preskaŭ preta

Malgranda radioĉambro, grandaj revoj!

2018-12-31

Feliĉan novan jaron 2019!

Unua foje en la blogo estas jarfino kaj la defio en la nova jaro 2019 estas granda! Ne nur pro la blogo, kiu estas tute ne serioza laboro sed por mia ŝatokupo “amatora radio”. La plej granda defio estas denove aktivi kiel en 2017, tiam mi ĉeestis en grandaj konkursoj, ĉasis dx-staciojn kaj multe vokis telegrafie.
Feliĉan novan jaron, radioamatoro Avo Frosto.
Pri defioj certe mi devas pensi kaj listigi kelkajn sed la ĉefa estas munti bonan antenon kaj klopodi ripari la sendricevilon, kiu nun elsendas tre malbone (proksimume 15 vatojn).
Do la vivo daŭras… kaj ĝi donas al ni pecetojn da eblecojn por ĝui ĝin speciale en nia ŝatokupo ĝi donas la eblecon koni novajn radioamatorojn interŝanĝi kun ili, lerni, praktiki… inter ili ankaŭ estis novaj esperantistaj radioamatoroj kaj pluraj jam konataj de multaj jaroj 😊😊 Ĉiam mi trovas samhobianojn, kiuj estas impulsitaj pro la ŝatokupo kelkaj proksimaj kelkaj tre malproksimaj sed ili ĉiam estas kiam oni bezonas ilin, kun ili mi trovis ridojn, konojn, esperanton kaj brakumojn, kiuj plivalorigas mian vivon. 💚👫👍😂
Feliĉan novan jaron 2019, radioamatoro!
Al ĉiuj, kiuj loĝas ĉi tie kaj ekter ĉi tie, al tiuj, kiujn mi iam vidis kaj manprenis, al tiuj, kiujn mi kontaktis danke al la radio kaj al Esperanto al tiuj, kiuj vojaĝigis min tra la fascina radioamatora mondo, dankon!. Al ĉiuj, kiuj helpas kaj helpis min havi aktivan kaj funkciantan radiostacion, dankon! Al tiuj, kiuj estas kaj al tiuj, kiuj jam ne estas kiel mia amikino Renata/F5RC, kaj al tiuj, kiuj estos mi deziras al ĉiuj pacon kaj feliĉon en tiuj ĉi nova jaro 2019.
Se vi estis bona radioamatoro certe Avo Frosto portos novajn antenojn al vi!
Multe da DX, radion kaj Esperanton, 73!⁤

2018-12-29

Mi ekzameniĝis por akiri la lastan kategorion CO

Jam dufoje mi ekzameniĝis por akiri la lastan kategorion en la kuba radioamatora sistemo. Ambaŭ ekzamenoj okazis en la nacia sidejo de la FRC (Federacio de Radioamatoroj el Kubo). La unua ekzameno okazis la 24an de novembro (ekzameno de la FRC) kaj la lasta okazis la 22an de decembro (ekzameno de MIC [Ministerio pri Komunikado]). Feliĉe mi aprobis ambaŭ ekzamenojn, mi devas konfesi ke mi tute ne tuŝis la librojn sed fakte estis tute ne bezonata tasko ĉar mi jam faris 4 samajn ekzamenojn. Krom tio telegrafio "hepegas" min ĉar ĝi valoras 40 poentojn (ricevo kaj elsendo) do en la teoria kaj praktika partoj mi devintus atingi almenaŭ 20 pliajn poentojn. Je la fino mi atingis 94 poentojn, kio estis la plej bona rezulto el ĉiuj.
Kubaj kategorioj kaj ekzamensistemo
Inter tiuj, kiuj ekzameniĝis kun mi estis pluraj konataj amikoj kaj preskaŭ ĉiuj instruistoj de la akademio estis konataj aŭ eĉ bonaj amikoj. Nekredebe sed jam mi estas en la radio ekde 2012! Laŭ la kuba leĝo estas 3 katgorioj:
Kategoriokategoriobezonataj jaroj
CL3a-baza---
CM2a-meza2 jaroj kiel CL
CO1a-alta2 jaroj kiel CM

Dum la telegrafia ekzameno, malantaŭe bildo de Ernesto "Che" Gevara.

En la akceptejo de la FRC, dum la skriba ekzameno.
Dum la ekzamenoj kelkaj membroj de la radioklubo akompanis min: Yordán/CM2YGO, Briel/CL2FBG kaj Dianelis/aspiranto (kaj mia koramikino).

