preskaŭ preta

Malgranda radioĉambro, grandaj revoj!

2019-05-30

Slideshare la unua limbilda prezento

Antaŭ iom da tempo mi kreis konton en slideshare sed mi finfine publikigas la unuan lumbildan prezenton ppt en ĝi. Temas pri Radiaj aranĝoj de KLERA de 2013 ĝis 2019.


Pliajn fotojn pri niaj radiaj aranĝoj vi trovos en:
Tabulo en Pinterest kun fotoj de radiaj aranĝoj (TTT)
Gugla fotaro pri mi en kiu aperas fotoj dum radiaj aranĝoj (TTT)

2019-05-27

Blogo de BH8ECD en Esperanto pri radioamatorismo

Antaŭ iom da tempo mi trovis interesan blogon de BH8ECD en Esperanto sed ĉefe interesa pro la temo "RADIOAMATORISMO"😊! Kvankam aliloke mi legis ke ĝi ankaŭ temas pri robotiko sed ja en la blogo mem mi nur trovis tekstojn pri amatora radio!
Kvankam mi longe esploris, retumis, guglis kaj demandis apenaŭ mi trovis informojn pri BH8ECD ĉefe pro tio ke li ne aperas en QRZ.com! Dum mia vikipediumado hazarde mi retrovis lin ĉar li verkis pri malfacila temo "ARDUINO"(vikipaĝo) kaj lia uzanto paĝo estas (TTT) li estis aktiva en 2014 kaj 2015 sed ne plu😢 kontribuoj ĉe (vikipaĝo). sed eĉ en vikipedio mi ne trovis la nomon nur aperas iu Zhang "urso" Long en vkontakte (TTT) sed mi vere ne certas ĉu estas li aŭ ne ĉar estas neniu referenco al radioamatorismo kvankam li verkas en bonstila Esperanto!
Jen ligilo al lia blogo (TTT)

Jen mi reproduktas lian plej bonan artikoloj:

Radio, mondlingvo kaj mi…

http://bh8ecd.tumblr.com/post/112101363246/radio-mondlingvo-kaj-mi

Preskaux 30+ jaroj antauxe, en iu varma kaj humida somera vespero en 1982 (aux 1983?) en Chengdu, mia frato kaj mi promenis en Jiuyuan-qiao merkateto de malnovaj libroj, kaj mia frato vidis iun dikan libron. Gxi estis libro en fremda lingvo! 30 jaroj antauxe Cxinio jxus malfermis sian pordon al la mondo, la fremdlingvaj libroj estas tre raraj. Do la mita libro versxajne venis el alia mondo. Sur la kovrilo estis kvar grandaj rugxaj literoj ARRL. Lauxmi mia frato estis la plej klera homo en la mondo sed ankaux li ne sciis kion ARRL signifis. Ni foliumis la dikan libron kun pluraj interesaj bildoj, versxajne gxi temis pri elektronika teknologio kaj ecx komunikado inter distencaj homoj! Mia frato jxus finis sian eniran ekzamenon por universitato kaj li scipovis la anglan iomete sed ne suficxe komprenis ambaux la teknikajxon kaj la lingvon.
Ni ne forlasu la trovitajxon. La bazarulo vokis 1.5 juxanojn (preskaux 1 usona dolaro laux tiama kurzo), preskaux sejmansumo de nia posxmono. Nehezitinte, ni tuj malplenigis nian monposxon acxeti gxin.

