preskaŭ preta

Malgranda radioĉambro, grandaj revoj!

2019-06-20

KEES BAKKUM

Ĉe esploreto mi trovis nekrologon pri radioamatoro Kees Bakkum pri kiu bedaŭrinde mi trovas neniun plian informon ie ajn en la reto 😞😞 eĉ se mi forte klopodis! Eĉ la voksignon mi ne konas. Kelkajn informojn aperas ĉe esperanto-nederland (TTT) sed nenio vere nova. Ĉu iu scias iom pli pri li?

KEES BAKKUM, 1935 - 2009
La 16-an de aŭgusto forpasis en la alkmara ‘Hospice’ nia amiko Kees Bakkum pro mallonga agresiva kancero. Kees antaŭe neniam malsaniĝis. Li loĝis dum preskaŭ sia tuta vivo en Egmond aan Zee, escepte dum la mondmilitperiodo. Liaj gepatroj forpasis junaj. La ses infanoj Bakkum devis travivi sen gepatroj. Kees fariĝis frizisto en Egmond aan Zee. Dum kelka tempo ankaŭ Gerrit Dekker, lia partnero, kunlaboris en la frizejo.
Poste ili decidis studi por la diplomo ‘flegisto B’ kaj kune laboris en la alkmara Elisabeth-Hospitalo, nun: ‘Medisch Centrum Alkmaar’. Kees havis du hobiojn, kiuj estis Esperanto kaj radioamatoro (li estis licencposedanto). Li havis radiokontaktojn kaj korespondamikojn en la tuta mondo, ankaŭ per Esperanto. Li estis specialisto en teknikaj aferoj kaj volonte helpis ĉiujn kiuj havis problemojn ekzemple ĉe la komputilo, radio, k.t.p.
Li kaj Gerrit kantis en la koruso de la reformita preĝejo dum dek-du jaroj. Antaŭ unu monato ni ankoraŭ vizitis lin kaj ili pripensis aĉeti novan aŭtomobilon. Tiu ĉi jaro Kees estus 25-jara membro de ESPERANTO NEDERLAND kaj de la Esperanta Asocio Alkmaar. La adiaŭkunveno en la kremaciejo en Schagen komenciĝis per ‘Eine kleine Nachtmusik’ de Mozart.
Sinjorino karakterizis la vivon de Kees: “Tagon kaj nokton li helpis malsanulojn kaj ĉiujn kiuj bezonis lian helpon”. La reformita pastorino, la malnovkatolika paroĥestro kaj servisto kondukis la servon. La ĉeestantoj aŭskultis la muzikon ‘Morgenstimmung’ el Peer Gynt Suite de Grieg. Nevino de Kees kantis tre bele. Sinjorino deklamis poemon ‘La blanka rozo’ (De witte roos). La adiaŭkanto estis: ‘Reich mir zum Abschied nog einmal die Hände. (Donu al mi kiel adiaŭo ankoraŭ unufoje la manojn de P. Abraham.) Estis malfacilaj momentoj. Ni deziras al Gerrit kaj la familio multe da forto en tiu ĉi malfacila tempo. Ni neniam forgesos nian simpatian Esperantoamikon.
Ans Heijstra-Valkering, Heiloo
2009/6 – 4

fonto:
FEN-X 2009 #06
la dokumento estas rekte elŝutebla ĉe:
http://www.esperanto.es:8080/jspui/bitstream/11013/3769/1/FEN-X_2009_n.%2006.pdf

Al tiu bulteno mi alvenis danke al esploro ĉe Esperanto.es (vidu en la blogo)

ILERA diplomo de DL1CC

Antaŭ ne longe mi retpoŝtis al Wolf/DL1CC por peti pliajn dokumentojn pri ILERA ĉefe por enŝuti ilin en vikipedio! Ĉi foje li afable skanis kaj sendis plurajn inter kiuj mi tuj uzis la suban ILERA-diplomon. Mi profitis la okazon por aldoni kaj ampleksigi la artikolon Radioamatora diplomo (vikipaĝo). Bedaŭrinde ĝi estis forigita pro ne ĝusta permesilo ĉe la komunejo 😞 (vidu la historian paĝon #6612457). Espereble baldaŭ mi sukcesos pli bone alŝuti dosieron al komunejo kaj memverkos la mankantan artikolon "ILERA diplomo".
ILERA-diplomo de DL1CC
Mi volis alŝuti ĝin sub livenso CC-BY-SA(TTT) laŭ permeso de Wolf sed bedaŭrinde tio ne eblis. Se vi rimarkas en la retejo de LY2FN Ligilo (TTT) vi trovos ke li havas la rekordon de kontaktitaj e-radioamatorajn staciojn! Eĉ se li aperas kun 100 per la alia voksigno Y23HE li aperas kun 200!
Jen plia diplomo sed de lia voksigno Y23HE. (TTT)
Mi nur bedaŭras ke la kvalito ne estas tiom bona sed sufiĉas por havi ideon pri kio temas kaj analizi la sukceson de Wolf. Mi devas diri ke li estis mia unua internacia e-QSO! Mi ankaŭ iam ricevis skanitan diplomon de László Szilvási/HA5KFB kvankam sub HA-9-057 kaj temis pri speciala diplomo transdonita dum la 81a Universala Kongreso en Prago 1996.
Pri Wolf certe mi iam verkos artikolon (vidu en la blogo) kaj (vikipaĝo) ĉar li estis unu el la plej elstaraj radioamatoraj esperantistoj, kiuj aktivis en ILERA sed mi ja certas ke li estis la plej dieksema. Eĉ kubaj maljunaj radioamatoroj post esploroj en siaj taglibroj trovis iam kontakton kun li, tion mi kutimas demandi kaj esplori ĉe miaj amikoj!
Dankon Wolf!

