preskaŭ preta

Malgranda radioĉambro, grandaj revoj!

2018-09-26

Telegrafio en la filmo Passengers


Antaŭ iom da tempo mi spektis la filmon "Passengers" aŭ pasaĝeroj, ĝi certe estis bonega sed poste mi rimarkis ke la afiŝo enhavis telegrafian mesaĝon SOS. Foje oni renkontas tiajn filmojn. Mi memoras pri "Independence Day" en kiu oni uzas telegrafion ĉar nur estis tiu ebleco.
Mi sploras pri similaj afiŝoj?

2018-09-24

QSL buroo septembro 2018

Mia unua pakaĵo el la buro FRC alvenis ĉi monate. Mi estas treege kontenta ĉar mi ricevis 2 konfirmkartojn el la radiolandoj (DXCC) Insulo Madejro (CT3_plej serĉataj #281) kaj Liĥtenŝtejno (HBØ_plej serĉataj #233). Mi jam havis konfirmitan HBØA per LoTW sed Madejro estas tutcerte mia unua konfirmo el tiu DXCC.

 

Jen kelkaj geografiaj detaloj pri ambaŭ DXCC.

Madejro insulo (en vikipedio)
La Madejra insularo estas en la Atlantika oceano, ĝi apartenas al la kontinento Afriko sed politike al Portugalio.
jen mapo:













Liĥtenŝtejno (en vikipedio)
Liĥtenŝtejno estas memstara ŝtateto situanta inter la svislando kaj Aŭstrio, en la centro de Eŭropo.
Areo estas tre malgranda 160 km² kaj loĝantaro estas nur 37 468 ĝi apenaŭ estas punteto en la kontinento.



2018-09-19

WAS CO2MM ĝis 2018



Jen videeto de miaj konfirmkartoj el Usono, de antaŭ unu jaro mi klopodas kontakti kaj konfirmi ĉiujn usonajn ŝtatojn (50). Ĝis nun ankoraŭ mankas al mi kontakti 3 (AK, ID, RI).






Paperaj QSL el la ŝtatoj



(AL) Alabama    N4EJF (2018-03-07)
(AR) Arkansas    K5EDM (2018-01-13)
(AZ) Arizona    WB7PTC (2018-03-07)
(CA) California    KK6PVS (2017-05-20)
(CT) Connecticut    K1TGX (2017-07-11)
(FL) Florida    KK4MJA (2017-08-26)
(GA) Georgia    KW4WL (2017-11-28)
(IL) Illinois    W9YU (2017-09-01)
(IN) Indiana  KM9U (2018-03-07)
(KS) Kansas  KB0EL (2018-03-07)
(KY) Kentucky    KY1KY (2017-05-20)
(LA) Lousiana    KG5HVO (2017-12-21)
(MA) Massachusetts K5ZD (2018-03-07)
(MD) Maryland  K3ZO (2018-02-23)
(MN) Minnesota  K0TT (2018-03-07)
(MO) Missouri  AA0AE (2018-03-07)
(MS) Mississippi    KF5TEX (2017-09-28)
(NC) North Carolina K3CD (2018-03-07)
(NJ) New Jersey  N2XTT (2018-03-07)
(NV) Nevada    K2RD (2018-01-21)
(NY) New York  K2RYD (2018-03-07)
(OH) Ohio  KB8UEY (2018-03-07)
(OK) Oklahoma    KG5GOG (2017-05-25)
(PA) Pennsylvania WA3JRS (2017-06-08)
(TN) Tennessee    KQ4MM (2017-11-27)
(TX) Texas    K1YAG (2017-06-08)
(VA) Virginia    KM4ZZ (2017-08-26)
(WA) Washington    KI7RI (2017-06-08)
(WI) Wisconsin    WA9QLQ (2017-12-21)
(WV) West Virginia  WW8RPR (2017-07-11)
(WY) Wyoming  KE7VE (2018-09-01)



LoTW QSL el la ŝtatoj

(CO) Colorado 
(DE) Delaware 
(MI) Michigan 
(NE) Nebrasca
(NH) New Hampshire 
(NM) New Mexico 
(OR) Oregon 
(SC) South Carolina 
(UT) Utha
(VT) Vermont 