Ni ne havis monon por buso, do ni piede rehejmigxis, kunportante la dikan manlibron, varme diskutante pri la ebleco de distenca komunikado. Ni promenis preskaux 2 horojn atingi hejmon.
Sur la legtablo de mia frato estis unu angla-cxina vortaro, do reveninte hejmen, ni ne atendis, kaj ekis siofe legi la libron per vortaro. Mia frato tradukis al mi la artikletojn samtempe enkondukis al mi scipunktojn rilatajn, gxis ke niaj geavoj malfunkciis la lampojn en profunda nokto.
Bedauxrinde post unu semajno mia frato foriris por sia nova vivo en universitato en alia urbo, kaj mi dauxre sole klopodis la tradukon kaj legadon. Sen helpo de mia frato, mi vere malfacile antauxenlegi, do mi turnis al miaj geavoj kaj petis ilin sendi min al “Aktivcentro de Gejunuloj” por lerni la allogajn sciojn, kaj mi glate gajnis aprobon de ili tuje.
En la Aktivcentro mi aligxis al la “sxatokupa grupo de radiumo” por bazaj elektronikaj scioj kaj morse-kodaro kunekun gelernantoj pliagxaj. Dum unu semestro de lernado, je mia pinto, mi povis sendi kaj rikordi morse-koditajn mesagxojn je rapideco de 25 vortoj po minuto, suficxe bona por amatoroj. Sekve mi akiris la ateston por operacio, mia instruisto arangxis min helpe labori en junula stacio BY8AC do unufoje mi tusxis la veran radioaparaton Kenwood! Mia instruisto diris al mi ke la prezo de Kenwood estis 5,000 juxanoj, al mi la cifero estis vere astronomia!
Tiam cxina auxtoritato ne donis la permesilon al individuoj do nur trovigxas kolektivaj stacioj. BY8AC estis unu el tri stacioj en Chengdu. La ceteraj BY8AA (sidante en Cxina Universitato de Eletronikaj Scienco kaj Teknologio) kaj BY8AB (ankaux sidante en la 6a etagxo de la urba aktiva centro de gejunuloj tamen ne estis malferma al gejunuloj) celas al plenkreskuloj kaj BY8AC estas speciala por gejunuloj. En BY8AC, kun helpo de miaj gvidantoj, mi sukcese kontaktis (aux QSO terminologie) kun aliaj amatoroj en aliaj urboj, Beijing, Wuhan, Shanghai, Tianjin… pasxon post pasxe, kaj mi akiris (ankaux sendis) kelkajn kontakt-konfirmilon- la QSL-kartojn de kontaktitoj. Tre gxuinde!

B. Mondlingvo
Imagu, en la jaroj sen interreto, mobilo kaj skype-o, la ebleco de longdistanca babilado kun alia homo 500 aux 1000 kilomiterojn foraj estas en kia felicxo! Post dauxra operacio abrupte iuj nefortaj ZZZ-bruoj el la nokta cxielo al mi estis samkiel paradizaj ritmoj. Por gejunuloj, scivolemo cxiam ne estas facile plenumebla, kompreneble al mi ankaux. Mi ne kontentigxis pri QSO-j kun cxinoj, mi intencis QSO-i homojn ecx pli forajn, la fremdlandanojn.
“Vi devas lerni fremdajn lingvojn! ” mia gvidanto tiele respondis al mia peto. “Jes, vi povas, tamen vi devas lerni fremdan lingvon memstare, cxar neniu cxi tie scipovas la fremdajn lingvojn!” En la sekva semajnfino, reveninte li diris al mi “Iu fakulo rekomendis kvar internaciajn lingvojn kio vaste aplikigxas en radioamatoro-kampo: La angla, la rusa, la franca kaj la mondlingvo (En Cxinio Esperanto nomigxas mondlingvo, dank'al sia japana traduko).” “Mondlingvo?!” mi tuj allogigxis al la stranga nomo! Kial gxi meritas tian nomon?! Mia gvidanto ne sciis plue, sed mi klare memoris lian lastan frazon “Oni dire la mondlingvo estas tre tre simpla, do se vi ankoraux ne lernas la ceterajn, vi lernu la mondlingvon.” Siatempe estas facila (jes, rilative facila ol nun) trovi lernlibron de Esperanto en librovendejoj, do mi, la nepacienculo, tuj acxetis la libron kaj eklernis. Bonsxance tiam en televido gxuste montris la fama lernoprogrameroj “Espero” far de Qingdao Esperanto-Asocio.
Mi ne tre klare memoras la procezon de mia lernado, tamen mi memfidas ke post 1 monato mi jam povis skribi frazojn en Esperanto, kaj legis simplajn rakontojn. Tiam al mi mankas legajxoj de Esperanto kaj aliaj lokaj esperanto-parolantoj, se ne mia esperanta nivelo lertigxus.
En sekvaj tagoj, malgraux mia fremdlingvo pli malpli pretigxis tamen mi ne havis sxancon kontakti kun fremdlandanoj. En la venonta semestro mi forlasis aktivon en la aktiva centro cxar la lernotasko en mia lernejo pezigxis, mi devis serioze prepari por tre konkura enira ekzameno al mezlernejo, do mi adiauxis al radio-amatorismo kaj mia unua sperto de Esperanto.

C. Mi, denova apero!
Kia rapide la tempo flugas. En 2008, tre hazarde dum mia sencela retumo mi renkontis kun Cxielismo, kaj mi vidis ke li vendis esperantajn librojn en retbutiko. Mi ridis kaj sendis al li mesagxon “Mi foje lernis la lingvon kaj cxu ankoraux estas iuj frenezaj uzantoj de gxi?” Li respondis ke li ja estas lerta parolanto kaj li sendis al mi cxinan vikipedian artikleton pri Esperanto. Mi miregis ke Esperanto ankoraux funkcias kaj esperantistoj ankoraux vivas! La intereto fakte injektis aktivecon en Esperanto kaj donis al esperantistoj facilegan eblecon interkomuniki.
La hazarda renkontigxo kun vera kaj viva esperantisto rebruligis mian revon en junuleco, kaj rememorigis min pri la radioamatorismo!
Hodiaux la ambaux ajxo jam refoje farigxis miaj novaj hobioj, mi relernis Esperanton, ankaux memstare, dank'al la retejo Lernu.Net kaj miaj gvidantoj tieaj, aldone sindona helpo de kara Cxielismo kaj aliaj samideanoj. Ankaux mi relernas radioteknikajxojn, kaj reakiris personan permesilon BH8ECD kaj rilatan A-nivelan operacian atestilon.
Kvankam lingvo kaj teknologio aspektas seperataj ajxoj tamen ili havas saman internan voloron- la libera kaj amika interkomunikado inter diversaj homoj. Do mi prefere enmeti la ambauxajn sxatokupojn kune kaj raportos mian sxatokupon radioamatorismo en mia sxatata lingvo.
Mi invitas vian subtenon kaj “sxaton” kun elkoran dankon kaj bondeziron! VY73 al cxiuj samideanoj!

***ARRL estas American Radio Relay League, la ombra organizo de usona radioamatoraro. La ARRL eldonas cxiujare oficialan ARRL manlibrojn kaj tiaj manlibroj rigardigxas kiel sankta biblio de radioamatoroj.

Oct. 1 2014

2019-05-23

ILERA en intereto

Dum miaj agadoj por ILERA kaj ĝenerale por verki kaj scii pri la e-radioamatoroj mi alvenis al interesaj retpaĝojn kiuj iel rilatas al amatora radio sed specife pri ILERA.
Nun mi laboras kun Rodrigo/PY2RSM  pri estonta retejo https://ilera-esperanto.com

ILERA en intereto
Mi trovis interesajn retpaĝojn:

Diskutgrupoj
google
https://groups.google.com/forum/#!forum/esperanto-radio-amatoro 
yahoo (malnova)
http://groups.yahoo.com/group/esperanto_amatoroj/

ILERA-bulteno
http://ilerabulteno.googlepages.com/ilera-bultenoj
http://ilera5.wixsite.com/komenco/


Diplomo
https://www.qsl.net/ly2fn/esperanto/e-award.html
http://rk.vdu.lt/diplomai/eldonitaj-diplomoj.htm

Membraro
https://www.qsl.net/ly2fn/esperanto/ilera.html

ĉe UEA.org
https://uea.org/fakoj#Radioamatoroj
https://uea.org/fakoj/ILERA
https://uea.org/reto/delegitoj/?fakoj=radio-amatorismo
UEA vikio

https://uea.org/vikio/Internacia_Ligo_de_Esperantistaj_Radio-Amatoroj
https://uea.org/vikio/Kategorio:Nova%C4%B5oj_-_ILERA
https://uea.org/vikio/Kategorio:Novaĵoj_-_ILERA
https://uea.org/vikio/Dosiero:ILERA_Logoo_emblemo.png

ILERA konkurso 2019
https://www.facebook.com/events/570735573436965/
https://eventaservo.org/eventoj/LdD_a0N6bO3SBBQe

Grupoj
https://www.facebook.com/groups/radioamatoroj/

https://nubo.re/group/840

Aliaj ligiloj
www.esperanto.org/internacia/ILERA/afront.html
https://www.facebook.com/esperanto.ilera/
https://eventaservo.org/o/ILERA

Vikipedio
https://eo.wikipedia.org/wiki/Internacia_Ligo_de_Esperantistaj_Radio-Amatoroj
https://www.wikidata.org/wiki/Q1667370
https://en.wikipedia.org/wiki/International_League_of_Esperantist_Radio_Amateurs (angla vikipedio)
komunejo
https://commons.wikimedia.org/wiki/Category:ILERA

Logoo
https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Ilera_logo.svg
https://uea.org/vikio/Dosiero:ILERA_Logoo_emblemo.png

Ĉu estas aliaj?

