preskaŭ preta

Malgranda radioĉambro, grandaj revoj!

2018-12-05

Morsa kodo


Morsa kodo foje oni uzas ankaŭ la vorton telegrafio aŭ CW (continuous wave) kvankam ili ekzakte ne estas sinonimoj. Ankaŭ oni foje aŭdas la sinonimon "morsa alfabeto". Fakte ekzistaj kelkaj kodoj por elsendi pere de la telegrafo kvankam internacie akceptata kaj uzata estis kaj plu estas la morsa kodo (fakte korektita versio de GERKE). Ĝi konsistas en aro de latinaj literoj, kiuj ricevas specifajn punkto(j)n kaj/aŭ streko(j)n, ĝi fakte estas binara sistemo, tre simpla kaj efika. La nomon ĝi prenis el Samuel MORSE (1791-1872), kiu kreis ĝin kune kun  Alfred Vail en 1835.

Mi aldonos infografiojn pri ĝia baza lernebleco sed mi malrekomendas uzi ĝin por lerni la kodon ĉar estas preferinde rekte lerni la sonojn anstataŭ bildojn, strekojn kaj punktojn.
Per tiu kodo(sistemo) oni povas elsendi literojn, ciferojn kaj malofte ankaŭ simbolojn (inter radioamatoroj almenaŭ estas tre malofte mi persone uzas nur la simbolon "demandosigno ?").
Oni ankaŭ uzas kunmetadon de 2 literoj por specifaj signifoj (la tiel nomataj prosignoj [EN]). 
Ĝi estis patentita de Morse kaj konata kiel American Morse Code, ĝi estis iom modifita de Friedrich Clemens GERKE kaj post 1865 valida telegrafi-standardo por internaciaj kontaktoj.

"Gerke pluevoluis la usonan American Morse Code al tiu, kiu nun estas ĝenerale uzata mondskale. Gerke notis la malavantaĝojn de la American Morse Code. Li ŝanĝis ĉirkaŭ la duonon de la signoj al la Internacia Telegrafia alfabeto. Grava malavantaĝo de la antaŭa versio estis malsamaj longecoj de la longaj signoj. En la sistemo de Gerke nur estas mallongaj kaj longaj signoj, nomitaj punktoj kaj strekoj. Streko havas la trioblan longecon de punkto. La kodigon de la ciferoj li ordigis strikte sisteme." ---vikipedio

 
Por ŝpari tempon telegrafistoj kaj radioamatoroj uzas mallongajn literokodojn (kodvortoj) anstataŭ kompletaj vortoj aŭ frazoj, ekzemple la Q-kodo kaj aliaj kodvortoj kiel la fama SOS, CQ, BK, 73, 88 ka.
Post katastrofo de ŝipego Titanic SOS estis fiksita kiel internacia simbolo de urĝa helpo.

Dum normo ITU-T F.1 difinas la kernon de internacia morso, alilingvuloj mem kreis multajn morsunuojn por aliaj literoj.

Subhobioj
Kiel parto de la telegrafio kreiĝis teknologio pri kio ni povus multe skribi inter ili estas granda subhobio pri kolektado kaj memkreado de morsklavoj. Estas multspecaj morsklavoj, vertikalaj, horizontalaj, aŭtomataj kaj multaj aliaj.

Monda kultura heredaĵo
En 2011 la germana nacia amatora klubo DARC (la germana radioamatora asocio) proponis morsadon kiel monda kultura heredaĵo. IARU akceptis tion en sia kunsido en 2011 unuanime kaj proponis tion al UNESCO en 2014.

En tiu kunteksto ĵurnaloj skribis, ke la morsado estas preskaŭ mortanta kaj tial devas estis protektata. Tio nur parte estas vera. Kvankam lastatempe oni transiris al aliaj teknologio ĝi restas tre populara inter miloj (eble centmiloj) da radioamatoroj. Pluraj aŭtoritatoj ne plu postulas kapablon morsi kiel parto de la radioamatora licenco. En mia lando ĝi ne estas postulata por baza kategorio sed por la meza kaj alta kategorioj oni devas pruvi ricevadon kaj sendadon je 5 wpm (Words per minute [EN]), kio fakte ne estas rápida sed sufiĉa por fari QSO-on. Mi ofte uzas 15 WPM sed sufiĉe konforte sukcesas ricevi je 20 WPM.

Avantaĝoj kaj malavantaĝoj
Fanatikuloj troigas! Telegrafistoj tro laŭdas kaj tiuj, kiuj nur uzas ciferecajn modojn tro kritikas (tre ofte erare). Almenaŭ mi trovas la jenajn avantaĝojn:

  • Morsado bezonas malpli komplikajn sendricevilojn (se ni parolas pri bezonata teknologio).
  • Dum malbonaj kondiĉoj estas multe pli facile uzi telegrafion ol aliaj elsendmodoj.
  • Estas defio lerni kaj uzi ĝin.
  • Ekzistas grandega komunumo, kiu dieksas kaj uzas morson.
  • Estas pli facile rompi amasiĝon (pileup) en CW ol en aliaj modoj.
  • Bezonatas malpli da povumo kaj spaco (herzoj) por QSO.

