Mi
devis verki pri la CQ WW RTTY de antaŭ multe da tempo ĉar mi estis membro de la
teamo de T43MY. Feliĉe ili invitis min esti membro de la teamo kiu konkursis en
la pasinta konkurso CQ WORLD-WIDE RTTY contest 2018.
La
aranĝo estis la unua oficiale organizita de la ĵus fondita grupo “Mayabeque
Contest Group”. Du raportoj pri la konkurso aperis en la retpaĝo de la FRC, la
unua antaŭ la konkurso (TTT),
kaj la dua post ĝi (TTT).
Oficiale mi estis la sola spiono en la teamo ĉar ĉiu teamano loĝis en la
provinco krom mi, tial mi duoble dankas la inviton.
La
preparoj komenciĝis kelkaj semajnoj antaŭ la konkurso. Mi respondecis pri
agordado de la reto, instalo kaj agordo de la konkursa programo N1MM, elŝuto
kaj aldono de la kromaj dokumentoj CallHistory
kaj masterdata (MASTER.DTA). La plej
granda defio estis funkciigi kaj unuigi 2 komputiloj por partopreni en la
kategorio
Multi-TWO
Longa
priskribo laŭ la programo:
LOCATION: DXCALLSIGN: T43MYCLUB:CONTEST: CQ-WW-RTTYCATEGORY-OPERATOR: MULTI-OPCATEGORY-ASSISTED: NON-ASSISTEDCATEGORY-BAND: ALLCATEGORY-MODE: RTTYCATEGORY-POWER: LOWCATEGORY-STATION: FIXEDCATEGORY-TRANSMITTER: TWOCLAIMED-SCORE: 256251OPERATORS: T43MYNAME: Contest MayabequeADDRESS:ADDRESS-CITY: La SaludADDRESS-STATE-PROVINCE: MYADDRESS-POSTALCODE: 33500ADDRESS-COUNTRY: Cuba
Post
longegaj klopodoj ĉio bone funkciis. La unua problema estis krei reton, ni
devis aldoni pasvorton en komputilo por funkciigi la reton (malkobri tion
daŭris iom), poste instali ekzakte saman version de N1MM kaj indentigi kiu
estis stacio Ø kaj kiu stacio 1. Agordoj por RTTY ne estis tiel komplikaj!
Feliĉe ĉiuj radioj iris kun siaj interfacoj kaj konektiloj, ambaŭ estis tre konataj
de ni ĉiuj ĉar ili estas tre popularaj en Kubo, temas pri la Yaesu FT-80C (kio “samas”
al la FT-747 GX).
PARTOPRENANTARO
Listigi
ĉiujn estus tre malfacile por mi ĉar la lasta dimanĉo iris pli ol 15
radioamatoroj kiujn mi ne konis. Sed laŭ la oficiala listo de konkursantoj:
- CO3LF/Jorge (la motoro de la aranĝo!)
- CO3JK/Javier Gámez
- CO3JT/Jorge Félix Flaqué
- CM3EFM/Eddi
- CM3HVY/Yunarky
- CM2MM/Javier
- CL3MSP/Manoli
eksteroficiale
- CO3VK/Gamboa
Pri
aliaj kiujn mi memoras:
- CO2BK (kun familianoj)
- Granda grupo el Güira de Melena
ANTENOJ
Muntado
de anteno estis laboro de Flaque/CO3JT, li faris bonegan laboron.
Laŭ
mia memoro ni muntis antenon Carolina Windon kiu funkciis de 80 ĝis 10 metroj,
jam antaŭe ni uzis tiun saman antenon en pluraj diekspedicioj (T41C kaj T43C).
Ankaŭ estis dupolusa anteno por 40 metroj, estis rigida dupolusa anteno por 10
metroj kaj plurbenda Bazooka anteno. Por 160 m ne estis anteno, kio ja estas
kutima problemo en kubaj stacioj kiuj apenaŭ uzas tiun bendon.
