preskaŭ preta

Malgranda radioĉambro, grandaj revoj!

2019-10-11

Donaco de SDR elektronikeroj

Jam de multaj jaroj mi esploras kaj eksperimentas kun SDR (Software Defined Radio) en Esperanto mi ne vere scias pri la traduko eble Softvare Difinita Radio por iel respekti la metrikon/komencliterojn. Fakte mi eĉ konstruis ekzempleron sed pri ĉiuj ĉi miaj esploroj mi iam verkos ĉar vere temas pri ammpleksa temo al kiu mi dediĉis multege da mia tempo.
Elektronikaj komponantoj por SDR

Antaŭ kelkaj semajnoj alvenis pakaĵeto al nia radioklubo danke al donaco de 2 esperantistoj.
  • Udo Isaenko/HB9ERD
  • Miroslav Malovec
Ili jam delonge interŝanĝas kun mi pri pluraj temoj sed ja pri SDR Udo multe scias. Li mem uzas ilin ĉe sia radioĉambro pri kio vi povas vidi plurajn fotojn en QRZ.com (TTT). Miroslav siaflanke laboras en vendejo por radioamatoroj tiel ke li perfekte scias pri kio temis tiuj elektronikaj komponantoj 😀👌
Nun mi eklaboras en finkontruo de sendricevilo por nia kluba stacio CO9BNN, kiu ĝis nun ne havas HF stacion. La pakaĵeton portis Rogelio, laboristo de KEA, kiu restis kun sia filino dum kelkaj monatoj en Svizlando kaj afable portis ĉion al ni.
Entute ili sendis icojn (Integritaj Cirkvitoj) por munti/krei 3 sendricevilojn. La ceteraj elektronikeroj ja estas relative facile troveblaj en Kubo. Bedaŭrinde ĉe ni estas neniu (vere neniu) vendejo por tiaj komponantoj. Plejparto el ĉio, kion ni uzas estas recikligitaj komponantoj.

Integritaj Cirkvitoj Kvanto
TL084 1
74AC74 1
74HC4053 2
NE5532 2

Pluraj komentoj pri niaj lastaj agoj estas hispane legeblaj en la forumo de frcuba.cu (TTT).

Al ili:
_KORAN DANKON_💚🙌💖👍

Pliaj fotoj de SDR en Pinterest (TTT)
Gugla fotaro pri SDR (TTT)