preskaŭ preta

Malgranda radioĉambro, grandaj revoj!

2018-11-28

Kial la voksigno CO2MM


Kiel ĉiu radioamatoro mi havas voksignon.
En aliaj lingvoj:
Callsign (EN)
indicativo (ES)
Voksigno (EO
Indicatif (FR)
Позывной сигнал (RU)
Rufzeichen (aŭ Stationskennung) (DE)
呼出符号 (JP)
无线电台呼号 (ZH)


Rapide mi eksplikos kial mi elektis la voksignon CO2MM.
Komence mi volis elekti unu el la klasikaj voksignoj
ESP aŭ EO
Ili signifas Esperanton laŭ la mallongiga sistemo de internaciaj normoj. Tiam mi ne konis EPO.

Je la fino ili jam estis elektitaj de:
Eugenio Gomez Hernández CL2EO
Raydel Abreu Espinet CM2ESP

Do estis tute ne eble por mi elekti ilin tiel ke mi decidis elekti kiel eble plej simplan, facile lerneblan kaj facile telegrafie elsendeblan sufikson. Kompreneble la plej facila estus EE (Eko Eko) telegrafie nur punkto punkto (..) sed preskaŭ en neniu lando ĝi estas libera! En Kubo ĝi estas okupita en ĉiuj zonoj (distriktoj) de 1 ĝis 8 (krom 4 kiu estas malgrandega insuleto).
MM venis tute hazarde sed iom logike ĉar ĝi estas amase uzata de ŝipoj per /MM (Maritime Mobile) foje/ofte uzata ankaŭ kiel Mickey Mouse (Miĉjo Muso [https://eo.wikipedia.org/wiki/Mickey_Mouse]). Krome estas facile lernebla kaj elesendebla per morso (-- --).

Devige en Kubo oni devas uzi la prefiksojn 
CL (3a kategorio_baza)
CM (2a kategorio_meza)
CO (1a kategorio_alta)

Numero dependas de la loĝloko (provinco)
2=Havano 

Sufikso elekteblas inter 2 aŭ 3 ciferoj (kompreneble neniam mi volis elekti 3 ciferojn).
MM= foje estas Mikey Mause, Mara Mobila, Meksiko Meksiko sed oficiale Mike Mike.

Interese estas mencie ke antaŭ mi ekzistis alia CM2MM, li nomiĝis ____. Sed li forpasis antaŭ multaj jaroj, laŭ la kuba leĝo post 5 jaroj kiu ajn povas reuzi tiun voksignon tial mi povs uzi ĝin. Bedaŭrinde tio kaŭzis malfacilaĵojn al mi kiam mi volis krei konton en www.qrz.com/db/cm2mm ĉar tiu voksigno jam ekzistis tie sed post sendo de skanita aktuala licenso la administranto liberigis la voksignon tiel ke mi povis reverki la paĝon kaj aldoni miajn informojn.

Kodoj por lingvoj estas la jenaj:
ISO 639-1    eo
ISO 639-2    epo
ISO 639-3    epo
SIL    ESP

ISO_Internacia Organizaĵo por Normigado (angle: International Organization for Standardization).
SIL Internacia (SIL International, antaŭe Summer Institute of Linguistics, Somera Instituto de Lingvistiko).

ISO 639
ISO 639 estas normo de la Internacia Organizaĵo por Normigado, kiu enhavas kodojn pri lingvaj nomoj. Ĝi enhavas 6 listojn :
    ISO 639-1:2002 listigas 2-literajn lingvo-kodojn
    ISO 639-2:1998 listigas 3-literajn lingvo-kodojn
    ISO 639-3:2007 listigas 3-literajn lingvo-kodojn
    ISO 639-4:2010 prezentas ĝeneralajn principojn pri kodado de lingvo-nomoj
    ISO 639-5:2008 listigas 3-literajn kodojn pri lingvaj familioj kaj grupoj
    ISO 639-6:2009 listigas kodojn pri lingvaj variantoj

ISO 639-1
ISO 639-1 estas internacia normo, kiu listigas mallongigojn de lingvaj nomoj. Ĝi estas unu el variantoj de normo ISO 639.
Ĝi uzas 2-literajn mallongigojn. () (en vikipedio).

ISO 639-2

ISO 639-3
ISO 639-3 estas internacia normo, kiu listigas mallongigojn de lingvaj nomoj. Ĝi estas unu el variantoj de normo ISO 639.
Ĝi uzas 3-literajn mallongigojn kaj priskribas pli malpli 7602 lingvojn (http://www.iso.org/) (en vikipedio).