2019-06-19

Listo de radioamatoraj faklibroj ĉe eszperanto.hu

Unu el la plej interesaj trovaĵoj kiun mi havis en la lastaj tempoj certe estis la paĝo libroj ĉe eszperanto.hu (TTT)!!!! Ĝi havas gigantan kolekton de e-fakverkoj pri preskaŭ kiu ajn fako. Ĝin kompilis Szilvási László! Interalie por certigi ke Esperanto estas uzata lingvo kaj garantii daŭran validecon de KER-ekzamentoj kiel lingvo ĉe universitato (pli bone legu la enkondukon ĉe ili). Ĝi estas dividita laŭ la UDK klasifiko (vikipaĝo) (Universala Dekuma Klasifiko). Ĝin mi minimumigis al fakverkoj pri Amatora radio. Pos iom da ŝvito 😓😓 mi sukcesis fari tiun liston!
Listo de radioamatoraj faklibroj ĉe esperanto.hu
---------
52    Suno malvarmiĝas..., La, – : Marobin, Lenio : ILERA-bulteno - http://www.eventoj.hu/steb

53    Mi komprenas fine la radion! - Ampleksa libro en 12 ĉapitroj La fama sciencpopulariga libro pri la baza funkciado de radioaparato kaj telekomunikado. Interesa stilo, modela lingvaĵo! : Aisberg : http://www.eventoj.hu/steb

62    Tekniko. Armea tekniko. Ĝenerala ingenierado. Inĝeniera altkonstruado. Malpeza industrio. Materialekzameno. Materialmankoj. Materialprotektado. Tekniaj sciencoj ĝenerale. Teknologiaj karakterizaĵoj. Tunel- kaj pontokonstruado. Vojkonstruado
62    Conférence préliminaire pour une entente internationale en radio-téléphonie: Résolutions adoptées=Prepara konferenco por Internacia Interkonsento pri Radio-telefonio: Akceptita rezoluciaro. - : [Versailles] : [Internacia Radio-Asocio], [1924]. - [4] p. ; 29 cm
62    Éterkalauz rádióamatőrök számára KPM eszperantó nyelvvizsga céljára. Konciza formularo por radioamatoroj. : KAPITÁNY Lajos: MESZ, 1980. 18p.
62    Internacia Jura Komitato de Radio. Kongreso, 1. (1925) (Paris) = Internacia Unio de Radio-Amatoroj. Kongreso, 1. (1925) (Paris) Unua kongreso de la Internacia Jura Komitato de Radio = Unua Kongreso de la Internacia Unio de Radio-Amatoroj: Parizo, Pasko 1925 (16-20. Aprilo). - : Paris : Centra Presejo Esperantista, 1925. - 3 p.; 28 cm 20882
62    Internacia radio leksikono / [kompilis] G. Malgorn, Pierre Corret. - : MALGORN, G. : Paris : Étienne Chiron, [1925]. - 39 p. ; 21 cm Kopiaĵo Esperanto parton komp. Pierre, Corret 6 lingva: franca, angla, germana, itala, hispana, Esperanta 8196
62    Internaciona Radio-Lexiko en Ido e germana, angla, franca, italiana e hispana kun defini, formuli, tabeli edc. / da K. Feder, J. Nordin ; valoroze sustenita da Oscar C. Roos. - : Stokholm : P. Ahlbergs Bokfórlag, 1924.- [8] p.; 16 cm 7866
62    Radio and the language difficulty / by Harry A. Epton. - : EPTON, Harry A. : London : British Esperanto Association, 1923. - 7 p. ; 18 cm 5588
62    Radioteknika artikolaro / [redaktis László Szilvási]. - : Szilvási, László : Budapest: Scienca Eldona Centro de UEA, 1984. - 84 p.: il.; 23 cm ISBN 963 571 116 6 - 6414
62    The International radio manual / by Harry A. Epton. - : Epton, Harry A. : London : The British Esperanto Assoc, 1925. - 80 p. : il. ; 17 cm 4485

