preskaŭ preta

Malgranda radioĉambro, grandaj revoj!

2020-04-18

Rezulto de la ILERA-konkurso 2019

La pasintjara konkurso de ILERA (vikipaĝo) estis ja sukcesa! Kvankam ĝi ne amasis kaj allogis la tutan e-radioamatotojn ja partoprenis kelkaj stacioj, kiel kutime rezultoj estis la atenditaj 😃
Kiel kutime kaj atendite gajnis Wolf/DL1CC pri kiu neniu dubas estas la plej aktiva dieksisto(vikipaĝo) ĉe nia e-komunumo!!! Elkorajn gratulojn al li 👍👏👏🔺
Fakte Wolf havas la plej grandan e-kolekton de eo-QSL (konfirmkartoj)  pri kiuj mi jam aldonis kaj daŭre aldonos fotarojn ĉar temas pri plurmilo da tiaj belegaj kaj gravaj bildkartoj.(vidu en la blogo) (vidu en la blogo) Pri ili mi ankaŭ kreis fotarojn ĉe QSL.net kvankam ĉio pliperfektigendas (TTT)
Partoprenis ankau PT2CA, CE4CK, 4Z4LX, sed bedaurinde ne sendis raportojn.
Laŭ informoj de Hans/DJ4PG la organizanto (dankon Hans!)
Jen resuma tabelo:

rango voksigno poentoj stacioj landoj bendoj
1 DL1CC 48 45 14 4
2 DJ4PG 12 45 8 4
3 PY3DF 7 7 6 1
4 TG9NME 5 5 3 1
5 7N4MPZ 2 2 1 1
6 IK2RMZ 1 1 1 1


2020-04-07

Ŝerco pri kronviruso kaj sendricevilo

En la lastaj tempoj kronviruso (SARS COV-19) ĉie estas! Ni radioamatoroj iel aliel klopodas helpi kaj kontribui lukti kontraŭ tiun pandemion. Pri tio jam mi legis ioemte kaj poste verkos.
Nun ŝerco de iu radioamatoro (tre provable el mia lando), kiu metas kirurgian maskon al sia sendricevilon!!!
Kirurgia masko por la sendricevilo FT-80
Kirurgia masko por la sendricevilo FT-80


Pliaj ŝercoj ĉe Pinterest (TTT)
Gugla fotaro pri Ŝercoj (TTT)