ISO 639-5
Mi malpli konas la 5

2018-11-15

Havana radioamatora aranĝo 2018

Havana radioamatora aranĝo 2018

Kiel tradicie en novembro 2018 de la 8a ĝis la 11a okazis la 2a Hamfest (radiofesto) de la havanaj radioamatoroj. Ĉijare denove ni estis en la aranĝo kaj aktive kontribuis, fakte ĝi estas tute ne radioamatoreca kaj iom pli socia kaj familia aranĝo en kiu partoprenis pli ol 50 radioamatoroj kaj/aŭ familianoj. Kiel kuriozaĵo mi mencios ke oni elsendis la havanan radibultenon ekde la kampadejo mem per la ripetilo 145.190 Mhz, kiu situas sur la hotelo Habana Libre.
Kampadejo
La elektita kongresejo estis la kampadejo Las Caletas, kiu troviĝas en Santa Cruz del Norte, provinco Mayabeque. Ĝi estas relative proksime de Havano kvankam ĝi apartenas al alia zono (Havano estas #2 dum Mayabeque estas #3). Jam estas la dua fojo kiun ni iras al la sama kampadejo ĉar kondiĉoj por tiuspecaj aranĝoj estas bonegaj!
Mi specife havas tre belajn memoraĵojn pri la loko ĉar en 2010 treege proksime de ĝi okazis la 66-a IJK en la somera ripozejo Villa Trópico. Mi tre ĝuis viziti 3 belvidejojn (en PIV http://vortaro.net/#belvidejo), kiuj postulis longan marŝadon sed la piedirado estis ĝuinda. Eĉ mi vizitis la belvidejon, kiu situas apud la hotelo en kiu mi havas foton kun esperantistoj (2010) ĉar mi ĉiĉeronis la ekskurson kaj en 2018 (nun) ĉar mi marŝis kaj eksploris la regionon por poste mapigi(krei mapvojojn) ĝin per wikiloc. 
Radiostacio
Dum la aranĝo kompreneble ni muntis la provincan radiostacion per la speciala voksigno CO0FH (Filio Havano-Filial Habana). Jam duafoje mi estas la manaĝero de COØFH kvankam mi okupiĝas nur pri la paĝaro en QRZ kaj la konfirmkartoj. Vi povas viziti la paĝon ĉe https://www.qrz.com/db/co0fh. Por ricevi la konfirmkarton oni devas nur sendi sian QSL via buro aŭ rekte + 1 IRC (kvankam tio ne estas deviga), mi mem por miaj konfirmkartoj postulas tute nenian monkompenson pro sendokostoj aŭ printado.
Ĉi jare mi ne mute faris ĉe la radio ĉefe pro tio ke iris multaj radioamatoroj kaj pro tio ke mi iris kun mia koramikino Dianelis. Mi ĉefe marŝadis tra la multaj naturaj vojoj, kiuj ekzistas en la loko.
La  ĉefrespondeculo de la radiostacio estis CO2VC kaj teamanoj CL2QV, CM2MM, CO2TZ kaj CO2DFC. Pri la kontaktoj HF ni faris 155 QSO kaj en VHF 154 QSO per pluraj lokaj frekvencoj kaj per ripetiloj.

Partoprenantoj
Ekzaktan statistikon mi ne havas, certe ĉeestis ekzakte 60 radioamatoroj kaj familianoj de la radioamatoroj el ili 4 estis esperantistoj, el ili 3 membroj de nia radioklubo Esperanto CO9BNN. Briel, Dianelis kaj mi. Ĝenerale ĉeestis la jenaj radioamatoroj:
CM2RW, CM2AQD, CM2JLV, CM2LDA, CL2LDG, CM2EGG, CO2DFC, CO2LA, CL2DBE, CO2DEM, CL2FBG, CM2MM, CL2LEM, CO2VC, CL2QV, CL2MYJ, CM2CMI, CO2TZ, CM2RCH, CL2YYY, CL2YLY, CL2CCH, CO2RCT, CO2PTE, CL2AUN...
 
Raporto
Pri la aranĝo oni povas legi en la retpaĝo de la kubaj radioamatoroj (kompreneble en la hispana), tie aperas grupa foto kaj foto de 2 esperantistoj, Brielito/CL2FBG jam plurjara sperta esperantisto kaj Cari/CL2DBE, kiu trapasis kurseton de Esperanto antaŭ 1 jaro.
Traduko al esperanto vi povos legi en nia facebook paĝo CO9BNN.

