preskaŭ preta

Malgranda radioĉambro, grandaj revoj!

2019-09-17

Vytautas Šilas porradioamatora lernolibro А вы говорите на эсперанто

Vytautas Šilas estas aŭtoro de la ruslingva porradioamatora lernolibro «А вы говорите на эсперанто» (A vy govorite na Esperanto) ebla traduko povus esti: Ĉu vi parolas esperante?.
Porradioamatora lernolibro Ĉu vi parolas esperante?

Ĝi estis eldonita en la jaro 1977 en Vilno (tiam Litova respubliko de Sovetunio). Por eraro la eldonloko estis notita Barnaul (Siberio). Precizan eldonkvanton li ne memoras, sed laŭ konserviĝintaj notoj pri dissendado, tiu estis ne malpli ol 600 ekzempleroj.  Estis la libreto 44-paĝa en la formato 14,5x20 cm. La lernolibron li verkis laŭ peto de sia rusa amiko, radioamatora aktivulo Gennadij Jaskov (tiam UW9YE, nun RW9YE)(QRZ.com). La lernolibron li mencias en sia rememorlibro “La vivo, radio, Esperanto” (Barnaul, 2010) pri kiu mi certe iam devos verki ion. Li planas reeldoni la lernolibron interrete, eĉ li sendis la kovrilpaĝon al komunejo de vikipedio por libera uzado ĉe vikipedio sub licenso CC-BY-SA 4.0! Nun KuboF traktas la peton.
Cetere s-ro Šilas iam aperadis etere (nur en Esperanto!) en litova kolektiva radioamatora stacio UK2BBB. Kvankam mi ne povas konfirmi la aserton ke ĝi estis la unua lernolibro por e-radioamatoroj tre proveble ĝi estas vera almenaŭ lau referencoj de sezonoj.ru.(TTT)
Multe pli pri liaj verkoj kaj agadoj legu en vikipedio.(vikipaĝo)

Gugla fotaro pri e-radioamatoraj libroj (TTT)

2019-09-11

E-radioamatoraj diplomoj de DL1CC

Antaŭ iom da tempo mi ricevis multege da materialojnsenditaj de Wolf Kruger/DL1CC. Bonega radioamatoroj kaj iama prezidanto de ILERA. Li reagis al mia peto savi ILERA-dokumentojn, e-librojn, materialojn, fotojn, sonregistraĵojn kaj kiu ajn arkiveblan materialon.
E-radioamatoraj diplomoj de DL1CC
 Inter la plej intersaj “posedaĵoj” de Wolf estas:
  • Sia kolekto de e-diplomoj
  • Sia kolekto de e-QSL
  • Sia kolekto de QSL (inter kiuj estas multege da kubaj radiostacioj)
Jam delonge mi scias pri la ILERA-diplomo nuntempe respondecas pri ĝi Riĉardo/LY2FN. Pri radioamatoraj diplomoj vi povas trovi pliajn informojn en vikipedio(vikipaĝo). Sed nur nun mi konsciis pri multaj aliaj!Kiel ekzemple la akiritaj de Wolf:

E-diplomo kongreso 2009-DL1CC

E-diplomo kongreso 1996-DL1CC

E-diplomo Hungario 1987-Y31ZE

E-diplomo Japanio1990-Y31ZE


Ĉe Kubo estas pluraj diplomoj(vidu en la blogo). Bedaŭrinde nia klubo ankoraŭ starigis neniun (eĉ se ni jam pripensis kaj diskutis la temon!), certe estontece ni starigos iun. Krome post kelkaj esploroj ni sciis ke en 1988 okazis e-radioamatora konkurso el kiu ni posedas amason da taglibroj sed bedaŭrinde neniun diplomon.😢😟 Antaŭ kelkaj tagoj iom mi legis pri plia e-diplomo el 1990 (vidu paĝon 107 de la Kongresa Libro)!

Tiuj ne estas ĉiuj sed la ĉefaj!

Pliaj fotoj de radioamatoraj diplomoj en Pinterest (TTT)
Gugla fotaro pri radioamatoraj diplomoj (TTT)

2019-09-09

Kuba konfirmakartoj de DL1CC (2)

...daŭrigo el antaŭa artikolo: Kuba konfirmakartoj de DL1CC

Je pliaj konfirmkartoj el la kolekto de Wolf/DL1CC:

Centro de la lando

QSL de CO7AM sendita al DL1CC

QSL de CO7GC sendita al DL1CC

QSL de CO6RD sendita al DL1CC

QSL de CO6WD sendita al DL1CC

QSL de CO6LE sendita al DL1CC

QSL de CO6YI sendita al DL1CC

QSL de CO6LC sendita al DL1CC
Oriento de la lando
QSL de CM8EI sendita al DL1CC
Mi memoras ke iam li ankaŭ sendis konfirmkarton el kuba konata dieksisto CO8ZZ! Kaj eĉ pli gravaj konfirmkartoj kiel tiu de specialaj stacioj kiel T41C (ekspedicio organizita de nia radioklubo kun aliaj), COØ... kaj aliaj T4!!! Fakte liaj konfirmkartoj sufiĉus por akiri nacian diplomon de mia landa organizo 😁✌💚