2019-05-22

Edilberto Rodríguez Acán kaj radioamatorismo en Kubo

Jen kelkaj historiaj informoj pri Edilberto Rodríguez, kuba radioamatoro kaj eble la unua esperantista radioamatoro kiu ekzistis en Kubo. Ankoraŭ ni serĉas informojn pri li ĉar li estis tre aktiva esperantisto, instruisto kaj estrarano de la filio Camagüey.
Jen kelkaj historiaj informoj pri li kiun mi trovis en malnova historia libreto verkita de Santillan, nun reverkita kaj publikigita en sia blogo (TTT)
Wol Kruger transdonas sendricevilon al Edilberto Rodríguez Acán

Pri li jam mi verkis antaŭe (vidu en la blogo)

14/jun/1986
Juárez kaj Acán partoprenan en ekterordinara nacia estrarkunsido de KEA.

4/dec/1987
“entrega de diplomas de reconocimiento por la enseñanza de Esperanto durante 5 años a: Victor Gispert y Edilberto Rodríguez Acán.”

1985
Estas nomumita Edilberto Rodríguez Acán individua membro de UEA

28/feb/1991
Edilberto estas membro de la provinca estraro de Camagüey

25/jun/1993
Partoprenas Santillán kaj Edilberto Rodríguez Acán en la 2a Nacia Esperanto-Seminario kiu okazis en Havano.

5/nov/1994
J. Luis Gonzales Santillán kaj Edilberto Rodríguez Acán ricevas la DIPLOMOn de aktivaj membroj de Kuba Esperanto-Asocio dum 10 jaroj.

Mart/1996
Wolf Kruger (prezidanto de de la Internacia Ligo de Esperantistaj Radioamatoroj) ILERA transdonas al Edilberto Rodríguez Acán radioamatora ekipaĵo.

26/jul/1996
Edilberto Rodríguez Acán estas nomumita membro de ILERA (Internacia Ligo de Esperantistaj Radioamatoroj)

23/ene/1997
Nacia komitato de KEA en Guantánamo_partoprenas Edilberto.
...

Pliaj fotoj en Pinterest pri radioamatoraj esperantistoj (TTT)
Gugla fotaro pri Historio Esperanto kaj radioamatorismo (TTT)

Noto: Originala dokumento estis verkita en la hispana, tradukoj estas liberaj sed mi klopodis respekti la tekston kiel eble plej multe.

2019-05-17

3 novaj subpaĝoj en qsl.net

Post iom da reverkado kaj programado mi finpretigis 3 novajn subpaĝojn de mia QSL.net retejo.
paĝo de CO2MM en qsl.net
 Temas pri:
  1. Radioamatoraj_datumbazoj.html (TTT)
  2. Elektronikumo.html (TTT)
  3. E-radioamatoroj.html (TTT)

Kvankam ili estas ampleksendaj jam io aperas en ili, fakte estas temoj, kiujn mi jam iel tuŝis en la blogo sed espereble tie ili aperos pli detale kaj kun pli da bildoj ol ĉi tie en la blogo en kiu ĉio aperas dise kaj pli opinie/persone.
Iom pli pri qsl.net vi povas legi ĉi tie en la blogo (vidu en la blogo) Ja qsl.net estas tre usoneca almenaŭ tiel estas la logooj:
qsl.net logoo

qsl.net logoo

jen la tuta ligilaro de mia retejo ĝi nun:




  • Radioamatoraj mapoj
  • DX celoj
  • E-radioamatoroj
  • Antenoj
  • Miaj retejoj
  • Radioamatoraj datumbazoj
  • Historio
  • 2019-05-15