Jen kelkaj vortoj pri la lasta ekzameno en la retpaĝo de la FRC (hispanlingve)

https://www.frcuba.cu/filiales-grupos/sistema-informativo/efectuado-examen-ministerial-a-radioaficionados.html
kelkaj vortoj el la FRC ekzameno (ankaŭ hispane)

2018-12-23

CQ WW SSB 2018

Radioamatoraj konkursoj estas tre popularaj inter radioamatoroj, fakte ili estas subhobio en nia mondo. Estas radioamatoroj, kiuj fakte estas konkursemaj/konkursantoj/konkursistoj preskaŭ la sola intereso kiun ili havas en amatora radio estas konkursi!
Diplomo de CM2MM dum la CQ WW SSB 2017
Dum la tuta jaro okazas amaso da grandaj kaj malgrandaj konkursoj, regionaj, kontinentaj, landaj, klubaj konkursoj ktp. Kelkaj malsamaj pro la elsenmodoj tiel ke estas konkursoj nur por telegrafio, SSB, ciferecaj modoj aŭ kombinoj de SSB kaj CW. Longa listo de tiuj konkursoj vi trovos en la retpaĝo konkursa kalendaro.
https://www.contestcalendar.com/
Tutcerte la plej grandaj konkursoj el la jaro estas la CQ WW DX (CQ Worldwide DX Contest) en ĉiuj versioj SSB (oktobre), CW (novembre) kaj RTTY (septembre). Mi ĉi foje partoprenis en la RTYY versio kiel membro de la teamo de T43MY (legu pli) kaj mem ekde mia hejmo en la SSB. Bedaŭrinde mia randio ne estas en la plej bonaj teknikaj kondiĉoj kaj elsendpovumo estas tre malalta proksimume 15 vatoj krom tio miaj antenoj estas preskaŭ surplanke tiel ke mi muntis ion provizore por ile partopreni. Sed ĉiukaze mi sukcesis fari kelkajn kontaktojn el kiuj estis interesa stacio TO1J (mia unua kontakto kun la prefikso TO [ofte uzata en francaj transmaraj teritorioj]) ĝi estas martinika radiostacio. Krom tio nenio alia estis vere interesa, fakte mi kontaktis neniun novan radiolandon (DXCC).
Jen mia taglibro por elŝuti (5.9 Kb):
Elŝuti la taglibron de mia CQ WW SSB 2018_CM2MM
Kompreneble mi sendis shecklog ĉar vere mi ne povis konkuri ĉi jare.
kvanto da kontaktoj laŭ bendo

Pasintjare mi havis multe pli bonajn rezultojn, tiam mi atingis la duan posición en Kubo, la 2an en la kontinento kaj la 12an mondskale! Pro tiu rezulto mi ricevis mian unuan CQ diplomon.

Internacie vi povas vidi la rezultojn en la oficiala paĝaro:

parto de la taglibro
Iam poste mi devos verki pri la konkurso mem, ĝia historio, tradicio kaj verki artikolon por vikipedio.
Espereble miaj teknikaj kondiĉoj por 2019 estos pli bonaj. Tre provable tiam mi jam estos CO kaj rajtos elsendi SSB en 20 metroj unu el la plej aktivaj bendoj en kiu konkursas preskaŭ ĉiuj el miaj amikoj el la "teamo Cotorro".


2018-12-18

Morsa kodo, latinaj ne esperantaj literoj


Jen infografio pri morsa kodo sed pli specife pri ne esperantaj literoj. En ĝi aperas 4 literoj.
La internacia morsa kodo estas nur latina tiel ke estas malfacile telegrafii en aliaj lingvoj, kiuj uzas alian afabeton kiel la cirila, gaela, germana, armena, greka, korea, iom pli freneze estas ekzemple heroglifoj aŭ la ĉina aŭ la japana.
Entute aperas 4 literoj Q, X, Y, W.
Pli longa klarigo vi legas en antaŭa artikolo pri la temo: Morsa kodo
Morsa kodo, latinaj ne esperantaj literoj


Pri morsa kodo estas pluraj infografioj en la blogo: Morsa kodo supersignitaj literoj, Morsa kodo simboloj, Morsa kodo en Esperanto, Morsa kodo numeroj.

