preskaŭ preta

Malgranda radioĉambro, grandaj revoj!

2018-08-07

Bonvenon

Tiu ĉi blogo estas por esperantistaj radioamatoroj sed ne nur por ili. Kiu ajn estas bonvena, ĝis nun mi ne havas konkretan temon (ĉu dieksismo, ĉu elektroniko, ĉu antenoj, ĉu QSL-kolektado, ĉu diekspedicioj, ĉu...) tial mi ĝenerale skribos pri mi kaj pri radioamatorismo eĉ mi ne scias kiom ofte mi tion faros. Se vi proponas iun konkretan temon eble mi ion verkos pri ĝi :)