Kontaktitaj sed ne konfirmitaj

(HI) Hawaii 
(IA) Iowa 
(ME) Maine 
(MT) Montana
(ND) North Dakota 
(SD) South Dakota


Ne Kontaktitaj
(AK) Alaska 
(ID) Idaho
(RI) Rhode Island


2018-09-13

Filmo Sergio & Sergei

Antaŭnelonge estis projekciita en Kubo la filmo "Sergio & Sergei" ĝi estis kunlaboraĵo inter Kubo, Hispanio, Rusio kaj Usono. Kio gravas pro ni radioamatoroj estas la fakto ke la tuta filmo centriĝas en la historio inter 3 radioamatoroj!
Resumo de la filmo:
Jaro 1991, Sovetunio disiĝas kaj Kubo estas en granda ekonomia krizo. Sergio estas radioamatoro kaj profesoro pri Marksismo, li ne scias kion fari por reorientigi sian vivon. Aliflanke Sergéi estas sovetunia kosmonaŭto, li troviĝas preskaŭ forgesita en la orbitstacio MIR, kiu paneas. Sergio kaj Sergéi komunikiĝas kio kaŭzas amikecon kaj helpos ilin alfronti la ŝanĝojn, kiuj okazas en siaj landoj.

Mi esperas baldaŭ subtekstigi la filmo kaj meti la .srt dokumenton ie en la reto por elŝuto.

En la kuba retpaĝo de la FRC aperis kelkaj raportoj pri la filmo (bedaŭrinde en la hispana) ligiloj al ili:

Krome vi povas spekti la trailer en youtube.
Vi povas ŝati la filmon en facebook
La oficiala retpaĝo estas:

Mi planas verki pli detalan raporton por la ILERA-bulteno, do legu ĝin kaj se eblas por vi spektu la filmon! Fakte pri radioamatoroj estas kelkaj filmoj.

2018-09-08

QSL kolektado


QSL kolektado estas unu el la multaj subhobioj en radioamatorismo. Por multaj tio estas unu el la ĉefaj celoj ene de nia ŝatokupo, tiel ke por ili ne gravas ĉu konfirmkarto venas el P5(norkoreio) aŭ el K(usono). Por tiaj radioamatoroj plej gravas kia kaj kion enhavas tiu konfirmkarto! Kolektoj varias de persono al persono interalie oni povas vidi kolektojn pri: flagoj, radioĉambroj, telegrafio, aŭtoj, ŝipoj, aviadiloj, bestoj (birdoj, ĉevaloj, katoj, hundoj…). Temoj estas senfinaj ni esperantistoj kompreneble kolektas e-konfirmkartojn (QSL kun frazo aŭ vorto en esperanto, e-logoo ks.)!
Foje la celo estas kolekti QSL por specifaj diplomoj: WAS, IOTA, DXCC, WAC, WPX, WAE, WAJA, WABRA, TRA, WACE, DOK,… mi persone klopodas kolekti por H26 (svizaj kantonoj), AJD (All Japan Districts) kiuj ja estas iom malfacila tasko …

Mi specife ŝategas QSL-kolektadon, mi ĉefe kolektas:
  • QSL kun sufikso MM ekzemple (KQ4MM)
  • QSL kun sufikso DX ekzemple (PI4DX)
  • QSL kun sufikso CW ekzemple (CR5CW)
  • QSL kun prefikso HB9 (svizaj radioamatoroj)
  • QSL de kubaj radioamatoroj (CL, CM, CO, T4)
  • QSL de usonaj radioamatoroj (diplomo WAS)
  • QSL de radiolandoj (diplomo DXCC)
Unu el miaj plej ŝatataj aspektoj en radioamatorismo certe estas QSL-kolektado!!! Feliĉe mi estas tre proksime de Usono kiu ebligas al mi rapide kreskigi mian kolekton!
Vi povos trovi multajn el miaj konfirmkartojn en:
Mia galerio en webs.com.
Galerio de fotoj de google.