preskaŭ preta

Malgranda radioĉambro, grandaj revoj!

2020-03-29

Miaj radioamatoraj licensoj

En Kubo ekzistas pluraj kategorioj akireblaj de radioamatoroj sed licensoj ja estas eĉ multaj pliaj ĉar ili ekzistas ne nur por radioamatoroj sed ankaŭ por sendiloj kiel ripetiloj, BBS, satelitaj sendriceviloj (eĉ se ekzistas neniu mialande), specialaj eventoj (voksignoj COØ kaj T4),…
Mia radioamatora licenso kiel CO2MM
Mia radioamatora licenso kiel CO2MM
 Tra la jaroj mi transiris laŭ ĉiuj mialandaj ŝtupoj en amatora radio kaj akiris 3 nivelajn licensojn:
  • 3a kategorio kun voksigno CL2MM
  • 2a kategorio kun voksigno CM2MM
  • 1a kategorio kun voksigno CO2MM
Laŭ la kuba regularo de la ministerio pri komunikado mi devis ĉiun trian jaron refari mian licencon. Laŭ la nova leĝo nun tio etendiĝis al 5 jaroj, tiu peto delonge estis surtable kaj ĉiam estis diskutataj en niaj kunsidoj kaj finfine ĝi estis aprobita por plifaciligi/malburokratigi la procedurojn. Mia unua licenso estas el la 8an de oktobro 2012 kaj la lasta el la 20an de septembro 2018.

Jen kelkaj el miaj akiritaj radioamatoraj licensoj/permesiloj.
CL
Radioamatora licenso_permesilo 22682
Radioamatora licenso_permesilo 26293
Radioamatora licenso_permesilo 30933
CM
Radioamatora licenso_permesilo 33653
Radioamatora licenso_permesilo 36212
Radioamatora licenso_permesilo 38275
Radioamatora licenso_permesilo 42955
CO
Radioamatora licenso_permesilo 52692
Mia radioamatora licenso kiel CO2MM
Mia radioamatora licenso kiel CO2MM
Mia radioamatora licenso (por mia manradio)
Mia radioamatora licenso (por mia manradio)
Retejo MIC
http://www.mincom.gob.cu/