preskaŭ preta

Malgranda radioĉambro, grandaj revoj!

2019-01-01

CQ blogo por esperantistaj radioamatoroj

Feliĉan novan jaron! Ekkomencas 2019 kaj jam mi povas/kuraĝas voki CQ CQ = ĉar mi jam estas sufiĉe kontenta kun la dezegno da la blogo, la strukturo, widget kaj ĝeneralaj informoj, kiuj aperas ĉi tie...



Mi dum monatoj atentis pri
Programado (widgets, paĝoj, bildaroj, ligiloj, aŭtomatigo, malpezigo-leĝereco-rapideco, sociaj retoj, elŝutejo, elŝutiloj, nubo/retdosierujo, abonilo/novaĵleteroj, optimumado, menuoj, SEO,  ktp.).
Dezegnado (titolo, ikonoj, favicon, banero, koloroj, fonoj, temoj kaj ŝablonoj, bildoj, infografioj, aspektigo, kontaktinformoj, litertipoj, fotografioj, strukturo, kolonoj, kategorioj kaj etikedoj, ordigo,  ktp.).
Enhavo (…la plej grava parto!, atento pri titolo/####/, etikedoj, kradvortoj, ligiloj, priskriboj, strategio, celpubliko, ofta publikigado, planpublikigo, ĉiumonata publikigo…. )

Do jam mi estas preta por vizitantoj kaj legantoj eĉ se estas malmultaj ĉar blogo en Esperanto kaj pri faka temo tre provable estas nur por mi kaj kelkaj aliaj.. ĉiukaze ĝi povas esti interesa laboro kiu restos en la reto.

Ĝenerale ĝi traktas tre specifajn temoj radioamatorismo, radiokomunikado, elektroniko, telegrafio ks. Do ĉefe pri aplikado de Esperanto en Scienco kaj tekniko.
Ĝi jam enhavas kelkdekon da artikoloj tiel ke mi kuraĝas ekreklami ĝin.

Se vi povas klaku sur la ligilo por rekte sekvi min, tio MULTEGE HELPOS MIN.
https://www.blogger.com/follow.g?view=FOLLOW&blogID=5108651933501071989

Kategoriigo en dxzone ankaŭ tre helpas:
https://www.dxzone.com/dx33172/radioamatoro-blog-en-esperanto.html

Mi ne sopiras je komentado kaj retpoŝta abono sed mi lasa la eblecon aktiva!