Certe mi devas fari pli longan komparon sed tio estos poste.

Ĉapelitaj literoj
Esperanto havas proprajn nelatinajn literojn (ĉ, ŝ, ĵ, ĝ, ĥ, ŭ). Por la ĉapelitaj Esperanto-literoj estis proponitaj pluraj sistemoj, sed esperantistaj radioamatoroj ofte ne uzas ilin, sed transskribas per surogataj skribosistemoj kiel la Zamenhofa metodo (per H) aŭ per la X-sistemo. La aliaj sistemoj kiel ^-sistemo (^cirka^u-sistemo) aŭ '-sistemo (c'irkau'-sistemo) estus tro komplikaj. Zamenhof mem por sendi telegramojn uzis la h-sistemon ĉar ne eblis sendi supersignitajn literojn.
Argumentoj kontraŭ ili estas fortaj la ĉefaj: La realo estas ke malmultaj (eble neniu) e-radioamatoro (bone)regas la ĉapelitajn literojn. Kvankam Esperanto estis akceptita kiel klara lingvo por ITU en 1925 sed neniu klarigo estis skribita pri la supersignaj literoj. Do, oni povus malobei la leĝon se oni uzas ilin.

Esperanta supersignitaj literoj
Ĉ  -•-••
Ĝ  - -•-•
Ĥ  -•- -•
  aŭ ----
Ĵ  •- - -•
Ŝ  •••-•
Ŭ  ••- -


ITU resolucio 1925


Vidu kion mi skribis en la ILERA-bulteno #77.

Funkciado de la kodo
La punkto devas esti kiel eble plej mallonga. Strio daŭras proksimume trioblo el la punto. Inter ĉiuj simboloj de la sama litero malestas signalo egala al unu punto. Inter literoj de la sama vorto malestas signalo egala al tri punktoj kaj por disigi vortojn malestas signalon egala al tri strioj. Se oni eraras por korekti oni elsendas erarsignalon kiu estas ses ekoj E (……) kvankam tio dependas ĉar ankaŭ oni uzas la demandosignon ? samcele. Mi mem preferas kaj ĉiam uzas sesfoja Eko EEEEEE. Mi ankaŭ legis pri dufoja ripeto de H (........) kiel prosigno.

Simboloj en morsa kodo
Eble antaŭ multaj jardejoj (19a jarcento) oni devis uzi simbolojn por telegrafiaj telegramoj sed inter radioamatoroj tio tute ne ekzistas. El la subaj mi nur lernis . / ? sed mi nur uzas la demandosignon ? kaj /” por porteblaj stacioj kiel ekzemple PJ5/PH2M.

Simboloj
.  ---
,  - -••- -
:  - - -•••
;  ---
?  ••- -••
'  - - - -
-  -••••-
/  -••-
(  -- -
)  -- --
"  -••-
=  -•••-
+  --
@  - --

 
Alfabeto
A  •-
B  -•••
C  -•-•
Ĉ  -•-••
D  -••
E 
F  ••-•
G  - -•
Ĝ  - -•-•
H  ••••
Ĥ  -•- -•
  aŭ ----
I  ••
J  •- - -
Ĵ  •- - -•
K  -•-
L  •-••
M  - -
N  -•
O  - - -
P  •- -•
R  •-•
S  •••
Ŝ  •••-•
T  -
U  ••-
Ŭ  ••- -
V  •••-
Z  - -••

Numeroj
0  - - - - -
1  •- - - -
2  ••- - -
3  •••- -
4  ••••-
5  •••••
6  -••••
7  - -•••
8  - - -••
9  - - - -•

Latinaj neesperantaj literoj
Q  - -•-
W  •- -
X  -••-
Y  -•- -

Ie en la reto (http://lingvo.org/morso) mi legis ke la oficiala sistema estas tiu de la specialaj simboloj sed tre provable ne estas tiel, almenaŭ laŭ vikipedio ILERA favoras la z-sistemon.
Tre provable konfuzo venas de tio ke UEA provizore akceptis la sistemon!
Iom pli detala informo oni povas legi en la diskutgrupo de ILERA kie aperas dokumento kaj kelkaj diskutoj pri la afero.
verkita de:
Henri Y. Chaisnot/F6ED
Radiisto el Francio
C. James McMullen
Maroficiro el Britio
David B. Richardson/W7LLV
Televida inĝeniero el Usono

Bildotelegrafo
Kiel kuriozaĵo mi aldonas la bildotelegrafon kiu povas sendi nigra-blankajn fotojn. La bildo konsistas el punktoj. Nuanco de punkto karakterizas respondan amplitudon, kion oni komunikis laŭ impulsoserio. Meze de la 20-a jarcento la ĵurnaloj ofte prezentis bildotelegramojn, ekzemple pere de Hellschreiber.. Ĝi estas iom simila al askia arto.

Sonojn vi povas aŭdi ĉie en la reto do mi lasas kelkajn ligilojn.
en vikimedio:

Estas temoj kiujn mi tuŝos estontece: teknikoj po lerni morsan kondon, teknikon por morsklavi, baza telegrafia QSO, rapideco por ricevi kaj elsendi, ITU resolucio favore al Esperanto