preskaŭ preta

Malgranda radioĉambro, grandaj revoj!

2018-09-24

QSL buroo septembro 2018

Mia unua pakaĵo el la buro FRC alvenis ĉi monate. Mi estas treege kontenta ĉar mi ricevis 2 konfirmkartojn el la radiolandoj (DXCC) Insulo Madejro (CT3_plej serĉataj #281) kaj Liĥtenŝtejno (HBØ_plej serĉataj #233). Mi jam havis konfirmitan HBØA per LoTW sed Madejro estas tutcerte mia unua konfirmo el tiu DXCC.

 

Jen kelkaj geografiaj detaloj pri ambaŭ DXCC.

Madejro insulo (en vikipedio)
La Madejra insularo estas en la Atlantika oceano, ĝi apartenas al la kontinento Afriko sed politike al Portugalio.
jen mapo:













Liĥtenŝtejno (en vikipedio)
Liĥtenŝtejno estas memstara ŝtateto situanta inter la svislando kaj Aŭstrio, en la centro de Eŭropo.
Areo estas tre malgranda 160 km² kaj loĝantaro estas nur 37 468 ĝi apenaŭ estas punteto en la kontinento.