621    Inĝenieraj sciencoj. Aksoj. Dentradoj. Dragmaŝinoj. Driviloj. Elektrotekniko ĝenerale. Fer- kaj ŝtalindustrio. Forto- kaj momantotransfero. Gasprema energio-produktado. Junto. Kupliloj. Lagroj. Levmaŝinoj. Lubrikado de maŝinoj. Malvarmiga tekniko. Maŝinelementoj. Maŝinkonstruado. Maŝinoj ĝenerale. Materioformigaj metodoj. Metodoj, instrumentoj, instalaĵoj. Plastica formado. Sentajla prilaborado. Tajlado. Tajlomaŝinoj kaj instalaĵoj. Teknologio ĝenerale. Termomotoroj. Tranĉado, ŝlifado, akrigo, erigo, lamenprilaboro. Transporto de gasoj kaj fluidaĵoj
621    6 radioteknikaj artikoloj – strukturoj kaj funkciado de kelkaj elektronikaj komponeroj/munteroj, konektoskemoj de bazaj radioteknikaj cirkvitoj. – : Szilvási, L. : http://www.eventoj.hu/steb
621    Ĝeneralaj trajtoj de elektromagnetaj ondoj kaj propagiĝo de radioondoj – -- artikolo en bulteno de ILERA - : Lenio Marobin : http://www.eventoj.hu/steb
621    Mi komprenas fine la radion! - la fama sciencpopulariga libro pri la baza funkciado de radioaparato kaj telekomunikado. Interesa stilo, modela lingvaĵo! - Ampleksa libro en 12 ĉapitroj : Aisberg, E : http://www.eventoj.hu/steb
621    Pakedo-Radio: mirakla komunikadorimedo - artikolo en Scienca Revuo, 1996 – - : Wozniczka, J. : http://www.eventoj.hu/steb
621    Paketradio: nova speco de transsendado de informoj kaj de komunikado - prelego dum KAEST-98 – : Wozniczka, J. : http://www.eventoj.hu/steb
621    Pri la magnetrono - prezento kaj priskribo de funkciado de la grandpovuma radiofrekvenca genaratoro. - : Szilvási, L. : http://www.eventoj.hu/steb
621    Radio-frekvenca interfero, Elektro-Magneta Akordigo, EMA – prelego dum la Esperanto-Universitateto en la 91-a Japana Kongreso en Inuyama, 2004.10.24. - : Morikawa Kazunori : http://www.eventoj.hu/steb

621.3    Telekomunikado

621.3    A Short Dictionary of Radio Terms, en International Radio-Manual : Epton, H. : j. 1925
621.3    English-Esperanto Radio Dictionary, En-Eo : Epton, H. : j. 1924
621.3    Ham's Interpreter (radio-amatora terminaro), 10-lingva : j. 1966
621.3    Radio Ordbook, No-Eo-En : Bugge-Paulsen, R. : j. 1926
621.3    Radioamatérskŭ slovník, Cs-eo-D-F-En : Ginz, O. : j. 1927
621.3    Radio-Esperanto, Ru-Eo : Demidjuk, G. : j. 1926
621.3    Radio-Lexic, F-En-D-It-Sp-Eo : Malgorn, G. : j. 1925
621.3    Radiotechnisches Wörterbuch, En-F-D-Sp-It-Eo : j. 1924
621.3    Radio-Terminaro : Venture, A. : j. 1943
621.3    Radio-Terminaro, D-Eo : Schattat, W. : j. 1926
621.3    Radio-Vortaro, Eo-D : Christaller, P. : j. 1924
621.3    Vocabulaire de Radiotechnique en 6 languages : Adam, M. : j. 1940

654    Esperanto kaj radio / de Walter Döhler. - : DÖHLER, Walter : Berlin: Deutscher Esperanto-Bund e. V.,1928. - 39 p. ; 21 cm. Kopiaĵo. Represo el ,,Das Esperanto ein Kulturfaktor", Band 8. - Kongreslibro de la Germana Esperanto Kongreso, 17. (1928) (Potsdam). 8206

79    Amuzoj. Marionetado. Radio kaj televido. Sporto. Teatro

80    Fonetika eksperimento de Radio Roma, La, : Roelofs, W. P. : Scienca Revuo, 1952, 4
80    Grava /fonetika/ eksperimento ĉe Radio Roma. + Komplet. /W. P. Roelofs/, pp. 2-3., : Blasimme, A. : Scienca Revuo, 1952, 1

------------------------
Fonto:

Pri UDK vi plu povos legi (vidu en la blogo)

2019-06-18

Listo de radioamatoraj faklibroj ĉe vikipedio

Mi jam skribos pri fakverkoj ĉar mi malkovris gigantan liston ĉe esperanto.hu! Tiu listo instigis min esploris iom pli kaj ĉe vikipedio mi trovis la artikolo Fakaj verkoj en Esperanto (vikipaĝo) kie estas granda listo bone klasifita laŭ UDK (Universala Dekuma Klasifiko) pri kio mi baldaŭ verkos ĉar ĝin oni ankaŭ uzas ĉe vikilibroj!

