preskaŭ preta

Malgranda radioĉambro, grandaj revoj!

2019-07-15

Radioamatoro ĉe wikitrans

Lastatempe mi multe uzas WikiTrans (ankaŭ konata kiel GramTrans) por verki artikolojn por vikipedio (TTT) (vikipaĝo). Ĝi faciligas la laboron eĉ e kelkaj eraroj kaj foje ekstrangajn gramatikajn formojn oni trovas. Sed kio gravas estas la fakto ek en ĝi estas milionoj de vikipediaj artikoloj aŭtomate tradukitaj de potencaj serviloj (laŭ mi ascio donacitaj de ESF).
wikitrans gramtrans + amatora radio + vikipedio + Esperanto
Aŭtomate elangligitaj artikoloj de vikipedio
Amatora rado (TTT)
voksigno (Veksignalo) (TTT)
Radioamatora stacio (Amatorradia stacio) (TTT)
Radioamatora konkurso (TTT)
DXing (TTT)
...
nur por menciu kelkajn!
wikitrans logoo

Oficiala retejo: https://epo.wikitrans.net/

Esploru ĝin kaj trovu interesajn radioamatorajn temojn!

2019-07-12

T40KEA

Interesa radia aranĝo estis organizita de la radioklubo Esperanto kaj KLERA por omaĝi la 40an datrevenon de Kuba Esperanto-Asocio. Por ĝi ni havis permeson por aktivigi la specialan radiostacion T40KEA.
T4 = Nacia prefikso
40 = nombro de la datreveno (40 jaroj 1979-2019)
KEA = komencliteroj por Kuba Esperanto-Asocio
Radia aranĝo T40KEA

Ĝi estis aktiva ekde mia QTH dum unu semajno (09-16an de junio 2019). Kvankam ne estis granda kvanto da kontaktoj ja pluraj ĉefe en 40m (7110 Khz) ja iom informis pri la datreveno al la kubaj radioamatoroj, kiuj interesiĝis pri la dato.
Raporto pri la temo aperis en la retpaĝo de FRC hispanlingve.(TTT)

kelkaj informoj ankaŭ estas troveblaj en QRZ (TTT) kaj eventaservo. (TTT)
Malgrandan referencon al la voksigno mi aldonis al vikipaĝo pri voksignoj en la subtemo Specialaj voksignoj (vikipaĝo).

Pliaj fotoj de radiaj aranĝoj en Pinterest (TTT)

2019-07-10

Radioamatoro en sociaj retoj

Jam de antaŭ iom da tempo mi estas aktiva en la blogo kaj iom respegulas tiun laboron en sociaj retoj. Mi ĉefe estas aktiva en facebook, pinterest (bildoj), youtube (filmetoj) kaj slideshare (lumbildprezentoj). Por ili mi ankaŭ kreis QR-kodojn (vidu en la blogo). Aparte menciendas ke ILERA havas tre ŝatatan paĝon en facebook, ĝi entute ricevis 400 ŝatoj (2019/07/08) kio ja estas admirinda! Se ankoraŭ vi ne sekvas ĝin bonvolu tuj iri al: f.com/esperanto.ilera/ Mi ne sopiras al tiom multaj sed ja mi estas feliĉa kun miaj 65 ŝatoj.
radioamatoro en sociaj retoj

eĉ se ĝi ne estas socia reto la blogo mem en blogspot estas la kerno el la ligiloj radioamatoro.blogspot.com (TTT). Espereble iam mi sukcesos iel organizi transpagon kaj memhavi domajnon kiel https://radioamatoro.com/ aŭ io simila kiel .net, .org mi eĉ estus feliĉa kun .xyz
Preskaŭ ĉiuj havas rektan ligilon kun la sola vorto radioamatoro

https://www.facebook.com/radioamatoro
https://www.pinterest.com/radioamatoro/
https://www.youtube.com/channel/UC3RnZMu0hXL1h6uynZ-LUcA
https://www.slideshare.net/radioamatoro/
https://soundcloud.com/radioamatoro
https://twitter.com/radioamatoro
https://www.instagram.com/radioamatoro/
https://letterboxd.com/radioamatoro/
https://telegram.me/radioamatoro
https://www.reddit.com/radioamatoro

