preskaŭ preta

Malgranda radioĉambro, grandaj revoj!

2018-10-18

CO0EO dum JuSKA 2018


Kiel tradicie en nial lando la junulara nacia kongreso JuSKA arigas multajn interesitojn kaj junaj esperantistoj, ĉi foje ankaŭ radioamatoroj membroj de KLERA iris al la aranĝo. Feliĉe ni havis permeson por munti specialan radiostacion kun nia speciala voksigno COØEO (https://www.qrz.com/db/co0eo).
Logoo WikiLoc 



Bedaŭrinde pro laboraj kialoj la respondeculo de la stacio kaj la ĉefa kontakto en la provinco Granmo ne povis iri kaj mem porti ĉiujn teknikaĵojn. Conesa/CO8XZ bedaŭrinde havis inspekton en la laboro 😢.

Ĉiukaze entute iris al la aranĝo 7 radioamatoroj el 4 provincoj (distriktoj 1, 2, 6 kaj 8):
Yusimith/CO6NRM
Osniel/CL9NRS
Yoan Michel_(atendas permesojn)
Eddy_(atendas permesojn)
Dianelis_(lernas)

voksigno EO
Ni elektis la literojn EO laŭ rekomendo de ILERA pro la ISO normo 639-1. Kvankam ni fojfoje uzis sistemon kun nur la litero E (T42E) en la pasinta TAKE de februaro 2018 pri kiu mi certe iom devos skribi en la blogo. Jam plurfoje ni uzis COØEO do ĝi ne estis tiom nova voksigno.

Vojo 1
Pro la teknikaj mankoj ni decidis fari iom pli radioamatoran trairadon en la montaro Sierra Maestra tiel ke ni vizitis la kampamenton de Fidel, la radioelsendejon kaj antenojn de Radio Revelde, kiuj elsendis en la montaro dum la revolucia lukto. En tiu direkto iris Dianelis kun mi.
Vojo 2
En alia direkto iris Yusimit, la fratino kun la 2 filinoj. Ili decidis iri al la museoj kaj naturaj lokoj de Santo Domingo.
Vojo 3
Kaj plia grupo iris al la plej defia marŝado (31 km) por atingi Pico Turquino, la plej alta monto el Kubo. En tiu direkto iris Osniel (kiu sukcesis fari la 31 km), Yordán (kiu devis halti kaj fari ĝin en 2 tagoj), Eddy (kiu ankaŭ devis halti kaj fari ĝin en 2 tagoj) kaj Yoan kiu bedaŭrinde ne povis atingi la pinton.

Fakte mi profitis la okazon por verki artikolon por vikipedio pri Pico Turquino, legu ĝin en: https://eo.wikipedia.org/wiki/Pico_Turquino.

Post iom da esplorado mi rimarkis ke eĉ sen la ĉiĉerono estus facile grimpi la monton ĉar ekzistas multaj teknikaj aplikaĵoj por poŝtelefonoj, kiuj pere de GPS povas helpi nin orientiĝi en la montaro.
La plej bona ekzemplo estas Wikiloc


Tie eblas elŝuti multajn vojojn kaj informoj por grimpi kaj/aŭ marŝi en multaj landoj. Oni ankaŭ povas mem aldoni vojojn, indikojn, fotojn, informojn ktp.



pliaj informoj pri la montoj troviĝas en:

Tra granma eblas grimpi pli malpli laŭ la jena vojo:

jen pliaj informoj kaj satelita foto el wikiloc
Mi ŝatus iom pli detale skribi pri la tuta historio!