preskaŭ preta

Malgranda radioĉambro, grandaj revoj!

2019-03-23

WAZ mapo

La WAZ mapoCQ mapo estas uzata nur de radioamatoroj ĉar la informenhavo estas utila nur por ni!
Temas pri monda mapo kiu enhavas la disidividojn de la mondo laŭ la reguloj de la revuo "CQ". Ĝi estas dividita en 40 malsamaj zonoj, la tiel nomataj "CQ zonoj". Ili estas la oficialaj zonoj uzataj dum la famaj konkursoj CQ WW (CQ World Wide) en ĉiuj versioj SSB, CW kaj RTTY. Ili ankaŭ estas validaj por la diplomoj CQ, pri kiuj mi verkis en vikipedio (vikipaĝo).
WAZ mapo de CO2MM /11-2017 pere de BBlogger
Nun mi verkas pri la mapo mem kaj ne pri la diplomo aŭ la regularo sed pliaj informoj vi povas trovi en la oficiala retejo (TTT). Mi planas traduki la regularon al Esperanto (kunlaborantoj tre bonvenas) sed ĝis nun ili estas elŝuteblaj en la jenaj lingvoj (TTT) (EN, IT, FR, ES, JP, DE, PT, PL, EL, IS, ĉu iam EO?).
Estas unu el la ĉefaj defioj de radioamatoroj kontakti kaj konfirmi ĉiujn zonojn, foje dum internacia konkurso eblas kontakti se ne ĉiuj almenaŭ la plej granda parto el ili. Mi mem ankoraŭ ne multe faris.

WAZ
160
80
40
30
20
17
15
12
10
Tot.
219
1
1
11
-
1
-
1
-
0
9
236
1
11
27
-
6
-
18
-
8
27
  *Bendo en metroj *zonoj konfirmitaj *zonoj kontaktitaj


Pliaj defioj estas:
  • kontakti ĉiujn zonojn en iu specifa elsendmodo (CW, SSB, RTTY...)
  • kontakti ĉiujn zonojn en unu sola bendo 
  • kontakti ĉiujn zonojn en 5 bendoj (10, 15, 20, 40 kaj 80m)
  • kontakti ĉiujn zonojn en 8 bendojja tute pli malfacile
  • kontakti ĉiujn zonojn en 160 mebtroj (la tiel nomata top band) malfacilega tasko.

Estas pluraj programoj kiuj aŭtomate kreas mapon de kontaktitaj/konfirmitaj CQ zonoj surbaze de taglibro (ADIF). Mia plej ŝatata estas BBloger (TTT) kiu kreas mapon en GIF dosiertipo.


Mia loĝas en la zono #8 (Karibio) por vidi pliajn mapojn pri mia QTH (vidu en la blogo).
CQ  logoo
CQ zono 8 banero
CQ zono banero


Altkvalita PDF mapo estas elŝutebla pere de la ligilo
http://www.hamatlas.eu/waz/Strefy_strony/Dodatki/World.pdf (22 MB)

Plia mapoj por ĉiuj zonoj estas trobeblaj ĉe
http://www4.plala.or.jp/nomrax/CQ/

12345678910
11121314151617181920
21222324252627282930
31323334353637383940

CQ zonoj Mapo plala.or.jp

Jen mi listigas plurajn mapoj:
cq waz mapo
Mapo de CQ DX zonoj
CQ WAZ zonoj Mapo EI8IC
WAZ MAPO, CQ mapo SP6NVK

Pri mapoj ĝenerale jam mi verkis (vidu en la blogo). Krome estas etikedo "mapo" kiu listigas miajn verkaĵojn pri la temo.
Pli da CQ WAZ mapoj estas troveblaj en la albumo:
https://photos.app.goo.gl/9wfsYk9BMejymVMA8

2019-03-22

ILERA en la jarlibroj de UEA

Jam plurfoje mi verkis pri ILERA kaj agadoj de la ligo favore al esperanto en amatora radio. Ĝi estis oficiale akceptita de UEA (en rilatoj kun UEA) ekde 1970. Valorajn nformojn pri ĝi oni povas trovi en la jarlibron de UEA tra la jaroj. Mi dediĉis iom da tempo al tajpado kaj ciferecigo de tiuj oficialaj informoj, kiuj aperis tra la jaro en la jarlibro (vikipaĝo). Mi mem aperas ekde 2012 kaj aperis ĉiuj miaj voksignoj CL2MM, CM2MM kaj baldaŭ CO2MM! Kompreneble tiu laboro ne estas perfekta sed plibonigenda, do se vi trovas erarojn bonvolu informi al mi. 
ILERA kaj radioamatoroj en la Jarlibroj de UEA
En la jarlibroj estas 2 gravegaj sekcioj por radioamatoroj:
  • Fakaj Asocioj
  • Delegita reto

Pri fakaj asocioj kompreneble ILERA kaj pri la delegita reto la listo de fakdelegitoj sub "radio-amatorismo", se hazarde vi ankoraŭ ne estas aldonu vian voksignon!
Delegita reto fako radioamatoro en la jarlibro de UEA
Fakaj Asocioj ILERA en la jarlibro de UEA
Mi klopodis tajpi ĉion kiel eble plej bone kaj ekzakte, se vi trovas erarojn bonvolu sciigi al mi pri ili por korekti en la venonta aktualigo.

