj por tiuspecaj aranĝoj estas bonegaj!
Mi specife havas tre belajn memoraĵojn pri la loko ĉar en 2010 treege proksime de ĝi okazis la 66-a IJK en la somera ripozejo Villa Trópico. Mi tre ĝuis viziti 3 belvidejojn (en PIV http://vortaro.net/#belvidejo), kiuj postulis longan marŝadon sed la piedirado estis ĝuinda. Eĉ mi vizitis la belvidejon, kiu situas apud la hotelo en kiu mi havas foton kun esperantistoj (2010) ĉar mi ĉiĉeronis la ekskurson kaj en 2018 (nun) ĉar mi marŝis kaj eksploris la regionon por poste mapigi(krei mapvojojn) ĝin per wikiloc. 
Radiostacio
Dum la aranĝo kompreneble ni muntis la provincan radiostacion per la speciala voksigno CO0FH (Filio Havano-Filial Habana). Jam duafoje mi estas la manaĝero de COØFH kvankam mi okupiĝas nur pri la paĝaro en QRZ kaj la konfirmkartoj. Vi povas viziti la paĝon ĉe https://www.qrz.com/db/co0fh. Por ricevi la konfirmkarton oni devas nur sendi sian QSL via buro aŭ rekte + 1 IRC (kvankam tio ne estas deviga), mi mem por miaj konfirmkartoj postulas tute nenian monkompenson pro sendokostoj aŭ printado.
Ĉi jare mi ne mute faris ĉe la radio ĉefe pro tio ke iris multaj radioamatoroj kaj pro tio ke mi iris kun mia koramikino Dianelis. Mi ĉefe marŝadis tra la multaj naturaj vojoj, kiuj ekzistas en la loko.
La  ĉefrespondeculo de la radiostacio estis CO2VC kaj teamanoj CL2QV, CM2MM, CO2TZ kaj CO2DFC. Pri la kontaktoj HF ni faris 155 QSO kaj en VHF 154 QSO per pluraj lokaj frekvencoj kaj per ripetiloj.

Partoprenantoj
Ekzaktan statistikon mi ne havas, certe ĉeestis ekzakte 60 radioamatoroj kaj familianoj de la radioamatoroj el ili 4 estis esperantistoj, el ili 3 membroj de nia radioklubo Esperanto CO9BNN. Briel, Dianelis kaj mi. Ĝenerale ĉeestis la jenaj radioamatoroj:
CM2RW, CM2AQD, CM2JLV, CM2LDA, CL2LDG, CM2EGG, CO2DFC, CO2LA, CL2DBE, CO2DEM, CL2FBG, CM2MM, CL2LEM, CO2VC, CL2QV, CL2MYJ, CM2CMI, CO2TZ, CM2RCH, CL2YYY, CL2YLY, CL2CCH, CO2RCT, CO2PTE, CL2AUN...
 
Raporto
Pri la aranĝo oni povas legi en la retpaĝo de la kubaj radioamatoroj (kompreneble en la hispana), tie aperas grupa foto kaj foto de 2 esperantistoj, Brielito/CL2FBG jam plurjara sperta esperantisto kaj Cari/CL2DBE, kiu trapasis kurseton de Esperanto antaŭ 1 jaro.
Traduko al esperanto vi povos legi en nia facebook paĝo CO9BNN.

 
Radia aranĝo
kompreneble radia aranĝo okazis, ĉefe pro la klopodoj de CO2VC kiu portis ĉion (antenojn, sendricevilojn, nutrigilojn, kablojn, konektilojn ktp). Kompreneble ni anakŭ elsendis en 2 metroj ĉar tiu bendo malgraŭ la malgranda uzebla kontaktdistanco ĝi estas treege populara en Kubo. Mi multe vokis la unuan tagon en 40 metrojn ĉefe en naciaj frekvencoj 7110 Mhz kaj 7,115 Mhz. Interalie mi raportis la specialan stacion en la rondon "Amigos del mar" (Amikoj de la maro). Malgraŭ tio ke mi vokis dum preskaŭ 2 horoj mi faris kelkdekojn da kontaktoj, sabate estis multe pli aktiva la bendo :(

FOTARO

Grimpado de la belvidejo Los Cocos

Belvidejo Los Cocos

Belvidejo de Silvio Rodríguez

Panorama foto de la belvidejo de Silvio Rodríguez

Belvidejo de la Hotelo Memories

Grupa foto