2018-12-14

KAEST



Kio estas KAEST?
KAEST estas mallongigo kiu signifas Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko. Ĝi estas la plej grava scienca aranĝo en esperanto pri scienco kaj tekniko. La konferenco okazas ekde1978, komence ĝi estis seminario kaj nomiĝis AEST SAEST (Seminario pri Apliko de Esperanto en Scienco kaj Tekniko). Ili okazis en la tiama Ĉekoslovakio (Hodiaŭ Ĉeĥio kaj Slovakio) organizita de scienc-teknika sekcio de ĉeĥoslovakaj esperantistoj. Ekde 1998 post paŭzo Ĉeĥa Esperanto-Asocio kunlabore kun la agentejo KAVA-PECH (TTT) ekorganizis ĝin. Poste en 2010 E@I (Esperanto ĉe Intereto) transprenis la respondecon organizi la konferencon.
KAEST logoo

Ĝis la jaro 2018 okazis entute 18 konferencoj, la lasta okazis ekde la 18-a ĝis la 21-a de oktobro 2018, en Modra-Harmónia en Slovakio. Ĝia temo estis "Evoluo de paradigmoj en scienco kaj tekniko". Fakte dum la ĉijara KAEST oni festis la 40 jariĝon de la konferenco (1978-2018). Entute partoprenis 69 homoj el 13 landoj, estis prezentitaj 30 prelegojn. Danke al ESF (Esperantic Studies Foundation_Fondaĵo pri Esperantaj Studoj) Pavol Kaščák filmis  kaj rekte elsendis ilin. Nun ili estas videblaj en Jutubo kaj en la retejo. Ofte ĝi ankaŭ havas aŭspicion de UEA kaj ISAE (Internacia Scienca Asocio Esperanta).
Internacia Scienca Asocio Esperanta (ISAE) logoo






Mi rekomendegas raporton kaj sciencan blogon en Esperanto "SCIVOLEMO" de Frank van Hertrooij. Bonvolu viziti, komenti kaj ĝui ĝin!
https://scivolemo.wordpress.com/2018/10/31/mia-unua-kaest/

Prelegoj
En la prelegaro de 2018 mi trovis neniun prelegon, kiu rekte traktu radion, radioelektronikon, elektronikon, radioamatorismon aŭ similan temon. Kvankam estas prelego de Chris Kerr, kiu povus rilati al nia fako. Ĝia titolo estis:
"Funkciado de eletktra-povuma reto"
Kiam vi ŝaltas elektran lumon aŭ motoron, ĝi tuj funkcias, egale kiel estas la vetero kaj kion faras aliaj uzantoj, kaj sen ajna bezono antaŭmendi uzotan povumon. Sed ie devas iu elektrejo nun produkti tiun elektran povumon, kiun vi uzas, kaj la povumo devas transportiĝi per dratoj kaj kabloj al via hejmo aŭ laborejo. Kiel funkcias ĉio ĉi? Kaj kiel la elektra-povuma reto ŝanĝiĝadas por fronti la defiojn de renovigebla energio kaj la informadika epoko?
Por ni radioamatoroj kiuj foje/ofte uzas grandan kvanton da energio ĝi gravas. Kvankam oni filmis kaj arkivis prelegojn/dokumentojn tiu specifa prelego bedaŭrinde ne estas elŝutebla.

Jen listo de prelegoj dum la lastaj jaroj:
http://kaest2010.ikso.net/pmwiki/pmwiki.php?n=Main.Prelegoj
http://kaest2012.ikso.net/pmwiki/pmwiki.php?n=Main.Prelegoj
http://kaest2014.ikso.net/pmwiki/pmwiki.php?n=Main.Prelegoj
http://kaest2016.ikso.net/programo/prelegoj/
https://kaest2018.ikso.net/programo/prelegoj/

KAEST en vikipedio
En vikipedio estas detala prezento de la konferencoj, datoj, ĉeftemoj, urboj ktp. Ankaŭ estas bonaj ligiloj inter ili la oficiala retejo kaj retpoŝto kaest@ikso.net.
KAEST en vikipedio (TTT)

Kelkaj reklamoj
Kaj kion signifas partopreni en KAEST? Simple ĝui prelegojn, prezentojn, diskuti pri scienco kaj tekniko, praktike ekzerci, utiligi novakiritajn sciojn. (2014)
Por ke la faka vivo en Esperanto evoluu! (2012)

En Kubo iam okazis similaj fakte similnomaj aranĝoj pri Scienco kaj tekniko KAEST (Kolokvo pri Aplikado de Esperanto en Scienco kaj Tekniko) ĉefe pro la sukceso de tiuj internaciaj konferencoj kvankam fakte en tiu periodo okazis neniu konferenco en hungario. Certe estas pluraj dokumentoj en nia arkivo kaj en la biblioteko ion mi sukcesos trovi do certe mi reverkos pri la temo! En nia biblioteko mi trovis libron el iamaj internaciaj SAEST, laŭ miaj notoj en ĝi estis interesa prelego "budapesxta scienca rondo de esperantistaj studentoj".