Tial je la fino mi decidis verki la artikolon:

Fakverko:Amatora radio (vikipaĝo)

krome estas iom pli malplena Ĝermolisto de fakverkoj#Amatora radio (vikipaĝo) kiun mi ankaŭ rekomendas okulumi! Se via tempo estas iom livera do jen pli granda Kategorio:Fakaj verkoj en Esperanto (vikipaĝo)

2019-06-16

Serĉo radioamatoro ĉe esperanto.es

Lastatempe mi multe esploras en la reto kaj trovis plurajn retejojn kun informojn kaj materialojn pri amatora radio sed pli specife, kiuj listigas dokumentojn kun la vorto "radioamatoro". Jen la unua ĉe esperanto.es.

sub la serĉo:
http://www.esperanto.es:8080/jspui/simple-search?query=radioamatoro
Mi trovis:
  • Nordhungaria informo, 2006, [05]
  • FEN-X, 2009, n. 06
  • Flandra esperantisto, 1946, n. [144] 06
  • Vekilo kongresa : kongresa kariero : Tampereo'95
  • Filozofii subtende : populare verkitaj dialogoj pri bazaj vivsencaj demandoj por junaj ver-serĉantoj / Vinko Ošlak
  • Historio de la Esperanto-movado inter la blinduloj, 1888-2015 / [redaktis Joseph Kreitz, Raymond Gonin, Rudolf Krchňák, Attila Varró kaj Ritva Sabelli]
faru vian serĉon, aŭ eĉ elŝutu tiajn materialojn!

2019-06-14

Duonkilo da pano, litro da lakto kaj mi kaŝita en la necesejo

Antaŭ kelkaj jaroj mi faris tradukon de historio kiu aperis en radioamatora libro el Argentinio. Temis fakte pri “¿Cómo aprender telegrafía en 20 minutos?” libro de la telegrafia grupo el Argentinio (GADX).
Ĝi restas interesa kaj legebla, mi multege ŝatis ĝin: "Duonkilo da pano, litro da lakto kaj mi kaŝita en la necesejo"
Ĝin lingve korektis Geomar kaj Hoss/N2GDS kaj mi rereviziis nun post pluraj jaroj.

Elŝutu pere de:
Traduko de Duonkilo da pano, litro da lakto kaj mi kaŝita en la necesejo

2019-06-01

Radioamatoro en vortaro vortaro.net

Radioamatoro en vortaro vortaro.net

http://vortaro.net/#radioamatoro

Fakte vortaro.net estas PIV (Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto). Ĝi certe meritas pli ampleksan esploron kaj verkojn en la blogo pri kio mi nun laboras. Mi volas kompili la dokumenton “Radioamatoraj esprimoj en PIV.xlsx” kio ankoraŭ devos atendi ĉar ĝi bezonus multege da tempo kiun mi ne havas nun! Kompreneble malnovaj versioj estas esplorindaj.
Mi tre feliĉas pro tio ke aperis la oficiala vorto “RADIOAMATORO” sen streko, sen multnombro (j) kaj sen aliaj formoj kiel la kutima tre angleca formo “amatora radio” el la angla "Amateur radio" kiu estis elektita por la ĉefkategorio en vikipedio (vikipaĝo) laŭ mi prave ĉar Kategorio:radioamatorismoKategorio:radioamatorado estus iom maltaŭgaj pro la sufikso “ism” aŭ “ad” kvankam en la hispana kaj en aliaj lingvoj oni normale uzas ĝin. 
Mi ŝategis la fakton ke la vorto “radio-amatoro” kun streko ne aperas kvankam ĝi estis ofte uzata antaŭ jardekojn ĝis 1999 eĉ pli malfrue oni uzis “radio-amatora”. Vidu la jarlibrojn de UEA. (vidu en la blogo)


amator8o
1 Tiu, kiu amas k kolektas belartaĵojn aŭ kuriozaĵojn: riĉa amatoro aĉetis ĉiujn liajn
pentraĵojn.
2 Tiu, kiu praktikas sportan, artan ks aktivecon, ne estante specialisto, profesiulo: en teniso li estas amatoro; amatoro-fotografo; vespere okazis prezentado en fama amatora teatro Z. ☞ diletanto.
radioamatoro ☇ Tiu, kiu private elsendas k ricevas per kurtaj ondoj, kun sendpermeso akirita post ekzameno.