Gugla fotaro pri QSL de DL1CC (TTT)
Pliaj fotoj de e-QSL en Pinterest (TTT)
Gugla fotaro de QSL el e-radioamatoroj (TTT)
Gugla fotaro de CO konfirmkartoj (TTT)

2019-09-08

ILERA-bulteno ĉe BitArkivo

Jam de antaŭ pluraj semajnoj mi forte enteprenas ĉe la “nova” projekto BitArkivo(TTT). Pri tiaj arkivadaj projektoj jam longe estas pluraj/multaj en nia e-mondo! La ĉefa celo pli malpli ĉiam estas la sama “savi niajn valorajn paperaĵojn”.
BitArkivo kaj ILERA

Laŭtekste la vikipaĝo diras:(vikipaĝo)
BitArkivo estas projekto komencita en januaro 2016 de Iván García. Ĝia celo estas konservi esperantajn gazetojn, librojn kaj aŭdio-dokumentoj kiel podkastoj. Estas kaj estis aliaj retejoj kun sama aŭ simila celo kiel Bitoteko, Gazetoteko, ktp. Ĉiuj arkivitaj materialoj estas senpage alireblaj ĉe la oficiala retejo (kiu havas kopion ĉe la retarkivo Wayback Machine).  

BitArkivo elstaras inter tiuj projektoj pro la moderneco, vikipedieco de sia ĉefpaĝo, ligo al vikipediaj artikoloj kaj vikidatumoj, kanalo ĉe telegramo(TTT), facebook(TTT) kaj tvitero(TTT), uzo de esperanteca klasifsistemo BPEAPE (TTT) (Bibliografio De Periodaĵoj En Aŭ Pri Esperanto) de Luis N. HERNÁNDEZ YZAL – Árpád MÁTHÉ – Ana Maria MOLERA, kiu estas giganta esploro kiu numerigas titolojn de e-periodaĵoj (iamaj kaj nunaj)! Fakte estas pluraj aliaj menciindaj ecoj...

Ĉe ni radioamatoroj unuafoje aperis arkivitaj ILERA-bultenoj. Jam estis kelkaj ie perditaj en la reto sed dise kaj malfacile elŝuteblaj. Nur ĉe googlepages(TTT) estis troveblaj kelkaj numeroj!
Mi fortege pledas kaj puŝas por ciferece savi tiujn malnovegajn unuajn numerojn de nia bulteno ĉar ili enhavas valoregan historion! Ekzemple ĉe mia landa asocio legado de iama revuo "Avanco" donas bildon pri malaperintaj esperantistoj kaj aktivuloj, nia historio kaj gravuloj/atingoj! Io tia mi ŝatus havi por ILERA.

Konkrete pri nia bulteno troveblas (2019/09/08):
Rekta ligilo: http://bitarkivo.org/gazetoj/ilerabulteno
Vikidatumoj: Q64776830(TTT)
Klasifa numero ĉe BPEAPE: 5591
Kvanto da numeroj: 10

La plej malnova numero estas la 52a de 1994!

Pluraj informoj estas ĉe nia google diskutgrupo kaj facebook. Mi private pledadis ĉe multjaraj esperantistoj kaj rezulto estis vere pozitiva: sendis materialojn Wolf/DL1CC (amasego), reagoj venis el Imre Ferenczy/HA1UD, Genadij Jaskov/RW9YE, Lenio Marobin/GØOOS (eble la plej interesa kaj utila informo ĉar li donacis sian propran plenan kolekton al la viena planlingva muzeo/biblioteko!) kaj Vytautas Šilas/UK2BBB.
Dum tiaj esploroj mi trovis informojn pri pluraj e-libroj sed tio estas tute alia artikolo.
Krome ankaŭ mi trovis informojn pri e-materialoj (ne nur la bulteno) plurloke en la reto!
Mi ankaŭ trovis disigitajn retajn bultenojn plurloke (fakte se vi havas ian ligilon kie eblas elŝuti iun numeron bonvolu sciigi al mi)!


Emblemo de BitArkivo
 Jen listo de similaj projektoj/arkivoj:

http://esperantokolekto.alcl.be/
https://www.onb.ac.at/eo/bibliothek/sammlungen/kolekto-por-planlingvoj/digitaj-dokumentoj/periodajoj
http://bibliotekomolera.org/
http://www.esperanto.es:8080/jspui/
https://web.archive.org/web/20150504234902/http://www.gazetejo.org/gazetoj
https://arca.bnc.cat/

Ankoraŭ estas giganta listo de farendaĵoj al kiu vi povus aldoni viajn fortojn:
  • Lokigo
  • Skanado
  • Ciferecado (tekstigo de bildoj)
  • Enretigo
  • Listigo de enhavoj (enhavtabeloj)
  • korektado
  • petoj
  • ...