Foje mi simple lasis la jarlibran eraron ekzemple

  • en 1998 aperas DLACC anstataŭ DL1CC,
  • en 1996 erare aperas en Sudameriko 14,66 MHz anstatŭ 14,266 MHz,
  • en 1991 erare aperas "instigi vastan reton de ILERA-stacioj" (laŭ mi) devus esti "estigi...",
  • en 1987 aperas "Hatiozi-si" sed en aliaj jaroj aperas "Hatiôzi-si".
  • k.a. do ofte la laboro malfacilis ĉar oni uzis ne nur la latinan alfabeton sed pluraj.

Elŝutu Vortaron DL1CU Ham´s interpreter

ILERA estis fondita en 1970 do mi ne serĉis informojn antaŭ tiu dato kvankam estus interese esplori iomete pri la antaŭ ILERA radioamatora movado. Tuj saltis PTT kio tute ne rilatas al la Push to talck sed PTT (Poŝto, Telegrafo kaj Telefono) eble (tre probable) ILEPTT (Internacia Ligo por Esperanto en Poŝtoj, Telekomunikoj kaj Transportoj) estis, kiuj sukcesis enkonduki la akcepton de Esperanto kiel klara lingvo por telegrafio en la ITU regularo. Ankaŭ mi trovis similcelan fakgrupon Internacia Radio-Asocio sed ne tiel aktiva kiel PTT.
Interesajn rimarkojn sendu al mi, ekzemple mi notis ŝanĝon de logoon de ILERA en la jarlibro 1996, sed bedaŭrinde mi ne trovas ĝin ie ajn eĉ en la reto.

Mi planas baldaŭ finpretigi plian dokumenton pri radioamatoroj, kiuj aperas en la jarlibroj de UEA tra la jaroj. (vidu en la blogo)
Pliaj bildoj pri radioamatoraj libroj vi povos vidi ĉe gugla fotaro:

2019-03-21

CL2TNTN aliĝis al qrz.com

CL2TNT Ismary Lezcano
Antaŭ ne longe nia bela Ismary/CL2TNT aliĝis al qrz.com kaj laŭ rekomendo ankaŭ aldonis la vorton "Esperanto" al sia paĝo. Tutcerte tio ja estas celo kiu prioritatas nun ĉar el la tuta grupo de kubaj e-radioamatoroj malmultaj el ni aldonis la vorton Esperanto al sia biografio. Venontsemajne ni kunsidos dum KERo kaj interalie ni tuŝos tiun temon!

Ismary Lezcano García
Gervasio # 354,
entre San Miguel y San Rafael
Centro Habana
Havano
Kubo

CQ 8
ITU 11
ilga@nauta.cu
cl2tnt@frcuba.cu
Gugla fotaro e-radioamatoro
https://photos.app.goo.gl/eWQ1WmgphM8T4DBj6

2019-03-18

ARRL internacia DX konkurso SSB 2019

Post iom da monatoj sen partopreni en iu ajn internacia konkurso mi revenis al la radio! Eĉ se ĝi ne plene funkciis mi ĝueegis unuafoje la “fama” ARRL internacia DX konkurso SSB 2019. Aldonindas krome mia unua ekuzo de la HF bendo 20m en kiu mi povis uzi Fonion USB. Fakte en ĝi mi faris 62 kontaktojn kio fakte ne estas multe sed ja por mi kiu faris nenion en la lastaj monatoj estis bona reveno al la etero.
CO2MM dum la ARRL internacia DX konkurso SSB 2019
Malgraŭ la daŭra malalta povumo de mia tre kara Yaesu FT-80C kiu estis proksimue 40 vatoj (anstataŭ la kutimaj 100 vatoj) mi sukcesis entute fari 146 QSO. Eĉ se mi restis malaktiva pro tio ke mi devis labori nokte kaj iom dormi matene, mi eĉ apenaŭ vokis sed la lasta tago ja mi multe vokis kaj tiel sukcesis fari kelkajn interesajn ŝtatojn kiel
[MN] MINNESOTA
[MT] MONTANA
[SD] SOUTH DAKOTA
kaj ĉefe mia unua kontakto kun
[RI] RHODE ISLAND
Do restas al mi nur QSO kun ID Idaho (Idaho) kaj AK Alasko (Alaska) por fini la WAS diplomon (vidu en la blogo).
Jen la statistikoj
Statistikoj de CO2MM dum ARRL internacia DX konkurso SSB 2019
Ŝtatoj kiujn mi kontaktis

Ŝtatoj WAS kontaktitaj de CO2MM dum ARRL internacia DX konkurso SSB 2019

Se vi rimarkas mi laboris nur en 20m kaj 40m.