    QSL.net

    QSL.net estas bonega senpaga servo, kiu ebligis al multaj radioamatoroj krei kaj enretigi informojn pri amatora radio ĝenerale sed ankaŭ pri privataj interesoj kaj agadoj. La sola postulo estas havi voksignon ĉar el ĝi oni prenas la nomon/adreson de la retejo. Ekzemple mia retejo tie nomiĝas qsl.net/co2mm (TTT) en ĝi mi jam alŝutis amason da subpaĝoj sed ankoraŭ mankas amasegon da laboro por finpretigi almenaŭ la minimumon. Jen mia banero tie:
    banero CO2MM ĉe qsl.net
    Mia nuna (2019/majo) banero ĉe la retejo ĝi estas en GIF dosierformo kaj tre malpeza (17 Kb)

    Ĝi funkcias kiel FTP (vikipaĝo) al kiu oni enŝutas la dosierojn kaj dokumentojn. Iam ĝi nomiĝis qth.net(TTT) kiu nun redirektas al QSL.net sed ĝi translokiĝis al la nuna retejo! Fakte estas similcela retejo qth.com (TTT) kiu funkcias kiel hosting por radioamatoroj sed kiu ajn povas ĝin uzi. Ĝenerale post iom da pago oni ricevas la tradiciajn servojn. Estas interesaj servoj kaj planoj.
    • enteprenoj ĉe qth.com(TTT) DX4WIN, DXtreme Software...
    • kluboj kaj organizoj ĉe qth.com(TTT) ARRL Central Division, California QSO Party, NCCC, NCDXF,
    En qsl.net troviĝas plurmiloj da retejoj el kiuj radioamatoraj esperantistoj ankaŭ havas plurajn inter la plej interesaj kaj utilaj estas tiu de LY2FN/Riĉardo (respondeculo pri la ILERA-diplomo).
    certe la servo estas bonega kaj mi tre rekomendas uzi ĝin ĉar sen tro da penoj eblas facile lerni pri ĝia uzado kaj funkciado. Mi mem iom malsukcesis je la komenco por enŝuti la retpaĝo sed post klarigoj de Rodrigo/PY2RSM mi sukcesis senrebleme labori. Li klarigis al mi pri la uzo de “FileZilla Client” kaj pri ebleco uzi “explorer.exe” kiel programo por alŝuti dokumentojn en la FTP.

    2019-05-11

    CO2MM pere de semafora flaga alfabeto

    Semafora alfabeto estas interkonsentita grupo da signoj elsenditaj de persono per la movo de du flagoj. La sistema estis kreita por mara transporto en la 17a jarsento. Kvankam estas kelkaj sistemoj por komuniki mesaĝojn pere de flagoj mi elektis la plej internacian por montri mian voksignon. Pliaj informoj estas troveblaj en vikipedio (vikipaĝo) aŭ ĉe skoltoj, kiuj tre ŝatas kaj lernas la kodon.
    Mia voksigno
    CO2MM pere de flagoj kaj semafora alfabeto






    Pliaj bildoj estas troveblaj ĉe:
    https://commons.wikimedia.org/wiki/Category:Flag_semaphore

    Mapo ITU zonoj kaj regionoj

    Pri ITU (Internacia Unuiĝo pri Telekomunikado) (vikipaĝo) mi certe devas verki pli longan artikolon sed pri la mapoj ni povas skribi pri 2 specoj:
    • ITU regionoj (90)
    • ITU zonoj (3)
    Mapoj de ITU zonoj
    Enture estas 3 regionoj kaj 90 zonoj, kiu ofte estas tre malfacile kontakteblaj/konfirmeblaj.

    Zono 11
    Mi troviĝas en zono ITU 11, kiu estas relative facile kontaktebla kaj konfirmebla ĉar en ĝi estas la tuta Karibio kaj Centroameriko.
    Mapo de mia ITU zono 11

    Reionoj
    Mi estas en la regiono 2.


    ITU diplomoj
    Ekzistas tre malfacile akireblaj ITU diplomoj pri kio mi verkos estontece.

    hamatlas ITU
    En tiu retejo (TTT) troviĝas tre interesaj mapoj kompreneble ankaŭ ITU mapoj.


    mapability.com
    Mi rekomendas la retejon mapability (TTT) per kiu oni kreas belegajn mapojn.

    itu.int
    Belegaj mapoj laŭ kontinentoj ankaŭ estas troveblaj ĉe itu.int (TTT)

    plala.or.jp
    Dekoj da apartaj regionoj kaj mapoj de regionoj estas en en plala.or.jp (TTT)

    Mapo de ITU regionoj
    Mapo de ITU zonoj kaj regionoj
    Mapo de ITU zonoj
    mapo de konfirmitaj kaj kontaktitaj ITU zonoj

    Gugla fotaro
    https://photos.app.goo.gl/kH9B5STDkqJ4WfLLA

    2019-05-09

    Finfine mi estas CO2MM

    Post iom da prokrasto ĉefe pro dokumentaj malfruoj finfine mi estas CO. Tio signifas ke mi havas la lastan kategorion de la kuba radioamatora federacio. Mi jam verkis pri la ekzamenoj en antaŭaj blogeroj (vidu en la blogo).

    Radioamatora licenco de CO2MM Kuba Ministerio pri Komunikado MIC

    Laŭ la kuba leĝo de la ministerio pri komunikado en Kubo ekzistas 3 kategorioj:

    CL3a Kategorio
    CM2a Kategorio
    CO1a Kategorio

    Laŭ kiuj radioamatoroj rajtas uzi bendojn, elsendmodojn kaj povumon.
    Kvankam por mi ne estas granda diferenco inter CM kaj CO ĉar mi ĉefe uzas 20 CW kaj mia povumo daŭre restas 100 vatoj la nuna kategorio ebligas al mi uzi SSB en 20 metroj, kio ja estas gravega ĉar en 14, 266 MHz okazas la ILERA-rondoj kaj ĉefe la internacia konkurso de ILERA en kiu ĉiujare malfacilas partopreni pro mia iama bendrestrikto sed nun mi povus uzi la plej populara DX magia bendo! (vikipaĝo)

    Radioamatora licenco de CO2MM Kuba Ministerio pri Komunikado MIC

    2019-05-04

    Radioamatoro en la vikivortaro

    Post klopodo mia iom fuŝa aperis la vorto Radioamatoro ankaŭ en nia esperanta vikivortaro. Multe helpis al tio la redakto de Taylor 49 (vikipaĝo). Li korektis, alilingvigis kaj plibonigis la artikolon eĉ kreis plian radioamatoran fakvorton:
    Amatora radio” (vikipaĝo)
    Radioamatoro en eo.wiktionary.org
    Vikivortaro logoo



    Interese estas la fakto ke mi povis uzi la ŝablonojn:
    {{Ref-Majstro|radioamatoro}} (https://eo.wikipedia.org/wiki/Majstro_(vortaro))
    {{Ref-PIV|radioamatoro}} (https://eo.wikipedia.org/wiki/Plena_Ilustrita_Vortaro_de_Esperanto)
    {{Ref-Tatoeba|radioamatoro}} (https://tatoeba.org/epo/sentences/search?from=epo&to=und&query=radioamatoro)
    Ĉar jam tiu vorto “radioamatoro” ekzistas en tiuj vortaroj dum ne en:
    {{AdE|radioamatoro}} (akademio de Esperanto)
    {{ReVo|radioamatoro|radioamatoro}}
    {{Ref-Simpla Vortaro|radioamatoro}}

    Jen “Radioamatoro” en la vikivortaro https://eo.wiktionary.org/wiki/radioamatoro
    Ekzakte aperas

    Esperanto

    Substantivo
    Vorterseparo
    radi + o + amator + o

    Signifoj
    1. (komunikado) persono, kiu praktikas la ŝatokupon amatora radio, por eksperimenti aŭ komuniki tutmonde per sendriceviloj
                Vidu ankaŭ: radio, radiosendilo, radioricevilo, anteno

    Tradukoj
    angla: radio amateur → en , amateur radio operator → en, amateur radio enthusiast → en
    indonezia: amatir radio → en
    (https://eo.wiktionary.org/wiki/amatir_radio#amatir_radio_(angla))
    sveda: radioamatör → en
    hispana: radioaficionado → en

    Ĉu via lingva traduko jam estas? Se ne, tuj aldonu. Memoru ke vikipedio grandparte dependas de via kunlaboro kaj partopreno!