 
Radia aranĝo
kompreneble radia aranĝo okazis, ĉefe pro la klopodoj de CO2VC kiu portis ĉion (antenojn, sendricevilojn, nutrigilojn, kablojn, konektilojn ktp). Kompreneble ni anakŭ elsendis en 2 metroj ĉar tiu bendo malgraŭ la malgranda uzebla kontaktdistanco ĝi estas treege populara en Kubo. Mi multe vokis la unuan tagon en 40 metrojn ĉefe en naciaj frekvencoj 7110 Mhz kaj 7,115 Mhz. Interalie mi raportis la specialan stacion en la rondon "Amigos del mar" (Amikoj de la maro). Malgraŭ tio ke mi vokis dum preskaŭ 2 horoj mi faris kelkdekojn da kontaktoj, sabate estis multe pli aktiva la bendo :(

FOTARO

Grimpado de la belvidejo Los Cocos

Belvidejo Los Cocos

Belvidejo de Silvio Rodríguez

Panorama foto de la belvidejo de Silvio Rodríguez

Belvidejo de la Hotelo Memories

Grupa foto

2018-11-01

CQ WW RTTY T43MY 2018


Mi devis verki pri la CQ WW RTTY de antaŭ multe da tempo ĉar mi estis membro de la teamo de T43MY. Feliĉe ili invitis min esti membro de la teamo kiu konkursis en la pasinta konkurso CQ WORLD-WIDE RTTY contest 2018.
La aranĝo estis la unua oficiale organizita de la ĵus fondita grupo “Mayabeque Contest Group”. Du raportoj pri la konkurso aperis en la retpaĝo de la FRC, la unua antaŭ la konkurso (TTT), kaj la dua post ĝi (TTT). Oficiale mi estis la sola spiono en la teamo ĉar ĉiu teamano loĝis en la provinco krom mi, tial mi duoble dankas la inviton.
La preparoj komenciĝis kelkaj semajnoj antaŭ la konkurso. Mi respondecis pri agordado de la reto, instalo kaj agordo de la konkursa programo N1MM, elŝuto kaj aldono de la kromaj dokumentoj CallHistory kaj masterdata (MASTER.DTA). La plej granda defio estis funkciigi kaj unuigi 2 komputiloj por partopreni en la kategorio
Multi-TWO


Longa priskribo laŭ la programo:



LOCATION: DX
CALLSIGN: T43MY
CLUB: 
CONTEST: CQ-WW-RTTY
CATEGORY-OPERATOR: MULTI-OP
CATEGORY-ASSISTED: NON-ASSISTED
CATEGORY-BAND: ALL
CATEGORY-MODE: RTTY
CATEGORY-POWER: LOW
CATEGORY-STATION: FIXED
CATEGORY-TRANSMITTER: TWO
CLAIMED-SCORE: 256251
OPERATORS: T43MY
NAME: Contest Mayabeque
ADDRESS:
ADDRESS-CITY: La Salud
ADDRESS-STATE-PROVINCE: MY
ADDRESS-POSTALCODE: 33500
ADDRESS-COUNTRY: Cuba



Post longegaj klopodoj ĉio bone funkciis. La unua problema estis krei reton, ni devis aldoni pasvorton en komputilo por funkciigi la reton (malkobri tion daŭris iom), poste instali ekzakte saman version de N1MM kaj indentigi kiu estis stacio Ø kaj kiu stacio 1. Agordoj por RTTY ne estis tiel komplikaj! Feliĉe ĉiuj radioj iris kun siaj interfacoj kaj konektiloj, ambaŭ estis tre konataj de ni ĉiuj ĉar ili estas tre popularaj en Kubo, temas pri la Yaesu FT-80C (kio “samas” al la FT-747 GX).

PARTOPRENANTARO
Listigi ĉiujn estus tre malfacile por mi ĉar la lasta dimanĉo iris pli ol 15 radioamatoroj kiujn mi ne konis. Sed laŭ la oficiala listo de konkursantoj:
  • CO3LF/Jorge (la motoro de la aranĝo!)
  • CO3JK/Javier Gámez
  • CO3JT/Jorge Félix Flaqué
  • CM3EFM/Eddi
  • CM3HVY/Yunarky
  • CM2MM/Javier
  • CL3MSP/Manoli


eksteroficiale 
  • CO3VK/Gamboa


Pri aliaj kiujn mi memoras:
  • CO2BK (kun familianoj)
  • Granda grupo el Güira de Melena

ANTENOJ
Muntado de anteno estis laboro de Flaque/CO3JT, li faris bonegan laboron.
Laŭ mia memoro ni muntis antenon Carolina Windon kiu funkciis de 80 ĝis 10 metroj, jam antaŭe ni uzis tiun saman antenon en pluraj diekspedicioj (T41C kaj T43C). Ankaŭ estis dupolusa anteno por 40 metroj, estis rigida dupolusa anteno por 10 metroj kaj plurbenda Bazooka anteno. Por 160 m ne estis anteno, kio ja estas kutima problemo en kubaj stacioj kiuj apenaŭ uzas tiun bendon.