QTH
La
elektita loko por munti la radiostacion estis la QTH de Flaque, li havas farmon
kun sufiĉe multe da espaco kaj apenaŭ estas homa bruo. Ĝi estas iom isolita kaj
li loĝas sola, elektro estas preskaŭ ĉiam sen problemoj aŭ elektrotranĉoj. Kondiĉoj
Jam plurfoje mi estis en lia hejmo do ne malfacilis iri denove.
La
eksakta loko estas
Municipo:
Quivicán
Kvartalo:
La Salud
Provinco:
Mayabeque
ŝtato:
3
VOJAĜADO KAJ SOCIA ARANĜO
Ĝenerale
Mayabeque ne estas tiom for de Havano, la unua tago eĉ estis pli facile ĉar mi
iris al Bejucal kaj de tie per aŭto al la QTH. La dua tago mi devis iri al la
universitato tial mi devis vekiĝi je la 4a horo kaj preni kamioneton por veturi
al Santiago de la Vegas kaj de tie al la universitato. La lasta tago mi
profitis la okazon por iri kun mia koramikino Dianelis. Ili havis la genian
ideon fari socian feston al kiu rajtis iri kiu ajn radioamatoro kun la familio.
Flaque kuiris bongustan “Caldoza”
fitradukita kiel supego (ĝi estas pli mallikva ol supo, enhavas terpomon,
bananon, maizon, jukaon… kaj biandon). Tiu lasta konkursa tago arigis
radioamatorojn el multaj municipoj, mi profitis la ŝancon por konatiĝi
videalvide kun kelkaj el kiuj mi jam antaŭe iam parolis per la radio!
QSL
La
dezegno de la konfirmkarto estis farita de mi kara amiko kaj instruisto Gamboa/CO3VK.
Pro laboraj kialoj li ne povis partopreni sed li multe kontribuis kaj
disponigis aŭton, ventolilojn, antenojn, manĝon, seĝojn, tablojn… li eĉ vizitis
nin por iom drinki kaj saluti la partoprenantojn! Krome li ne multe interesiĝas
pri ciferecaj modo. Lia dezegno estas bela, aperas la símbolo de la provinco
kun grandaj literoj T43MY.
QRZ
Kompreneble
la retpaĝo estas en QRZ, kvankam oni ne bone aldonis ĉiujn informojn. Laŭ mia
lasta vizito ĝi havis 483 vizitojn. Aldonu la vian https://www.qrz.com/db/T43MY
Score
La lasta
rezulto ne estis tiom elstara sed por la unua testo kaj klopodo ĝi estis
kontentiga. Pli ol 500 kontaktoj kaj 256.251 poentoj ja estas akceptebla.
Band QSOs
Pts ZN Cty
SP
1,8
9 18 3
1 7
3,5
33 70 7
8 14
7
231 531 15
35 42
14
217 468 12
27 41
21
11 32 6
10 1
Total
501 1119 43
81 105
Score:
256.251
1
Mult = 2,2 Q's
Taglibro
La
taglibro estas ĉi tie elŝutebla (klaku por elŝuti)
DX informoj
Fakte
mi faris statistikojn pri kontaktitaj dx-landoj kaj mi rimarkis pri kelkaj
interesaj radiolandoj:
GRANADA, tre proksima al Kubo sed ankoraŭ mi ne
sukcesas kontakti/konfirmi ĝin.
INDIA, tre malproksime al Kubo, iam mi aŭdis sed mi ne
sukcesis kontakti.
SERBIA, ankoraŭ mi ne kontaktas.
Entute
ni kontaktis 54 radiolandojn.
Konkurso CQ WW RTTY
La
konkurso en si mem meritas tutan verkaĵon ĉar ĝi estas eble la tria plej grava
konkurso en la jaro kaj certe la plej grava cifereca konkurso en la jaro.
Ĉefaj
informoj vi trovos en la oficiala retpaĝo
La
regulara estas en:
kaj
la plej bonaj poentoj kaj pozicioj estas en: