preskaŭ preta

Malgranda radioĉambro, grandaj revoj!

2019-04-29

Morse la homo ne la kodo!

La 27an de aprilo fariĝas 228 jaroj de la naskiĝo de Samuel MORSE (longe Samuel Finley Breese MORSE) inventisto de la telegrafo kaj la kodo kiu havas sian nomon. Li naskiĝis en 1791 en Charlestown, Masaĉuseco. Eklernis en la akademio Phillips de Adover, de kie li iris al Yale.
Dum la lernojaroj li ekinteresiĝis pri pentrarton kaj la novaj sciencaj malkovroj pri la elektro logis lin. Dum iom da tempo li laboris en Bostono por eldonisto kaj poste vojaĝis al Granda Britio por studi pentrarton en Londono ĝis kiam li fariĝis pentristo de historiaj scenoj.
Monda tago de la telegrafio pro Samuel Morse
Kiam li revenis al Usono rimarkis ke la historiaj scenoj ne estis ŝatataj de siaj samlandanoj tial li specialiĝis en portretoj (vizaĝpentraĵoj). Jam en 1825 en Novjorko li estis unu el la plej gravaj el la lando kaj estis parto de la elstara intelektularo de la epoko. En 1826 li estis unu el la fondintoj kaj prezidanto de la Nacia Akademio de dezegnado.
Sia intereso pri elektro fortiĝi post reveno el rondvojaĝo en Eŭropo. Dum lia restado en Yale li lernis ke kiam oni interompis cirkviton io okazis kaj tiuj interompoj povus esti uzeblaj por komunikado, tiu ebleco obsedis lin!
Post reveno en 1832 jam li havis dezegnon de baza telegrafo kaj komencis evoluigi la ideon de telegrafa sistemo pere de kabloj kun elektromagneto kaj la 6an de januaro 1833 li unuafoje montras ĝin al la publiko.
Jam 41 jara li komencas konstrui praktikan telegrafon kaj veki la intereson en la ŝtato kaj la publiko por poste starti ĝian konstruadon. En 1838 aperis la unua telegrafa modelo inventita de Morse. Du jarojn poste li forlasis la pentradon por dediĉi sin plentempe al siaj eksperimentoj.
En 1838 li perfektigis la signalkodon, kiu funkciis pere de punktoj kaj strekoj kaj poste estis monde uzata kaj konata kiel morsa kodo. Li klopodis instali telegrafajn liniojn en Usono kaj Eŭropo ĝis kiam finfine la usona kongreso aprobis leĝon, kiu donis 30 000 dolarojn por konstrui 60 kilometran telegrafan linion. Kelkaj monatoj poste ĝi etendiĝis de Baltimoro al Bostono.
La 24an de majo de 1844 la linio sendi la faman mesaĝon 
"What hath God wrought?"
“Kio Dio sendis al ni?”. 
Kiu aperas en la biblio ĉapitro 23:23 de Numeroj. Kvankam mi plu sploras la traduko de Zamenhof estas alia:
23 Ĉar ne ekzistas sorĉado en Jakob,
Nek aŭgurado en Izrael;
Siatempe estas dirate al Jakob kaj al Izrael, kion faras Dio.
Malgraŭ la graveco de sia laboro Morse devis lukti kontraŭ superstiĉo kaj nescio. Krome aliaj inventistoj samtempe estis evoluanta santempe la telegrafon en aliaj landoj tiel ke li devis lukti por havi la rajtojn de sia invento, kiu estis rekonitaj en 1854 flanke de la Supera Kortumo de Usono. Pli da info en (vikipaĝo).
Pro la telegrafo Morse gajnis grandan kvanton da mono per ĝi li aĉeti grandan propreitaĵon kaj en siaj lastaj jaroj donacis multe da mono al filantropaj institucioj kiel lernejo Vassar College kaj la universitato Yale, krome por karitataj kaj misiaj religiaj celoj.
Samuel Morse mortis en Novjorko la 2an de aprilo 1872.

Pri morsa kodo jam aperis pluraj artikoloj en la blogo:
morsa kodo (TTT)
morsa kodo supersignitaj literoj (TTT)
morsa kodo numeroj (TTT)
morsa kodo simboloj (TTT)

Krome estas la etikedo Telegrafio (TTT)

En la vikipedia Komunejo (TTT) estas amaso da interesaj bildoj kaj fotoj pri li jen kelkaj:
Poŝtmarko pri Morse
Foto de maljuna Samuel Morse
Foto de juna Samuel Morse
Pliaj fotoj en Pinterest (TTT)
Gugla fotaro pri telegrafio (TTT)

2019-04-27

Mia blogo en web.archive.org

Antaŭ kelkaj tagoj tute hazarde kaj dum miaj vikipediaj laboroj mi trovis plurfoje la ŝablonon {{Retarkivo|}} (vikipaĝo)  Temas pri bonega ideo por eterne havi retpaĝojn, kiuj ekzistis/as en intereto. 
radioamatoro.blogspot.com en web.archive.org
Tiel ke mi decidis ankaŭ aldoni tiun ĉi modestan blogon al ĝi espereble la blogo havos ion valoran por ontaj esperantistoj, radioamatoroj, aktivuloj kaj lingvistoj... ĉu por iuj aliaj?
logoo de web.archive.org
logoo de web.archive.org
Interesa ligilo ankaŭ estas la mapo de la retejo kiu estas ĉe:
Jen la retejo:

2019-04-26

CO0HP 2019

CO2MM dum operado de CO0HP 2019

Kiel parto de la laboro de la filio FRC de Havano estas pluraj aranĝoj por festi la 500a jubileo de Urbo Havano! Inter tiuj estas serio da aranĝoj por transdoni diplomon al tiuj, kiuj kontaktis la specialajn staciojn, kiuj partoprenas. Kiel parto de nia agado en la radioklubo ni funkciigis la stacion CO0HP (speciala voksigno) (TTT).
Ekde mia QTH la 5an de marto 2019 mi sukcesis fari 40 kontaktojn, kio estis ne multe sed deca nombro por kelkaj horoj de la sabata vespero!

Bedaŭrinde la retpaĝo en qrz estas administrata de CO2ZV kiu ankoraŭ ne aktualigas ĝin sed en ĝi videblas la pasintjara aranĝo teorie esti tiu kiu devis reokazi sed mi iel devis repreni la torĉon kaj ion fari por ne lasi la aranĝon sen iu ajn kontakto! Vidu en ĝi estas Madrigal/CO2LCR
Mi ankaŭ rekomendas vidi la oficialan qrz paĝon de la filio (TTT).
Espereble baldaŭ ni povos munti pli bonan stacion en Mayabeque ĉe la universitato kie Madrigal estas profesoro!

Pliaj fotoj en Pinterest:
https://www.pinterest.com/radioamatoro/co2mm/

2019-04-24

Infografio mi estas radioamatoro en tatoeba.org

Jam mi verkis iom pri tatoeba en la blogo (vidu en la blogo) sed ĉi foje mi aldonas infografion pri la frazo:

Mi estas radioamatoro.

Infografio mi estas radioamatoro en tatoeba.org

Feliĉe ĝi jam aperas en 13 lingvoj!!!!

Krom tio la vortaro estas uzata en la eo vikipedio kiel referencilo pere de la ŝablono:
{{Ref-Tatoeba|radioamatoro}}

Jen serĉo de la vorto Esperanto en la paĝo
https://tatoeba.org/epo/sentences/search?from=epo&to=und&query=radioamatoro

Mi ankaŭ partoprenas en la projekto:
https://tatoeba.org/epo/user/profile/JabieroKubo

2019-04-23

CL2FBG kaj CL2CUB aliĝis al qrz.com

Antaŭ pluraj semajnoj pliaj esperantistaj radioamatoroj el Kubo aliĝis al qrz.com. Temis pri Briel/CL2FBG membro de  nia radioklubo kaj Cubiles/CL2CUB kiu lernis esperanton en nia asocio kaj ĉiujare aliĝas laŭ liaj propraj vortoj “Mi ĉiam volis esti esperantisto” do espereble li finfine havos pli da tempo kaj krom subteni kaj membri KEA li pli serioze lernos la lingvon!
Antaŭ ne longe mi verkis pri nia eksplodema TNT (vikipaĝo) ŝi ankaŭ aliĝis al la internacia radioamatora datumbazo (vidu en la blogo).
Fakte tuta artikolo estis verkita en nia esperanta vikipedio pri tiu retejo sed se verdire ĝi estas vere partieca, kaj instigas radioamatorojn aldoni la vorton “esperanto” en siaj biografioj!! Tio certe ne okazas en neniu alilingva vikipedio sed en la nia estas ja tolerebla (eĉ kiel ILERA-ano mi subtenas la ideon kiu ĉefe estas antaŭenirita de Hans/DJ4PG)!
EO https://eo.wikipedia.org/wiki/QRZ.com
EN https://en.wikipedia.org/wiki/QRZ.com
Pri tiu reklameca parto estas diskuteto videbla en la diskuto (TTT)

Konkrete ili estas trovablaj pere de la jenaj adresoj:
CL2FBG http://www.qrz.com/db/CL2FBG
CL2CUB http://www.qrz.com/db/CL2CUB

Briel/CL2FBG
KLERA #: 66
TTT: http://www.qrz.com/db/CL2FBG
Francel Briel Gil
Edif. 58, Apto 203,
Rpto. Camilo Cienfuegos,
La Habana del Este,
La Habana
Retpoŝo: cl2fbg@frcuba.cu
CQ 8
ITU 11

Cubiles/CL2CUB
KLERA #: 33
TTT: http://www.qrz.com/db/CL2CUB
Jorge Fidel  Cubiles  Gaunaurd
7ma #11309 apto. 12
entre G y Final,
Rpto. Altahabana,
Boyeros   
La Habana
Retpoŝo: cl2cub@frcuba.cu
CQ 8
ITU 11

Pliaj fotoj en Pinterest:
https://www.pinterest.com/radioamatoro/radioamatoraj-esperantistoj/

2019-04-22

Radioamatoroj en la e-blogo santillanesperanto.blogspot.com

Antaŭ ne longe esperantisto el la provinco Camagüey (Kubo) aktualigis la historion de la e-movado en tiu provinco. Tute hazarde mi trovis interesegajn faktojn pri amatora radio.
En ĝi mi trovis referencojn al jam konata de mi Edilberto Rodríguez Acán. Fakte li laŭ referencoj de la historiisto de la kuba esperanto-movado estis la unua e-radioamatoro en Kubo.
Kio interesas min estas la fakto ke en tiu dokumento aperas pluraj foroj de Wolf Kruger/DL1CC ĉar li donacis al Edilberto sendricevilon por la radiajn kursoj, kiujn li elsendis ĉiusemajne! Bonvolu rekte iru al la blogo de Santillan kaj iom tralegu ĝin (hispanlingva dokumento).

Historio de Esperanto Camagüey PDF de Santillán en
PDF  JES RESUMEN COMPLETO CRONOLOGICO 1905-1997.pdf
8.94 Mb
Nuevo PDF Historia del Esperanto en Camagüey
https://santillanesperanto.blogspot.com/2019/03/pdf-esperanto-en-camaguey.html

Elŝutu JES RESUMEN COMPLETO CRONOLOGICO 1905-1997.pdf
Eslŝutu per klako sur la bildo.
Jen foto de Wolf kaj Edilberto
Mi deziras al vi ĉiuj agrablan legadon!

2019-04-13

Norda Dakoto (ND) ŝtato

Antaŭ kelkaj tagoj mi ricevis gravegan konfirmkarton via buroo FRC. Temis pri la QSL de Jame/WB0IWG el Norda dakoto (North Dakota) (vikipaĝo). Mi delonge klopodas fini la bazan diplomon WAS (Worked All States). Laŭ mi ND estas unu el la plej malfacile kontaktebla/konfirmebla ŝtato el Usono, fakte mi havas nur 2 QSO kun radioamatoroj el tiu ŝtato. Mi jam verkis antaŭe pri la WAS diplomo (vidu en la blogo).
QSL el Norda Dakoto


WBØIWG (TTT)
Ŝtato: Norda Dakoto
County: LaMoure
Op: James Stiles
Gird: EN06pi



Mapoj

WAS (ND) Norda Dakoto Mapo





PDF pri ND estas elŝutebla en lesnouvellesdx (TTT)

En 2010 Norda Dakoto estis la 3 malpli loĝata ŝtato el Usono, ĝi enhavas iom pli ol 600 mil loĝantoj, eble tial ĝi estas tiel malfacile kontaktebla 😓
Laŭ QRZ (TTT) ĝi havas 1549 uzantojn.
Mapo de loĝantara distribuo en Norda Dakoto
Flago de Norda Dakoto

Counties en norda dakoto estas 53 jen listo


1
North Dakota
Adams
2
North Dakota
Barnes
3
North Dakota
Benson
4
North Dakota
Billings
5
North Dakota
Bottineau
6
North Dakota
Bowman
7
North Dakota
Burke
8
North Dakota
Burleigh
9
North Dakota
Cass
10
North Dakota
Cavalier
11
North Dakota
Dickey
12
North Dakota
Divide
13
North Dakota
Dunn
14
North Dakota
Eddy
15
North Dakota
Emmons
16
North Dakota
Foster
17
North Dakota
Golden Valley
18
North Dakota
Grand Forks
19
North Dakota
Grant
20
North Dakota
Griggs
21
North Dakota
Hettinger
22
North Dakota
Kidder
23
North Dakota
LaMoure
24
North Dakota
Logan
25
North Dakota
McHenry
26
North Dakota
McIntosh
27
North Dakota
McKenzie
28
North Dakota
McLean
29
North Dakota
Mercer
30
North Dakota
Morton
31
North Dakota
Mountrail
32
North Dakota
Nelson
33
North Dakota
Oliver
34
North Dakota
Pembina
35
North Dakota
Pierce
36
North Dakota
Ramsey
37
North Dakota
Ransom
38
North Dakota
Renville
39
North Dakota
Richland
40
North Dakota
Rolette
41
North Dakota
Sargent
42
North Dakota
Sheridan
43
North Dakota
Sioux
44
North Dakota
Slope
45
North Dakota
Stark
46
North Dakota
Steele
47
North Dakota
Stutsman
48
North Dakota
Towner
49
North Dakota
Traill
50
North Dakota
Walsh
51
North Dakota
Ward
52
North Dakota
Wells
53
North Dakota
Williams


Pliaj fotoj en Pinterest:
https://www.pinterest.com/radioamatoro/konfirmkarto/
Gugla fotaro de miaj QSL el Usono-ND
https://photos.app.goo.gl/wKfcFDBMiptYFi5t5
Gugla fotaro de miaj QSL el WAS
https://photos.app.goo.gl/quBQPQvzYrVLdaRMA