Se vi havas dubojn aŭ pretus iel helpi skribu al mi aŭ al kontakto@bitarkivo.org aliĝu al la telegrama grupo esperantaĵaj arkivaĵoj aŭ al la kanalo(TTT).

😀🙌💗 BONBOLU KUNLABORI 💚💜😊


2019-09-07

Kuba konfirmakartoj de DL1CC

Wolf estas konata dieksisto kaj ne nur inter ni la e-radioamatoroj sed ankaŭ inter kelkaj kubanoj. Inter tiuj troviĝas Jesús/CO2IZ kiu de multaj jaroj ŝatas longdistancajn kontaktojn(vikipaĝo). Li eĉ kiam mi parolis pri Esperanto memoris pri germana radioamatoro kaj eĉ montris konfirmkarton de DL1CC!!!
Nur post kelkaj jaroj kaj ĉefe pro mia insistado Wolf kompleze skanis kaj sendis multajn skanitajn bildkartojn kaj speciale kolekteton de kubaj stacioj. Mi aparte interesiĝis nur pri e-QSL ĉar laŭ mia scio Wolf havas milojn da konfirmkartojn akiritaj dum plurdekoj da aktivado en HF ĉefe telegrafie sed ne nur do tro multaj por peti😁.
Inter tiuj konfirmkartoj de kubanoj troviĝas kelkaj el miaj amikoj kiel: CO2IR (kiu krome kontaktis Wolf dum nia ekspedicio T41C) kaj CO2RQ (Pino).

Okcidento de la lando:
Jen konfirmkarto de CO2IR, kiun mi ankaŭ havas vidu ĝin ĉe (TTT)
QSL de CO2IR sendita al DL1CC
Jen plia interesa konfirmkarto kiu apartenas al la nacia radiokluba stacio de FRC (Federación de radioaficionados de Cuba)

QSL de CO2FRC sendita al DL1CC



QSL de CO1HJ sendita al DL1CC
QSL de CO2HQ sendita al DL1CC
QSL de CM2QN sendita al DL1CC
QSL de CO2RQ sendita al DL1CC
QSL de CM2JZ sendita al DL1CC

Daŭrigas en: Kuba konfirmakartoj de DL1CC (2) (TTT)

Gugla fotaro pri QSL de DL1CC (TTT)
Pliaj fotoj de e-QSL en Pinterest (TTT)
Gugla fotaro de QSL el e-radioamatoroj (TTT)
Gugla fotaro de CO konfirmkartoj (TTT)

2019-09-01

Radioamatoro en vortaro tatoeba.org

Radioamatoro en vortaro tatoeba.org

Projekto Tatoeba, kies nomo devenas de la japana kaj signifas "ekzemple", estas kunlabora projekto celanta kolekti multajn frazojn tradukitajn en diversajn lingvojn.  Ĝi estas plurlingva, tre bone programita kun multaj eblecoj kaj helpoj. Eblas aldoni frazojn kaj sonojn. Ĝi fakte estas kvazau frazaro "plurlingva ekvivalenta frazaro", grandega kolekto da frazoj kaj ties ekvivalentoj en pluraj lingvoj. (vikipaĝo) Ĝi estas tre simila al la radioamatora e-vortaro "DL1CU Ham´s interpreter".

Tatoeba.org plurlingva ekvivalenta frazaro
La plej interesa serĉo havas tiujn parametrojn:
de EO al ajna lingvo
https://tatoeba.org/epo/sentences/search?from=epo&to=und&query=radioamatoro


Ĝi donas bonegajn rezultojn:
traduko de la frazo: "Mi estas radioamatoro." al 8 lingvoj.
traduko de la frazo: "Mi esperas kontakti aliajn esperantistojn per la radio, ĉar mi estas radioamatoro. Mia voksigno estas F5NQW." al 6 lingvoj.
traduko de la frazo: "Mi esperas kontakti aliajn Esperanto-parolantojn per la radio, ĉar mi estas radioamatoro. Mia voksigno estas F5NQW." al 1 lingvo.

Esperanto estas tre grava lingvo kiu hodiaŭ (2019/02/02) estas en la 5a posicio inter tiuj kiuj havas pli da frazoj. Antaŭ kelkaj jaroj ĝi estis eĉ en la tria posicio. Esperanto havas 586 015 frazojn, entute la retejo havas pli ol 7 milionojn. Aktuala statistiko (TTT)
Statistiko de tatoeba.org kaj Esperanto
Mia profilo en la vortaro estas (JabieroKubo):
https://tatoeba.org/epo/user/profile/JabieroKubo
kvankam mi ne multe planas kunlabori.

Pere de la vortaro mi kreis la infografion "MI ESTAS RADIOAMATORO" (vidu en la blogo)