preskaŭ preta

Malgranda radioĉambro, grandaj revoj!

2020-01-31

Radioamatoroj ĉe la Revuo Orienta

Post iom da esploro en BPEAPE (Bibliografio de periodaĵoj en aŭ pri Esperanto) mi trovis interesajn informojn pri la japanaj e-radioamatoroj. Temis pri referencoj al agadoj kaj raportoj aperintaj en la Revuo Orienta eldonita de JEI (Japana Esperanto Instituto). Post iom da demandado kaj esploro en la biblioteko de KEA mi rimarkis ke tiom malnovaj numeroj ne ekzistas eĉ se ni ofte ricevas ekzemplerojn jam de longa tempo tiel ke mi decidis esplori en la reto ĉe e-arkivoj kiel bitoteko, gazetoteko, gazetejo, STEB, BitArkivo eĉ en la retejo mem de JEI sed bedaŭrinde tiuj numeroj ankoraŭ ne estis ciferecigitaj.
La Revuo Orienta de JEI (Japana Esperanto-Instituto)
La Revuo Orienta de JEI (Japana Esperanto-Instituto)
Ĉar neniel mi trovis la informojn mi decidis rekte peti ilin al JEI kaj estis grandega plezuro ricevi skanitajn dokumentojn de ĉiuj numeroj. Mi kompreneble dankis kaj disponigas ilin al la tuta e-radioamatora komunumo kaj la estraranoj de ILERA pro la historia graveco de tiuj paĝoj kaj informoj. Ja temas pri agadoj de la 70aj kaj 80aj jaroj ĉefe organizitaj de EKAROJ (Esperantista Klubo de Amatora Radio en Japanio), interesaj informoj pri kluba radiostacio JA1YAR, agadoj, publikigitaj bultenoj.... Tiam (kaj eĉ ankoraŭ) estis tre aktivaj e-radioamatoroj en Japanio, mi mem konas, korespondas kaj kontaktas plurajn el ili (JA1FXZ, JA7NYB kaj JI1WCL). Bedaŭrinde ĝis nun mi sukcesis etere kontakti neniun eĉ se mi havas plurajn kontaktojn kun japanaj stacioj ja temas pri malproksima lando por mi.
Pri la revuo mem prefere legu ĉe vikipedio (vikipaĝo). Pri BPEAPE mi verkis ĉe miaj agadoj en BitArkivo (vidu en la blogo) ĝi enhavas referencojn pri 14 143 malsamaj e-periodaĵoj inter kiuj estas multaj e-radioamatoroj bultenoj!!! Pli detalaj informoj pri tiuj referencoj vidu ĉe la blogo (vidu en la blogo)

Mi profitas la okazon por lasi kelkajn informojn pri JEI

Oficiala retejo:
https://www.jei.or.jp/eo/
Retpoŝto
esperanto@jei.or.jp
Sociaj Retoj (sekvu/abonu ĝin)
https://www.facebook.com/Japana.Esperanto.Instituto
https://twitter.com/esperanto_info
https://www.youtube.com/channel/UCWUP06WgcVYeOuUk4_V7u0Q

ĉe vikipedio

https://eo.wikipedia.org/wiki/Japana_Esperanto-Instituto
fotoj ĉe komunejo
https://commons.wikimedia.org/wiki/Category:Japanese_Esperanto_Institute

Jen la referencoj:

La Revuo Orienta, Krome recenzo en la japana lingvo en n-ro 1982/4, p. 33;
La Revuo Orienta, 1979/2, p. 14 (46).
La Revuo Orienta, 1977/12, p. 20. kaj 1981/3, p. 25(89);
La Revuo Orienta, 1981/3, p. 25 (89).