Lastjaraj ĉeftemoj
2010_Modernaj teknologioj por Esperanto.
2012_Modernaj edukaj metodoj kaj teknologioj
2014_Arkivoj kaj bibliotekoj – kiel protekti kaj konservi nian heredaĵon.
2016_Avantaĝoj kaj obstakloj de moderna komunikado.

Informoj pri KAES (numero, mallongigo, jaro, loko, kaj ĉeftemo) vi povas legi en la suba elŝutebla dokumento.

Nomo: KAEST-Listo de arangxoj.xlsxElŝutu KAEST-Listo de arangxoj.xlsx

Dosiertipo    XLSX
Grandeco     12.3 KB
Lingvo(j)      EO
notoj              ---


Gratulojn al Peter Baláž kaj al la organizantoj, kiuj sukese organizas ĝin ĉiu duan jaron!

2018-12-12

La blogo en dxzone.com

En la lastaj tagoj mi ricevis bonegan novaĵon flanke de la administrantoj de dxzone.com ĉar ili aldonis mian blogon al la fadeno: Home : Ham Radio : Blogs : Special Interest Tio signifas que la blogo estas listigita en la listo de ligiloj de la paĝaro kaj eblas scii ke radioamatoroj ankaŭ uzas esperanton. Ili estis tre afablaj kiam ili uzis la vorton “original - originala” por priskribi la blogon. Feliĉe ankaŭ eblas aldoni skripton por en la propra blogo voĉdoni, ĝi enhavas eblecojn ekde 1 la plej malbona ĝis 10 la plej bona elektebla rango. Kompreneble se vi legas tion mi petas al vi voĉdoni kaj doni vian opinión pri la blogo tio multe helpos la blogon.

foto de la blogo radioamatoro en dxzone.com

•  RADIOAMATORO blog en ESPERANTO  new - An original amateur radio blog in Esperanto lenguage, all about ham radio, DX, antenna.
[ Hits: 14 | Votes: 0 | Rating: 0.00 ]



Rate this site
The DXZone.com

(with 10 = top)

La rekta ligilo por la blogo tie estas
https://www.dxzone.com/dx33172/radioamatoro-blog-en-esperanto.html

En dxzone fakte estas giganta listo da ligiloj da paĝaroj pri radioamatoroj, entute pli ol 20 000 ligiloj organizitaj en pli ol 600 kategorioj. El ili en la kategorio blogs estas 397 kaj en mia subkategorio Special Interest estas 15.

la blogoj estas en
https://www.dxzone.com/catalog/Ham_Radio/Blogs/

Morsa kodo en Esperanto Infografio


Jen infografio pri la esperanta alfabeto en morsa kodo. En ĝi aperas ĉiuj esperantaj literoj (28 literoj).
La esperanta alfabeto estas ĉefe latina sed en ĝi mankas Q, X, Y, W (iam uzata en praesperanto). Interese mencii ke la supersignitaj literoj ne estas oficialaj (ITU ne rekonas ilin) do multaj ILERA-anoj preferas uzi la h-sistemon aŭ la x-sistemon.
Pli longa klarigo vi legas en antaŭa artikolo pri la temo: Morsa kodo

Pri morsa kodo estas pluraj infografioj en la blogo: Morsa kodo supersignitaj literoj, Morsa kodo simboloj, Morsa kodo latinaj ne esperantaj literoj, Morsa kodo numeroj.

2018-12-05

ILERA statutoj


ILERA statutoj

Kiel ĉiu asocio ILERA havas sian propran statuton.
Ĝi estas tre baza, unupaĝan dokumenton. Kiu traktas pri la ĉefaj aspektoj de la Ligo.

  • Celoj, kiuj estas ĉefe lingvaj.
  • Agadoj (kion ĝi faras, organizas...)
  • Membraro kaj kotizoj (oni devas pagi malgrandan kotizon por membriĝi) 
  • Ŝanĝproponoj.

Vidu ĝin rekte en la reto:


Ĝi estas rekte elŝutebla pere de la suba ligilo.

Elŝutu la ILERA statutoj

Dosiertipo    PDF
Grandeco     11,8 KB
Lingvo(j)      EO
notoj              ---