Finfine kiel parto de nia radiokluba laboro ni partoprenis en la provinca radiokonkurso
Giraldilla. Ĉi foje danke al la helpo de Madrigal/
CO2LCR la respondeculo de nia radiokluba stacio, kiu aktive gvidis kaj vokis. La esponsoro estas nia ĉefurbo Havano kiu baldaŭ havos 500 jarojn!!!!
Teknikaj kondiĉoj ne estis la plej bonaj krome la konkurso estas vere modesta en kiu partoprenas ne multaj radioamatoroj. Ĉi jare fakte radioamatoroj en
Ciego de Ávila atingis la plej bonajn posiciojn.
Hispanligvaj raportoj:
(
TTT-info pri la gajnintoj)
(
TTT-info pri la oficialaj rezultoj)
|
Estatuo La Giraldilla |
Kiel kuriozaĵo "
La Giraldilla" estas statueto kiu simbolas Havanon, ĝi ofte aperas en logooj, blazonoj, flagoj kaj emblemoj de Havano. Kiel ekzemple:
|
Logoo Radioamatora Konkursa Grupo LH |
|
Logoo Filio Esperanto LH |
|
Logoo Filio Radioamatoroj LH |
|
Logoo de la kuba rumo Havana Club |
Jen kelkaj fotoj en mia QTH dum la konkurso.
|
CO2LCR dum la konkurso Guiraldilla |
|
CO2MM dum la konkurso Guiraldilla |