Bedaŭrinde ankoraŭ Jutubo ne havas personigitan ligilon kiel https://www.youtube.com/channel/Radioamatoro sed por tio oni bezonas pli ol 500 sekvantojn kio en esperantujo ja estas sufiĉe multe!
Mankas ankaŭ rekta ligilo al Whatsapp ĉar ankoraŭ mi ne multe uzas ĝin kaj al wordpress ĉar mi ne sukcesis krei alidirektilon tie 😓😢.
Kaj jen kelkaj alia uzitaj mallongigitaj ligiloj:
http://bit.do/radioamatoro
http://bit.ly/Radioamatoro

Eble mi forgesis iun sed almenaŭ en tiuj mi estas aktivaj!
Pli aktualaj informoj troveblas en la paĝo Pri mi de tiu ĉi blogo (TTT).

2019-07-09

QR-kodoj de la blogo

Mi ĵus kreis QR-kodojn de ĉiuj miaj retejoj kaj ĉefe tiu de la blogo. Pri la sociaj retejoj, kiujn mi uzas mi jam verkis en la blogo (vidu en la blogo). Kvankam mi ne estas spertulo pri QR-kodoj mi trovis interesajn informojn en vikipedio pri kio mi rekomendas iom legi ties artikolon (vikipaĝo). Ilin mi faris en la retejo qrcode-monkey.com (TTT).
QR-kodoj de la blogo radioamatoro
Jen la tuta kolekto!

QR-kodo slideshare

QR-kodo twiter
QR-kodo pinterest
QR-kodo facebook
QR-kodo blogo
QR-kodo blogo
QR-kodo youtube
QR-kodo instagram

QR-kodo vikipedio
QR-kodo telegramo
QR-kodo soundcloud



Pliaj dezegnaĵoj ĉe Gugla fotaro pri dezegnaĵo (TTT)


2019-07-05

Radioamatoro en vortaro remush.be-tezauro

Radioamatoro en vortaro remush.be/tezauro/

http://remush.be/tezauro/vortoj/radix.html

Tezaŭro havas interesan difinon en vikipedion "Tezaŭro estas aro de terminoj, kiuj apartenas al iu konkreta fako aŭ temo, iam kun difinoj (tiam ĝi similas al vortaro), sed ĉiam kun informoj pri iliaj rilatoj - hiperonimoj, hiponimoj, sinonimoj, antonimoj, ktp." (vikipaĝon)
Mi tre ŝatas ĝin fakte pro tiom multaj ligoj al similfakaj vortoj!

Kelkaj klarigoj de la vortaro:
La ĉefa uzo de tezaŭro (etime trezoro) estas pliriĉigi la vortoprovizon. Trezoro mem devenas de vorto signifanta "trovi".
Aliaj sinonimoj: Analogia vortaro, laŭtema vortaro.
Vortoj vekigas ideojn. Ideoj kristaliĝas en vortojn.
La unua uzo de ĉi-tiu tezaŭro, estas permesi pli rapide retrovi forgesitan vorton, dum oni verkas tekston. Sed ĝi ankaŭ povas veki ideon al kiu oni ne jam pensis.
Tial, tiu tezaŭro ne temas nur pri sinonimoj, sed pri ideoj rilatitaj al vorto. 
Tutcerte detalaj vortaraj informoj pri la radiko "RADI´" kaj "radioamatoro".

radio¹

*radi/o¹

  1. Rektlinia mallarĝa brila strio, kiu eliras el lumanta korpo: la radioj de la suno ludis inter ĝiaj folioj (Z); la luno similis al pala disko sen radioj (Z); tremanta radio de malproksima stelo falis sur ĝin; difuzitaj, diverĝaj radioj; fulmaj radioj (Z).
  1. [SCIENCOJ] [TELEKOMUNIKOJ] ĉiu el la apartaj rektliniaj elsendaĵoj de ĉiu neluma fonto de energio: ultraviolaj, infraruĝaj, kosmaj radioj; alfa-, beta-, gama-radioj; iksradioj.

RIM. En tiu ĉi senco oni konservas ĉe la kunmetaĵoj la 'o' de radio por eviti konfuzon kun la senco 1: radioamatoro, radioaparato, radioastronomio, radiobirado, radioelektro, radioelsendo, radiogoniometro, radiokomunikado, radiosendilo, radiosondilo, radiostacio, radiotelegrafio, radiotelegramo (radiogramo), radioterapio.
  1. [MATEMATIKO] Duonrekto.
  1. (evi) = radiuso 1: (f) armeo estas nenie en almenaŭ trimejla radio (B); la rigardo ĉirkaŭprenis en kelkmejla radio preskaŭ la tutan provincon (B).
  1. [TEKNIKOJ] Spoko.
  1. Io, kio iras de iu centra punkto, diseriĝante kiel branĉoj de ventumilo: fontoj, en formo de dikaj radioj de akvo (Z); radio de varma sango elŝprucis (Z); aleoj aranĝitaj kiel radioj ĉirkaŭ centra fontano.
  1. [BOTANIKO] (pp vaskulplantoj) Vico de vivaj, parenkimaj ĉeloj, laŭradie trairantaj la duavican kondukan histaron, kiuj transportas likvojn kaj gasojn laŭdiametre tra la tigo: ligna radio (ksilema parto de radio); floema radio (floema parto de radio); medola radio (radio atinganta la medolon tra floemo kaj ksilemo).
  1. (f) Resto aŭ komenco de ĝojiga aŭ klariga influo: super la vizaĝo de la patrino kuris radio de feliĉo (Z); estingiĝis ŝia lasta radio de espero (B); vi, Verda Radio, ekbrilu! (Z).
radi/o²
  1. Radiostacio: la esperantlingvaj elsendoj de Pola Radio.
  1. (evi) = radioaparato.


  • radia
    1. Lumigita de la suno: radia pejzaĝo, printempo; (f) radia rideto.
    1. [FIZIKO] Havanta la econ de radio.
    1. [TEKNIKOJ] Havanta la direkton de radio: radia akso.
    1. [BOTANIKO] [ANATOMIO] Konsistanta el kvazaŭ radiantaj elementoj: radiaj kapituloj de iuj asteracoj (konsistantaj el du partoj: centra disko el tubetfloroj kaj ĉirkaŭo (krono) el radiaj langetfloro.
      floro); radia parenkimo floema, ksilema (konsistanta el radioj 7, floemaj aŭ ksilemaj); radia ligamento de karpo (ligamentum carpi radiatum, ligamento el la antaŭa faco de kapitato radianta al la aliaj karpaj kaj metakarpaj ostoj).
  • radii (tr)
    1. Eligi kaj dissendi radiojn de lumo, ofte kun varmo: stelo, kiu radiis al ŝi el la ĉielo (Z); la suno radiis oblikve; en la varmaj landoj la suno radias alian varmegon, ol ĉe ni (Z).
    1. Resendi radiojn de lumo: la luno de Mahometo hele radiis de la templaj kupoloj (Z); la koko radiis per ruĝaj kaj verdaj plumoj; la du bluaj okuloj, kiuj radiis al ŝi (Z); radianta vesto (Z), diademo (Z); la kruco, kiu malproksimen radiis oran brilon (Z).
    1. Deiri de unu punkto, disiĝante kiel radioj de rado: el la placo radias ses avenuoj; pavoj kun etenditaj radiantaj vostoj (Z).
    1. Evidentigi eksteren internan varman senton: li radiis de feliĉo (Z); li ekkriis, radiante de ĝojo (Z); la plej fiera, kies filinoj radias de beleco (B); infanoj, kiuj radiis de vivo, de vigleco; vizaĝo radianta de amo; radianta rideto (Z); Rosino radiis belecon kaj ĝojon (B).
  • radiadi
    Elsendi fizikajn radiojn: radiadantaj substancoj.
  • radiado
    [FIZIKO] Elsendado de radioj el iu energifonto: [ASTRONOMIO] la kosma fona mikroonda radiado, malkovrita en 1965, interpreteblas kiel restaĵo de la praeksplodo.
  • fluoreska radiado
    [FIZIKO] La radiado, elsendata kiel rezulto de la ekscito de atomo per surtrafanta elektromagneta aŭ partikla radiado, havanta karakterizajn ondolongojn por ĉiu speco de atomo.
  • infraruĝa radiado
    Vd ruĝa.
  • kontraŭnorma radiado
    [TELEKOMUNIKOJ] ĉiu radiado, kiu estas produktata de frekvencoj, kiuj estas ekstere de la zono atribuita al radio-telekomunika stacio.
  • kosma radiado
    [FIZIKO] Elsendado de radioj ondaj kaj partiklaj, penetrantaj la Teran atmosferon de el la kosma interspaco, kaj de aliaj tiaj radioj kaŭzitaj de ili.
  • nedependa radiado
    [FIZIKO] Radiado en kontinua spektro, kies kvalito estas nedependa de la naturo de la kontraŭkatodo.
  • normala radiado
    [FIZIKO] Radiado, kiu propagiĝas laŭ la akso de la konuso de la uzata radiado.
  • onda radiado
    [FIZIKO] Radiado en formo de ondo, kiu ŝajne ne havas partiklan proprecon (sen iu transportado de materio). SIN. nepartikla radiado.
  • partikla radiado
    [FIZIKO] Radiado, kiu konsistas el materiaj korpetoj, elektrigitaj aŭ ne (jonoj, elektronoj, neŭtronoj ktp).
  • transruĝa, transviola radiado = infraruĝa, ultraviola radiado (Vd ruĝa, viola).
  • ultraviola radiado
    Vd viola.
  • radieto
    Mallarĝa, malforta radio: lasi al iu nur radieton de espero.
  • radiuloj (ark.)
    [ZOOLOGIO] Eksa klaso de maraj bestoj kun ekstere radiantaj organoj, kiel ekinoj kaj asterioj.
  • radiometro
    [FIZIKO] Instrumento, por mezuri la intenson de radiado.
  • radioskopio
    [MEDICINO] Esplorado sur fluoreska aŭ televida ekrano pri la bildo de objekto surradiata per iksradioj.
  • radiŝtono
    Aktinolito.
  • disradii
    Elsendi, radiante: la suno disradiis luman polvon; (f) ŝia vizaĝo disradiis la bonvolemon; lernejo estas fajrejo, disradianta la spiritan vivon.
  • elradii
    Elsendi el interne eksteren.
  • elradiometro
    [FIZIKO] Aparato, kiun oni uzas, por mezuri la kvanton de radioj (la radiadan intenson), kiun elradias korpo aŭ sistemo.
  • priradii
    Tuŝi per siaj radioj: ŝi starigis la pomarban branĉon en la diafana vazo, kie la sunlumo povis priradii ĝin (Z); (f) la lumo, kiu povus priradii la problemon pri eterna vivo (Z).
  • surradii
    Fari surradiadon.
  • surradiado
    [MEDICINO] [KEMIO] Aplikado de la diversaj radiadoj sur organismojn aŭ diversajn substancojn: ultraviola surradiado transformas ergosterolon en vitaminon D (Z); trakti kanceron per iksa surradiado.
  • alfaradioj, Ò-radioj
    [FIZIKO] Radioj konsistantaj el heliumaj nukleoj emanantaj el radioaktivaj substancoj.
    alfapartiklo.
  • betaradioj, Ó-radioj
    1. [FIZIKO] La dua speco de radioj emanantaj el radiumo kaj konsistantaj el elektronoj.
    1. [FIZIKO] (pli ĝenerale) Iuj negativaj aŭ pozitivaj elektronoj emanantaj el radioaktiva substanco.
  • bremsradioj
    [FIZIKO] Radioj elsendataj de malakcelataj ŝargitaj partikloj.
  • gamaradioj-Ô-radioj
    [FIZIKO] Radioj konsistantaj el altenergiaj fotonoj emanantaj el radioaktivaj substancoj.
    gamakvantumo.
  • iksradioj, X-radioj
    1. [FIZIKO] elektromagnetaj radioj kun ondolongo inter 0,01 kaj 100 nm, elsendataj dum subita ŝanĝiĝo de la rapido de elektraj partikloj de katodaj radioj, frapantaj solidan trafejon en vakua tubo aŭ elsendataj kaŭze de la ŝanĝiĝoj, rezultintaj en la trafejaj atomoj pro tiaj kolizioj.
    1. [FIZIKO] La elektromagnetaj radioj (fotonoj tre altenergiaj), elsendataj de betatrono, sinkrotrono aŭ simila maŝino.
  • kanalradioj
    Fluo da pozitivaj grandrapidaj jonoj, produktata en malŝargotubo enhavanta gason de malalta premo.
  • katodradioj
    Fluo da elektronoj, emisiitaj de la katodo en vakua aŭ gasplenigita tubo.
  • paketradio
    [TELEKOMUNIKOJ] Sistemo, konsistiganta mondan reton de mesaĝkestoj kaj ripetiloj, inventita kaj uzata de radioamatoroj, kaj celanta perradie interŝanĝi datenojn, grupigitajn en malgrandajn pakojn laŭ la protokolo AX25.
  • Rentgenradioj = iksradioj, X-radioj.
  • sunradio
    Radio el Suno: sub la agado de la varmaj sunradioj (Z).




  • radiofonio
    Agordi sian radiofonon.Bildotubo (katodaj radioj).Esti cxe la auxskultado de radiostacio.ikso-radioj. La lunaj radioj.La paciento havis du seancojn de radioskopio.La radioj de la suno preskaux blindigis lin.La suno jxetis oblikve siajn radiojn.Masxaro de radiofonio.Mi facile ricevas Polan Radion Varsovio (http://www.radio.com.pl/polonia/eo/).Mi facile ricevas Polan Radion Varsovio ([[1]].). Pala lumradio, lumstrio de espero. radio(foto)grafio. radio. radioaktiva. Radiofoniaj kurtaj ondoj. Radiofono = ricevilo. radiogramo, radiologio. radiologo. Radioskopio (iksaj radioj).radioskopio. radiotelefonio. radiotelegrafio. radiotelegramo. radioterapio. radradio, suna radio.

    Anoncist(in)o. anteno. Disauxdigi la ceremonion de la kronado de.Dissendilo (publikserva, nelegxa, pirata). elsendi, disauxdigi. Fado. JXami. kanalo. ondo. programo. Riceveblaj stacioj. Sendstacio. stacio. teatrajxon. televido. terkonekto. Tiu aparato ne ricevas la ultrakurtajn ondojn. 

    elektro. informi. scienco scienco. tekniko. televido. 

    Eble rilatitaj
    ĉielarkx, florx, reklamx, sendx, stacix, Sunx,

    2019-07-03

    Pjotr Vasiljeviĉ Gorĉakov

    Ĉe esploreto mi trovis plian nekrologon pri radioamatoro Pjotr Vasiljeviĉ Gorĉakov pri kiu bedaŭrinde mi trovas neniun plian informon ie ajn en la reto 😞 espereble amikoj el Rusio, Genadj/RW9YE aŭ Leonid/N3GD helpos iam kompletigi la informojn! Ĉu iu scias iom pli pri li?

    Pjotr Vasiljeviĉ Gorĉakov (1915–1979)
    Tiu rusa esperantomovadano, ŝakisto, muzikisto, radioamatoro, blindul-asocia aktivulo, gvidinto de multaj esperantokursoj por blinduloj, estis naskita la 10-an de januaro 1915 en Siberio, proksime al la fama lago Bajkal. Okjara, pro meningito li preskaŭ tute perdis la vidpovon. Li fariĝis radioamatoro jam 12-jara, mem konstruanta siajn aparatojn.
    Nur en la jaro 1931 li venis en la blindullernejon de la ekstremorienta urbo Svobodnij. La Internacian Lingvon li ekkonis tie, en 1932. Al sia amiko, Masenko, pri tio li skribis pli poste, rememorante: ”Mia instruisto estis Ivan Kiriloviĉ Kalaŝnikov. Li estis esperanto-entuziasmulo kaj ofte konversaciis kun ni. Li ebligis al ni legadon de Esperanta Ligilo kaj baldaŭ mi korespondadis kun samideanoj el dek landoj.”
    En 1933 li estis akceptita en la leningradan blindulprofesian lernejon, kaj en 1937 sekvis sukcesa eniro al la fama Pedagogia Instituto de Gercen. Dum du jaroj (1936–1937) li estis prezidanto de la organizaĵo de la leningradaj blindaj studentoj.
    Esperanto interesis lin pli kaj pli. Tion montras, ke en tiu tempo li havis jam ĉ. 30 korespondantojn, estis regula leganto de esperantogazetoj, fervora aŭskultanto de esperanto-elsendoj de la leningrada radio, kaj viglajn kontaktojn li havis ankaŭ kun vidantaj samideanoj. Ĉiam volonte li akceptis esperantistojn el aliaj urboj, zorge preparante la renkontiĝojn inter ili kaj la leningradanoj. Signifaj estis por li ekzemple renkontiĝoj kun Eroŝenko (ĉe ŝaktabulo) en Leningrado (1938) kaj en Moskvo (1948). En 1958, okaze de leningrada leĝeratletika konkurso por blindaj junuloj el socialismaj landoj, formiĝis vera esperantorenkontiĝo kun la pola Jan Silhan, la ĉina Huang Nai kaj la rumana Dumitrescu.
    Dum longaj jaroj la soveta reĝimo konsideris Esperanton suspektinda, burĝe kosmopolita, malamika al la proletara internaciismo (kvankam Lenin mem aliopiniis siatempe), sed en la kvindekaj jaroj la situacio pliboniĝis. Tiam s-anoj Verbickij, Gorĉakov kaj Ŝiŝa fondis grupon, kies celo estis reaktivigi la esperangoagadon. Ili publikigis artikolojn en porblindulaj revuoj, serĉis malnovajn blindajn esperantistojn kaj klopodis varbi novajn. Rezulto estis, ke oni eldonis en brajlo esperantolernolibron de Devjatnin, poste tiun de Sergejev.
    Dum la lastaj jaroj de sia vivo s-ano Gorĉakov, pro malsano kaj pro familiaj malfacilaĵoj, malpliaktiviĝis en la movado, sed li ĉiam restis fidela esperantisto kaj bonkora amiko. Li mortis pro kormalsano, en la jaro 1979.
    Historio de la Esperanto-movado inter la blinduloj 1888–2015
    p. 190
    Tria volumo

    fonto:
    Historio de la Esperanto-movado inter la blinduloj
    la dokumento estas rekte elŝutebla ĉe:
    http://www.esperanto.es:8080/jspui/bitstream/11013/5231/1/Historio_de_la_Esperanto-movado_inter_la_blinduloj_2p.pdf (3.34 Mb)

    Al tiu bulteno mi alvenis danke al esploro ĉe Esperanto.es (vidu en la blogo)
    Kaj simila historio pri KEES BAKKUM (vidu en la blogo)

    2019-07-02

    Diplomoj FRC Kubo

    Antaŭ iom da tempo mi tradukis ĉiujn regulojn por akiri la radioamatorajn diplomojn (vikipaĝo)  de la FRC.
    Ili estas livere elŝuteblaj ĉe: pdf-archive.com (TTT) kaj slideshare (TTT)


    Elŝutu la regularon de la kubaj radioamatoraj diplomoj





    2019-07-01

    Kubo DXCC kaj QSL de Wolf

    Antaŭ ne longe Wolf/DL1CC sendis al mi kelkajn skanitajn materialojn pri Esperanto kaj bultenoj de ILERA. Tio estis ĉefe por bitarkivo(vidu en la blogo), projekto en kiu pluraj el ni laboras! Sed kio plej interesis min estis la fakto ke li sendis konfirmkartojn de pluraj kubaj radioamatoroj:
    CO2FRC, CO1HJ, CO2IR, CO2HQ, CM2QN, CM2JZ, CO2RQ, CO6LC, CO6RD, CO6LE, CO6WD, CO6YI, CO7AM, CO7GC, CM8EI
    QSL de Wolf/DL1CC kubaj stacioj

    El tiu grupo mi konas plurajn eĉ mi mem konfirmis kelkajn. Inter ili troviĝas bonega amiko mia, Fran/CO2IR.
    QSL de Frank/CO2IR konfirmita de CO2MM
    Kun li mi jam partoprenis en pluraj DX-ekspedicioj (vikipaĝo) kaj kiu multe helpis min pri telegrafio. Pri Kubo (vikipaĝo) ĝenerale mi devas diri ke estas tre malfacile konfirmi ĝin pere de papera konfirmkarto kvankam pli facile pere de LoTW (vikipaĝo). Jen kelkaj statistikoj pri mia lando:

    ADIF numero: 70
    ITU: 11
    IOTA: NA-015, kaj pluraj aliaj (vidu en la blogo)
    WAC (kontinento): Nordameriko (vikipaĝo)
    WAZ (CQ zono): 8 (vikipaĝo)
    WPX (prefiksoj): CL (baza), CM (meza), CO (alta), T4 (speciala).(vikipaĝo)
    most wanted: en la listo de la plej serĉataj ni estas en la posicio # 283 (TTT)
    Distriktoj (provincoj): 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7 kaj 8.
    UTC: 3 kaj 4 (en somero)

    Diplomoj FRC: (vidu en la blogo)
    Statistikoj de QSO de kubaj stacioj

    Pliaj informoj en ClubLog (TTT)

    Registritaj stacioj en LoTW (172)

    CO Cuba
    AA0LB/CO        CL2IR           CL3OR           CL6RK           CL6YAM
    CL7OK           CL8OFO          CM2AML          CM2CD           CM2DVS
    CM2ECO          CM2IR           CM2JGM          CM2JLV          CM2KL
    CM2LQV          CM2MM           CM2OT           CM2PBR          CM2RSV
    CM2WF           CM2XN           CM2YQ           CM2YV           CM3DAI
    CM3DCD          CM3DSE          CM3EFL          CM3EFM          CM3HMR
    CM3HVY          CM5FZ           CM5LB           CM6ABP          CM6ARD
    CM6KVA          CM6RK           CM7HNS          CM7OK           CM7ZA
    CM8AKD          CM8EET          CM8HWY          CM8IH           CM8NMN
    CM8RBD          CM8RTC          CO0CB           CO2AAT          CO2AFV
    CO2AI           CO2AJ           CO2AME          CO2BG           CO2ECO
    CO2ER           CO2FU           CO2HI           CO2HQ           CO2II
    CO2IR           CO2JD           CO2KL           CO2LCR          CO2ORO
    CO2OT           CO2OY           CO2PBR          CO2PH           CO2PO
    CO2PTE          CO2QU           CO2ROD          CO2RQ           CO2RVA
    CO2SG           CO2SR           CO2TK           CO2VDD          CO2VE
    CO2VK           CO2WF           CO2WL           CO2WZ           CO2YQ
    CO2YT           CO3DSE          CO3ET           CO3GD           CO3HMR
    CO3JA           CO3JN           CO3JO           CO3JR           CO3JV
    CO3JY           CO3LC           CO3LE           CO3LF           CO3LM
    CO3LT           CO3SAR          CO3TJ           CO3VJ           CO3VK
    CO3VR           CO5FM           CO5LB           CO5MK           CO6ABP
    CO6CBF          CO6DE           CO6EC           CO6HCL          CO6HRS
    CO6HZ           CO6JEN          CO6KVA          CO6NW           CO6NZ
    CO6OV           CO6QK           CO6RQ           CO6SR           CO6SRS
    CO6TW           CO6WJ           CO6WR           CO6WYR          CO6XE
    CO6XN           CO6YBC          CO7DSR          CO7HNS          CO7PH
    CO7WT           CO7YS           CO8AF           CO8BYT          CO8CML
    CO8CY           CO8DM           CO8EL           CO8FD           CO8HF
    CO8IH           CO8LY           CO8MGY          CO8NDZ          CO8OB
    CO8RBD          CO8RCP          CO8RH           CO8SC           CO8TDL
    CO8TH           CO8TNT          CO8TW           CO8WN           CO8ZV
    CO8ZZ           CO9BGA          T40C            T42A            T42T
    T42US           T43A            T45FM           T46RRC          T47RRC
    T48RRC          T49A           

    fonto:
    http://www.hb9bza.net/lotw/lotw-dx.html
    http://www.hb9bza.net/lotw/lotw-stat.html

    Pliaj fotoj de e-QSL en Pinterest (TTT)
    Gugla fotaro pri miaj CO konfirmkartoj (TTT)