QTH
La elektita loko por munti la radiostacion estis la QTH de Flaque, li havas farmon kun sufiĉe multe da espaco kaj apenaŭ estas homa bruo. Ĝi estas iom isolita kaj li loĝas sola, elektro estas preskaŭ ĉiam sen problemoj aŭ elektrotranĉoj. Kondiĉoj Jam plurfoje mi estis en lia hejmo do ne malfacilis iri denove.
La eksakta loko estas
Municipo: Quivicán
Kvartalo: La Salud
Provinco: Mayabeque
ŝtato: 3

VOJAĜADO KAJ SOCIA ARANĜO
Ĝenerale Mayabeque ne estas tiom for de Havano, la unua tago eĉ estis pli facile ĉar mi iris al Bejucal kaj de tie per aŭto al la QTH. La dua tago mi devis iri al la universitato tial mi devis vekiĝi je la 4a horo kaj preni kamioneton por veturi al Santiago de la Vegas kaj de tie al la universitato. La lasta tago mi profitis la okazon por iri kun mia koramikino Dianelis. Ili havis la genian ideon fari socian feston al kiu rajtis iri kiu ajn radioamatoro kun la familio. Flaque kuiris bongustan “Caldoza” fitradukita kiel supego (ĝi estas pli mallikva ol supo, enhavas terpomon, bananon, maizon, jukaon… kaj biandon). Tiu lasta konkursa tago arigis radioamatorojn el multaj municipoj, mi profitis la ŝancon por konatiĝi videalvide kun kelkaj el kiuj mi jam antaŭe iam parolis per la radio!

QSL
La dezegno de la konfirmkarto estis farita de mi kara amiko kaj instruisto Gamboa/CO3VK. Pro laboraj kialoj li ne povis partopreni sed li multe kontribuis kaj disponigis aŭton, ventolilojn, antenojn, manĝon, seĝojn, tablojn… li eĉ vizitis nin por iom drinki kaj saluti la partoprenantojn! Krome li ne multe interesiĝas pri ciferecaj modo. Lia dezegno estas bela, aperas la símbolo de la provinco kun grandaj literoj T43MY.

QRZ
Kompreneble la retpaĝo estas en QRZ, kvankam oni ne bone aldonis ĉiujn informojn. Laŭ mia lasta vizito ĝi havis 483 vizitojn. Aldonu la vian https://www.qrz.com/db/T43MY

Score
La lasta rezulto ne estis tiom elstara sed por la unua testo kaj klopodo ĝi estis kontentiga. Pli ol 500 kontaktoj kaj 256.251 poentoj ja estas akceptebla.

Band     QSOs     Pts  ZN    Cty   SP
   1,8       9      18    3    1    7
   3,5      33      70    7    8   14
     7     231     531   15   35   42
    14     217     468   12   27   41
    21      11      32    6   10    1
 Total     501    1119   43   81  105
Score: 256.251
1 Mult = 2,2 Q's

Taglibro
La taglibro estas ĉi tie elŝutebla (klaku por elŝuti)
Elŝutu la taglibron de T43MY 2018

DX informoj
Fakte mi faris statistikojn pri kontaktitaj dx-landoj kaj mi rimarkis pri kelkaj interesaj radiolandoj:
GRANADA, tre proksima al Kubo sed ankoraŭ mi ne sukcesas kontakti/konfirmi ĝin.
INDIA, tre malproksime al Kubo, iam mi aŭdis sed mi ne sukcesis kontakti.             
SERBIA, ankoraŭ mi ne kontaktas.
Entute ni kontaktis 54 radiolandojn.

Konkurso CQ WW RTTY
La konkurso en si mem meritas tutan verkaĵon ĉar ĝi estas eble la tria plej grava konkurso en la jaro kaj certe la plej grava cifereca konkurso en la jaro.

Ĉefaj informoj vi trovos en la oficiala retpaĝo
La regulara estas en:
kaj la plej bonaj poentoj kaj pozicioj estas en: