preskaŭ preta

Malgranda radioĉambro, grandaj revoj!

2019-01-17

T42E speciala radiostacio dum TAKE 2018

9a TAKE 2019 afiŝo
Dum februaro 2018 de la 11an ĝis la 25an (la kongreso daŭris iom malpli) okazis TAKE (Tut-Amerika Kongreso de Esperanto) en Havano, tiam nia radioklubo havis la ŝancon munti malgrandan stacion en la hotelo Panamericano, kiu estis la kongresejo. Tiam ni uzis tre specialan voksignon T42E (Eko = Esperanto), ĉefrespondeculo estis Conesa/CO8XZ el Granma, feliĉe li portis ĉiujn bezonatajn teknikaĵojn, antenojn, kablojn, sendricevilojn, samaksajn kablojn, adaptilojn, nutrigilojn ktp. Interalie ĉeestis Madrigal/CO2LCR, Yordán/CM2YGO, mi/CM2MM Briel/CL2FBG, Guillermo/CO8WG, Ismary/CL2TNT, Omar/CL2KGB, Leonardo/CL9OKB, Osniel/CL9NRS kaj Yusimith/CO6NRM (kiu bedaŭrinde tuj foriris de Havano).
Granda dezirata surprizo estis la ĉeesto de specialaj eksterlandaj gastoj estis du koreaj radioamatoroj Daebong Jean/DS2DEK y ChoMyungJa/DS2EDR pri kiuj ni sciis en la lasta momento danke al Ismary.
Menciindas la partopreno de ĉiuj kubaj esperantistaj radioamatoroj entute enskribiĝis 16 radioamatoroj el 8 provincoj, kio prubas la forton de la fakgrupo.
Mi ankaŭ volas danki al Enivaldo/PT2CA kaj Tanaka/JA1FXZ pro la kongresaj salutvortoj nome de ILERA:
"Estimataj gekongresanoj de la 9a Tut-Amerika Kongreso de Esperanto – TAKE!
Je la nomo de la Estraro de Internacia Ligo de Esperantistaj Radioamatoroj - ILERA, mi volas saluti vin kaj bondeziri sukcesplenan kongreson kaj profitodonajn rezultojn de la diskutado de tiom grava temo en la hodiaŭa mondo, nome: Lingvoj kaj Kulturoj: Edukado por Daŭripova Evoluo en la Amerikoj.

La temo aparte interesas al la radioamatoroj, ĉar en sia ĉiutaga aktivado la praktikanto, ekde la komenco de radioamatorismo en la fino de la XIXa jarcento, alfrontas la problemon de komunikado en la diverseco de lingvoj kaj kulturoj.

Bonŝance grupo da radioamatoroj ĝustatempe eltrovis elirvojon kaj solvon por tiu grava problemo per la uzo de la Interancia Lingvo Esperanto.
Refoje, grandegan sukceson, bonan laboron kaj gratulon al la organizantoj."
Josikacu Tanaka
Prezidanto de Internacia Ligo de Esperantistaj Radioamatoroj - ILERA
Bela konfirmkarto (QSL) estis dezegnita de Lázaro Ochoa kaj mi.
Koreaj radioamatoroj DS2EDR kaj DS2DEK

Dankon ankaŭ al Wolf/DL1CC pro la bela sendita bildkarto, ĝi estis lia kontribuo al nia kongreso kaj estis integra parto de la ekspozicio.
Raporto pri la aranĝo aperis en la 77a ILERA-bulteno.
Plia interesa raporto (hispanlingva) pri la radiostacio estis verkita kaj aperis en la retejo de la FRC (TTT).
Mi adiaŭas vin laŭ la formo kiun ni uzis dum la eteraj kontaktoj, pere de frazo de Ernesto “Che” Guevara.

☆☆☆Ĝis la venko ĉiam☆☆☆

https://www.qrz.com/db/T42E

Pliaj fotoj ĉe la galerio de guglo
(https://photos.app.goo.gl/ygVTJdBkfXN2K8Am9)


Intervjuo de ĵurnalisto al Yordán

Kunsido de KLERA

Prelego pri radioamatorismo CO2MM

Bildkarto sendita de DL1CC