    Se vi volas iom pli scii pri la kontribuintoj iru al (historio)

    Bedaŭrinde estas neniu deca kategorio por ĝi tiel ke mi devis meti ĝin sub kategorioj
    Esperanto R https://eo.wiktionary.org/wiki/Kategorio:EO_R
    Radiko radi´ https://eo.wiktionary.org/wiki/Kategorio:Radiko_radi%27
    Komunikado https://eo.wiktionary.org/wiki/Kategorio:Komunikado
    En la angla eĉ estas pri radioamatoraj kategorioj
    •    https://en.wiktionary.org/wiki/Category:en:Radio
    •    https://en.wiktionary.org/wiki/Category:en:Amateur_radio

    2019-05-03

    Turkino kaj radioamatoroj

    Ĉiu kubano konas la monton Turkino eĉ se ili mem neniam grimpis ĝin! Iam en la sesdekaj kaj sepdekaj jaroj estis fakte devigo por ĉiu aspiranto al membreco en la UJC (Unuiĝo de Junaj Komunistoj) grimpi ĝin minimume 5 foje 😍💚. Oni eĉ nomis ilin “kvinpintoj” aŭ “kvinpintuloj”. Nuntempe tio ne estas postulo sed la deziro grimpi ĝin restas inter la plej multo el la kubanoj.
    Tiu tradicio komenciĝis post 1953 kiam Celia Sánchez kaj sia patro portis kaj muntis buston de José Martí en la plej alta pinto de Kubo pro la 100 jariĝo de la naskiĝo de José Martí. Ekde tiam pluraj kubanoj havis kialon por ĝin grimpi kaj la tradicio starigi monumentojn sur kubaj montoj etendiĝis.
    La monumento estis verko de Jilma Madera (Lilia Jilma Madera Valiente) unu el la plej elstaraj kubaj artistinoj. Inter ŝiaj plej elstaraj verkoj estas la “Havana Kristo”. Por krei la buston, kiu estas en Turquino ŝi mem aĉetis la broncon sed por realigi tiun projekton ne estis mono pro tio ŝi faris medalionojn kaj malgrandan buston kiun ŝi vendis kontraŭ 50 pesojn. Pere de tiu mono oni paĝis ĉion. Ŝi enpezis nenion kaj sentis sin pagita pere de monumento al Martí en la plej alta kuba piedestalo 2000 metrojn alta kiel li meritis.
    En la monumento estas pluraj memortabuloj sed la ĉefa diras
    “Malmultaj kiel la montoj estas la homoj, kiu scias vidi ekde ili kaj sentas per interno de nacio aŭ de homaro”_ "Escasos como los montes son los hombres que saben mirar desde ellos y sienten con entraña de nación o de humanidad.".
    La pinto troviĝas en la Sierra Maestra jam konata de pluraj eksterlandanoj pro la luktoj de Fidel Castro kaj la barbuloj! Pli ekzakte ĝi troviĝas en la Nacia Parko Turquino, kiu la 30an de decembro 1991 estis deklarita nacia monumento.
    Laŭ vikipediaj informoj la unua kiu grimpis ĝin estis la sveda botanikisto Erik Leonard Ekman iam en 1915. Kvankam jam estis menciita en la 16a jarcento de la geografo Gerardo Kramer. En “Letero Vives” (1824-1835) tie oni detale skribas pri havenon, riveron kaj Pinto Tarquino (ne Turqunino kiel nun!).
    CO2MM, CL9OKL, CO6CDX, CO8TW... radioamatoroj ĉe la Pico Turquino

    Radioamatoroj

    Radioamatoroj havas longan historion en tiu monto ĉar kutime ili grimpas ĝin. Inter tiuj grimpantoj troviĝas Juan Carlos/CO8TW, kiu tre afable multmesaĝe klarigis al mi kiel li sukcesis grimpi pere de la santiaga vojo al Turquino. Vidu en lia retpaĝo ĉe qrz (TTT) Sed krom li jam estis pluraj, mi rekte memoras pri ne plu ekzistantaj artikoloj en frcuba.cu de villaclaranoj, kiuj grimpis. Sed post tio eĉ jam plurfje oni verkis. Post serĉo de la vorto "Turquino" (TTT) aperis la jenon:
    En realidad, es más que llegar (TTT)
    Kie tute hazarde mi rimarkis ke amiko Jav/CO3JK jam grimpis ĝin!

