preskaŭ preta

Malgranda radioĉambro, grandaj revoj!

2019-01-09

Ekde vikipedio: Kio estas amatora radio?

Vikipedio estas eble la plej granda enciklopedio de la mondo, parili pri ĝi estas tasko de fakulo kaj certe ne de amatora kunlaboranto sed ofta revizianto kaj verkanto en temoj kiuj rilatas al amatora radio (radioamatorismo). Ĉefe mi laboras en la kategorio Amatora Radio, en kiu mi klopodas verki, revizii kaj kompletigi artikolojn. Vi povas vidi mian tutan liston de kontribuaĵoj pere de la jena ligilo (kontribuoj de JabieroKubo). Kompreneble mi ne spertas pri ĉiuj tre specifaj temoj sed estas kelkaj, kiujn mi speciale tre ŝatas (konfirmkartoj, diplomoj kaj konkursoj). Mi klopodas aldoni pliajn subkategoriojn kiel [radioamatoraj konkursoj] kaj [radioamatoraj diplomoj].
Uzantoskatolo Radioamatoro

Mia listo de dezirataj artikoloj vi povus vidi en mia persona uzanto-paĝo:
https://eo.wikipedia.org/wiki/Uzanto:JabieroKubo
Kompreneble multaj jam estis verkitaj sed aliaj tute ne, rimarku ke dektre de la temo aperas rektaj krampoj kun numero interne “[#]” tiu numero indikas en kiom da alilingvaj vikipedioj jam estis verkitaj artikoloj pri la temo.
Interesa eĉ mi kuraĝas diri grava alporto al nia eo-vikipedio estis la programadon de la {{Uzantoskatolo|radioamatoro}}. Ĝi estas aldonebla (aldoninda) al la personaj paĝoj de la vikipediistoj, kiuj mem estas radioamatoroj, radioaŭskultantoj, ŝatantoj kaj/aŭ membroj de ILERA.
Estas tre interese scii ke en amaso da lingvoj aperas artikolo kaj kategorio pri radioamatorismo:
Artikolo: Amatora radio en 46 vikipedioj (2019/jan/08)
Kategorio: Amatora radio en 39 vikipedioj (2019/jan/08)

Speciale nia esperanta versio de la artikolo estas kvankam ne giganta sufiĉe deca. Ĝi havas 11 240 bitokojn. Estis aldonita la 25an de aprilo 2002‎ kaj ekde tiam ĝi havis pli ol 150 modifojn. Al ĝi kontribuis pluraj vikipediistoj. Ĉion ĉi vi povas vidi en la historio de la artikolo. La artikolo estas ligita al multege da vikipaĝoj. Pli ekzaktaj nformoj ankaŭ estas troveblaj en (TTT info)

Menciindas ke inter la mankantaj kaj aldonindaj eroj pri radioamatorismo estas
Portalo: Amatora Radio
sed tio estas tre postulema laboro kio postulus la kunlaboro (kaj tempo) kiun ni povus dediĉi al pli gravaj taskoj en la vikipedio. Ĝis nun mi ĉefe vidas la laboron de Hans_eo (DJ4PG) kiu kunlaboris kaj memverkis amason da artikoloj. Fakte en lia diskutpaĝo estas kelkaj el niaj diskutoj.
Mi tre ŝatas la laboron por vikipedio, mi komencis kunlabori proksimume en 2015. Tiam mi estis tre malaktiva kaj tute ne regis la bazajn bezonatajn sciojn sed post vizito de Andy (kubano kiu loĝas en Hispanio) mi decidis pli serioze lerni kaj kunlabori. Nuntempe ĉefe pri filmoj (ĉar mi ŝatas tion), geografio (ĉar mi studas tion), Kubo (ĉar mi loĝas en ĝi) kaj kompreneble radioamatorismo (ĉar mi estas CO2MM).
Statistikoj pri vikipedio (09/01/2019):
253 524 artikoloj en Esperanto
365 aktivaj redaktantoj
117 366 unikaj vizitantoj monate (plus 33 572 per poŝtelefono)
Elstaraj artikoloj: 291
Legindaj artikoloj: 208

Interese ĝi estas elstara artikolo en interlingua! (https://ia.wikipedia.org/wiki/Radio_amateur)

Ĉu vi iam kontribuos?
Ĉu vi aldonos la infokeston Radioamatoro al via vikipaĝo?

Espereble jes, kiu ajn dubo aŭ bezonata helpo mi pretas kunlabori!!!