Kontaktitaj 36


QSO VoksignoBendomodoŜtato
1 K4AB 40m SSB [AL] ALABAMA
2 KD5J 40m SSB [AR] ARKANSAS
3 W6YX 20m SSB [CA] CALIFORNIA
4 N1MM 20m SSB [CT] CONNECTICUT
5 AA1K 40m SSB [DE] DELAWARE
6 N4SVC 40m SSB [FL] FLORIDA
7 K4PI 40m SSB [GA] GEORGIA
8 W0EWD 20m SSB [IA] IOWA
9 K9CT 40m SSB [IL] ILLINOIS
10 W9RE 20m SSB [IN] INDIANA
11 KK0L 20m SSB [KS] KANSAS
12 N1PGA 40m SSB [MA] MASSACHUSETTS
13 W3LPL 40m SSB [MD] MARYLAND
14 W4KZ 40m SSB [ME] MAINE
15 NA8V 20m SSB [MI] MICHIGAN
16 K0EA 20m SSB [MN] MINNESOTA
17 KK3G 20m SSB [MO] MISSOURI
18 N7FLT 20m SSB [MT] MONTANA
19 KN4JTC 40m SSB [NC] NORTH CAROLINA
20 WA1Z 40m SSB [NH] NEW HAMPSHIRE
21 N2RJ 20m SSB [NJ] NEW JERSEY
22 NR3X 20m SSB [NY] NEW YORK
23 WZ8DX 20m SSB [OH] OHIO
24 W5TMC 20m SSB [OK] OKLAHOMA
25 N2IC 40m SSB [OR] OREGON
26 K3LR 40m SSB [PA] PENNSYLVANIA
27 K1GKW 40m SSB [RI] RHODE ISLAND
28 K4AJA 40m SSB [SC] SOUTH CAROLINA
29 KC0JGE 40m SSB [SD] SOUTH DAKOTA
30 K9ANN 40m SSB [TN] TENNESSEE
31 K5RX 40m SSB [TX] TEXAS
32 N9NB 40m SSB [VA] VIRGINIA
33 N1UR 40m SSB [VT] VERMONT
34 WZ8T 20m SSB [WA] WASHINGTON
35 KZ9W 20m SSB [WI] WISCONSIN
36 N4RA 40m SSB [WV] WEST VIRGINIA

Elŝutu mian konkursan taglibron
Nomo: ARRL internacia DX konkurso SSB 2019.adi
Dosiertipo: ADIF
Grandeco:     68.2 KB
Jaro: 2019
Notoj: Taglibro de la kontaktoj de CO2MM dum la konkurso ARRL internacia DX konkurso SSB 2019.

La tuta regularo kaj informoj estas ĉe:
http://www.arrl.org/arrl-dx

2019-03-15

ALF en vikipedio

Eksterterano ALF jam estas temo pri kiu mi verkis (vidu en la blogo) kaj revenas nun ĉar mi kreis artikolon pri ALF en vikipedio (vikipaĝo) ĝi bezonas poluradon kaj ampleksigon sed ĝi estas bona komenco. Vizutu ĝin. Krom tio mi malkovris anglalingvajn retejojn en kiu aperas ampleksaj informoj pri ĉiuj epizodoj (TTT) (TTT). Kvankam oni povas vidi malantaŭe la voksignon K726XAA ĝi tre probable ne povus esti uzata de usona radioamatoro ĉar FCC ne havas tiajn voksignojn sed en la unua ĉapitro Willi uzas tiun voksignon por kontakti jugoslavian amikon.
ALF en vikipedio voksigno K726 XAA
Baldaŭ mi planas verki pri la filmo Projekto: ALF (vikipaĝo).
Ĉar tiu eksterterano estas fama inter radioamatoroj kelkaj uzis ĝin kiel prefikso, notinda voksigno estas LU1ALF (TTT).
QSL de LU1ALF
Radioamatoro A1LF Gordon "Alf"
SM5FNU ALF QSL

SM5FNU (TTT)

Kvankam ŝli ankaŭ estas plurloke trovebla:



Pliaj fotoj en:
Gugla fotaro pri ALF
https://photos.app.goo.gl/fiFxKrTPGw6f6r1N6
Pinterest tabulo pri ALF
https://www.pinterest.com/radioamatoro/ALF/