    Un pilar de la radioafición santiaguera (TTT)

    Homenaje a Celia Sánchez (TTT)

    Mi fakte memoras pri Claudia/CO6CDX ĉar kiam mi legis pri ŝi en frcuab mi retmesaĝis kaj iom parolis pri ŝiaj spertoj!
    Laŭ kredo Turquin signifas: “Monto de la ĉielo” aŭ “Altaĵo de la ĉielo” pro tainaj vortoj.
    Kiel lastatempa kaj plene konvinkita vikiuzanto mi profitis mian viziton por aldoni foton al commons kiu estas plene uzebla laŭ la liberaj permesiloj de vikipedio! Vidu ĝin (kaj helpu min traduki el pluraj lingvoj) ĉe: (vikipaĝo)
    Mia plej granda bedaŭro ĉi foje estis tio ke mi ne sukcesas registri la grimpadon kaj kundividi en Wikiloc kvankam la fakto ke mi grimpis sen radioj ja ankaŭ estis bedaŭrinda sed vere mi restis en la pintoj kelkaj minutoj! Tio estas unu el miaj ĉefaj mankoj en la lastaj tempoj ĉar pere de la universitato fakte mi jam ofte faras/vizitas interesajn kaj nekonatajn geografiajn lokojn por ordinaraj vizitantoj de kampadejoj kaj montoj.
    Kubaj esperantistoj jam havas longjaran historion pri tiu supraĵo ĉar laŭ scioj de pluraj havananoj kaj Juan Ramón la historiisto de Kubo, esperantistoj grimpis tiun supraĵon jam 3 foje. La unua fojo estis en februaro 1998 post fondiĝo de la grupo grimpantoj de KEA pri kio estas bela raporto de la esperantisto Ludoviko a. Quintana el Granmo. Pasintjare (10/2018) dum JuSKA pri kio mi jam verkis (vidu en la blogo) kaj nun kiam tri bravuloj decidis freneze misplanite grimpi ĝin (eble unuafoje ekde Santiago) antaŭ KERo 2019!

    Pri la grimpado de la teamo kadre de la nacia junulara aranĝo aperis raporton en Vanguardia (TTT)  en tiu raporto mi legas belan frazon
    “Kubaj esperantistoj grimpas la Pico Turquino por omaĝi José Martí, kiu vetis ĉion pro la kultura diverseco.”, “Esperantistas cubanos suben al Pico Turquino para homenajear a José Martí, quien apostara todo por la diversidad cultural.”
    Mi mencias artikolon en EcuRed ĉar ĝi estas la plej populara reta enciklopedio en mia lando kiu interalie enhavas artikolon pri la pinto (TTT)

    Kelkaj aliaj vikioj kun informoj pri Turquino: (TTT wikidata)

    Pri la grimpado en si mem mi povus multe verki sed eble tiu ĉi blogo ne rekte rilatas al la temo 😀. Sed la fino memorindas: Tiam kiam mi alvenas al la pinto kaj kunfandiĝas kun komuna gajeco kaj vi estas tie kun amikoj kun Martí je 1974 metrojn sur la marnivelo. Tiam naskiĝas tiuj vortoj kaj pluraj aliaj belaj memoraĵoj de mia unua grimpado al Pico Turquino!

    Mapoj

    Mapo de wikimapia Pico Turquino

    Mapo de geonames.org suda Sierra Maestra, Guama

    Mapo de EcuRed Pico Turquino

    Mapo de wikimapia Pico Turquino

    Ligiloj

    Mi lasas plurajn ligilojn por vidi la monton el retaj mapoj
    Interesaj mapoj kaj kolektoj da informoj estas en GeoHack (TTT)

    • Guglaj Mapoj (TTT)
    • geonomoj (TTT)
    • flickr (TTT)
    • wikimapia (TTT)
    • geocaching (TTT)
    • openstreetmap (TTT)
    • Se vi fejsbukas kaj havas tempon jen multaj kiuj grimpis: (TTT)

    Pliaj fotoj en Pinterest (TTT)
    Gugla fotaro Mapo + QTH (TTT)