preskaŭ preta

Malgranda radioĉambro, grandaj revoj!

2019-01-10

Radioamatoraĵoj en ReVo


Kiel ĉiuj scias ReVo (Reta Vortaro) estas tre populara inter esperantistoj. En Kubo ni uzas la aplikaĵon (PReVo) en ĉiuj androidaj telefonoj (ĉefe pro la malfacila reta aliro). ReVo enhavas esperantlingvajn difinojn de la kapvortoj kaj tradukojn al multaj naciaj lingvoj (kio dependas de la kunlaborantoj). Vizitu kaj uzu ĝin en http://reta-vortaro.de/ Ĝi estas uzebla sub la permesilo GNU.
ReVo Reta Vortaro de Esperanto
La vortaro enhavas lingvan indekson sed kio interesas nin radioamatoroj estas la “fakaj indeksoj” en ĝi vi trovas kelkajn fakojn, kiuj estas tre proksimaj al radioamatoroj:
ELE elektro

ELET elektrotekniko

KOMP komputiko

RAD radiofonio
 
RET retoj, Interreto

SCI sciencoj

TEL telekomunikoj
Ne rekte
TEK teknikoj
KAL kalendaro, tempomezurado
LIN lingvistiko, filologio
FIZ fiziko
PERS personoj
NOM nomoj

Estas pluraj interesaj kaj utilaj eblecoj en la retejo kiel bildoj, frazekzemploj, laŭlingva serĉo, divido laŭ fakoj, serĉilo, APK (PReVo), mallongigoj, bibliografioj ktp.

Statistikoj
Ĝis la 9an de decembro 2018 jen la ĉefaj statistikoj:

kapvortoj k.a.
artikoloj:         11792
derivaĵoj:       27908
sencoj:           34527
bildoj:             463
mallongigoj: 482


Tradukoj estas en pluraj lingvoj kompreneble kelkaj estas pli ellaboritaj ol aliaj. La tri ĉefaj lingvoj estas la franca 90%, la germana 70% kaj la rusa 71%. Mia denaska lingvo la hispana estas en la 11a pozicio 48%.

tradukoj ReVo
franca: 40758 ~90.8%
germana: 33390 ~70.4%
rusa: 32749 ~71.8%
hungara: 32117 ~64.6%
ĉeĥa: 31170 ~60.3%
pola: 27507 ~53.6%
angla: 25142 ~60.5%
slovaka: 24867 ~61.2%
nederlanda: 23526 ~61.2%
belorusa: 22077 ~52.6%
hispana: 18643 ~48.8%


Pliaj informoj kaj plej aktualaj vi trovos en:

Foje oni diras ke ĝi estas simila al vikivortaro (vortaro de vikipedio) aŭ al PIV (vortaro.net) sed ili havas kelkajn malsamecojn! En la vikipedia paĝo de ReVo estas bona klarigo pri tio. https://eo.wikipedia.org/wiki/Reta_Vortaro

Ĝenerale mi multe uzas kaj rekomendas ĝin al esperantistoj kaj speciale al radioamatoroj. Helpoj kaj kontribuoj ankaŭ estas bezonataj. Ĝuu la vortaron kaj pligrandigu ĝin.