preskaŭ preta

Malgranda radioĉambro, grandaj revoj!

2019-02-22

Morsa kodo simboloj


Jen infografio pri simboloj uzataj en morsa kodo. En ĝi aperas la ĉefaj simboloj uzataj en telegrafiaj komunikoj (14 simboloj). Antaŭ multaj jardekoj kiam oni sendis telegramojn pere de la telegrafo ili havis gravan rolon sed en la nuntempo ili estas apenaŭ uzataj. Inter radioamatoroj desmalpli uzataj ĉar dum komunikadoj tre ofte la celo estas fari la kontakton (QSO) kiel elbe plej rapide. La reguloj (leĝoj) ofte postulas nur identigi la radistaciojn (tio estas elsendi vian voksignon) kaj send/ricevi RST raporton, eĉ por ŝpari tempon tre ofte simpla 59599 (eĉ pli ofte 5NN). Do en normalaj QSO inter radioamatoroj oni apenaŭ uzas ilin, mi mem nur uzas ? (demandosigno), / (oblikvo) kaj . (punto) ĝi en telegrafio signifas paŭzo sed estas tro malmulte uzata, mi nur aŭdas ĝin kiam W1AW elsendas la bultenojn de la ARRL (vidu kion mi verkis pri la ARRL en la blogo).

La 14 simboloj estas
. punkto
, komo
? demandosigno
/ oblikvo
+ plus-signo
@ heliko ĉe nun ekzistas la tendenco uzi pli ofte "ĉe", foje "at" malofte "simiovosto" kio kaŭzas nedezirata kaoso.

Pli longa klarigo vi legas en antaŭa artikolo pri la temo: Morsa kodo
Morsa kodo simboloj