Jen ĉiuj dokumentoj:


 RO 1977
Nomo: RO 1977_12(ドラッグされました)
Dosiertipo: PDF
Pezo: 194 KB
Lingvo: EO
Jaro: 1977
Originala fonto: La Revuo Orienta (JEI)
Notoj:

 RO 1981
Nomo: RO 1981_03(ドラッグされました)
Dosiertipo: PDF
Pezo: 410 KB
Lingvo: EO
Jaro: 1981
Originala fonto: La Revuo Orienta (JEI)
Notoj:

 RO 1982
Nomo: RO 1982_04(ドラッグされました)
Dosiertipo: PDF
Pezo: 198 KB
Lingvo: JP
Jaro: 1982
Originala fonto: La Revuo Orienta (JEI)
Notoj:

 RO 1979
Nomo: RO1979_02(ドラッグされました)
Dosiertipo: PDF
Pezo: 224 KB
Lingvo: EO
Jaro: 1979
Originala fonto: La Revuo Orienta (JEI)
Notoj:

Ĉiuj estas sub mia konto en https://www.pdf-archive.com/

Pliaj fotoj pri radioamatoraj esperantistoj ĉe Pinterest (TTT)
Gugla fotaro pri historio de e-radioamatoroj (TTT)

2020-01-17

Lumbildo pri BitArkivo

Jam delonge mi laboris kaj plibonigis tiun lumbildon en kiu mi prezentas miajn agadojn por BitArkivo, pri la temo eĉ mi jam verkis en la blogo (vidu en la blogo). Sed ĉi foje temas pri iom pli detala lumbilda prezento prezentita en prelego dum decembro en la nacia sidejo de KEA. Espereble ĝi inspiros vn ankaŭ aktivi kaj ciferecigi (eble eĉ savi) nian e-kulturon kaj pli specife niaj radioamatoraj paperaĵoj!!!


ĝi estas ĉe:
https://www.slideshare.net/Radioamatoro/bitaarkivo-eprojekto-pri-arkivado

Rekte elŝutu
Elŝutu lumbildan prezenton BitArkivo
Dosierformo: PPT
Pezo: 1.4 MB

pliaj lumbildoj troveblas ĉe:
https://drive.google.com/open?id=1t6Oh8uRhhmT04AvgRX-9NW7ymTe3DhSw

Mi prelegis pri BitArkivo ĉe KEA (2019-11-20) por krei teamon de junuloj kaj radioamatoroj por skani, ciferecigi kaj OKR-igi la revuojn Kontakto (kun la membroj de KEJO [Kuba Junularo]) kaj ILERA-Bulteno (kun la membroj de KLERA [Kubaj Radioamatoroj]).
Mi aldonas interesan prelegon de la iniciatinto de BitArkivo Sro. Iván García, ĝi daŭras 24 minutojn kaj estis “peĉakuĉa” prezento dum SAT-kongreso en 2019 (mi pensas).
https://soundcloud.com/radioamatoro/prelego-bitarkivo-ivan-garcia-2019-malpeza

elŝutu ĝin
Prelego pri BitArkivo de Iván García
Dosierformo: MP3
Pezo: 5.58 Mb

2020-01-12

Feliĉan novan jaron 2020

Ni ĵus alvenis al 2020 kaj kun tiu ĉi nova jaro novaj defioj aperas. Por mi unu el ili estas daŭrigi tiun ĉi blogon sed ankaŭ rilate al amatora radio ja reaktivi en radioamatoraj konkursoj(vikipaĝo) estas inter la ĉefaj defioj. Kompreneble esti iom pli aktiva etere estus bone!
Feliĉan novan jaron 2020 de radioamatoro.blogspot.com
Feliĉan novan jaron 2020 de radioamatoro.blogspot.com
Post unujara blogo (kaj iom plu) ĝi daŭre restas aktiva, almenaŭ unufoje monate mi ion verkas kaj entute jam estas pli ol 100 artikoloj ĉi tie. Kompreneble subteni blogon (despli se faka kaj en Esperanto) estas defia laboro, kiu tute ne malkuraĝigas min. Por mi tute ne gravas ĉu estas tri aŭ milionoj da legantoj, kio gravas por mi estas iom alporti al la e-komunumo kaj pli specife al ala e-radioamatoroj nunaj aŭ ontaj, kiuj iel povus uzi miajn spertojn. Sur baze de tio mi deziras al ĉiuj feliĉan novan jaron kaj daŭrigu ĉe la blogo!

💚💞 Feliĉan novan jaron 2020 🍧🍹🎂