preskaŭ preta

Malgranda radioĉambro, grandaj revoj!

2019-03-23

WAZ mapo

La WAZ mapoCQ mapo estas uzata nur de radioamatoroj ĉar la informenhavo estas utila nur por ni!
Temas pri monda mapo kiu enhavas la disidividojn de la mondo laŭ la reguloj de la revuo "CQ". Ĝi estas dividita en 40 malsamaj zonoj, la tiel nomataj "CQ zonoj". Ili estas la oficialaj zonoj uzataj dum la famaj konkursoj CQ WW (CQ World Wide) en ĉiuj versioj SSB, CW kaj RTTY. Ili ankaŭ estas validaj por la diplomoj CQ, pri kiuj mi verkis en vikipedio (vikipaĝo).
WAZ mapo de CO2MM /11-2017 pere de BBlogger
Nun mi verkas pri la mapo mem kaj ne pri la diplomo aŭ la regularo sed pliaj informoj vi povas trovi en la oficiala retejo (TTT). Mi planas traduki la regularon al Esperanto (kunlaborantoj tre bonvenas) sed ĝis nun ili estas elŝuteblaj en la jenaj lingvoj (TTT) (EN, IT, FR, ES, JP, DE, PT, PL, EL, IS, ĉu iam EO?).
Estas unu el la ĉefaj defioj de radioamatoroj kontakti kaj konfirmi ĉiujn zonojn, foje dum internacia konkurso eblas kontakti se ne ĉiuj almenaŭ la plej granda parto el ili. Mi mem ankoraŭ ne multe faris.

WAZ
160
80
40
30
20
17
15
12
10
Tot.
219
1
1
11
-
1
-
1
-
0
9
236
1
11
27
-
6
-
18
-
8
27
  *Bendo en metroj *zonoj konfirmitaj *zonoj kontaktitaj


Pliaj defioj estas:
  • kontakti ĉiujn zonojn en iu specifa elsendmodo (CW, SSB, RTTY...)
  • kontakti ĉiujn zonojn en unu sola bendo 
  • kontakti ĉiujn zonojn en 5 bendoj (10, 15, 20, 40 kaj 80m)
  • kontakti ĉiujn zonojn en 8 bendojja tute pli malfacile
  • kontakti ĉiujn zonojn en 160 mebtroj (la tiel nomata top band) malfacilega tasko.

Estas pluraj programoj kiuj aŭtomate kreas mapon de kontaktitaj/konfirmitaj CQ zonoj surbaze de taglibro (ADIF). Mia plej ŝatata estas BBloger (TTT) kiu kreas mapon en GIF dosiertipo.


Mia loĝas en la zono #8 (Karibio) por vidi pliajn mapojn pri mia QTH (vidu en la blogo).
CQ  logoo
CQ zono 8 banero
CQ zono banero


Altkvalita PDF mapo estas elŝutebla pere de la ligilo
http://www.hamatlas.eu/waz/Strefy_strony/Dodatki/World.pdf (22 MB)

Plia mapoj por ĉiuj zonoj estas trobeblaj ĉe
http://www4.plala.or.jp/nomrax/CQ/

12345678910
11121314151617181920
21222324252627282930
31323334353637383940

CQ zonoj Mapo plala.or.jp

Jen mi listigas plurajn mapoj:
cq waz mapo
Mapo de CQ DX zonoj
CQ WAZ zonoj Mapo EI8IC
WAZ MAPO, CQ mapo SP6NVK

Pri mapoj ĝenerale jam mi verkis (vidu en la blogo). Krome estas etikedo "mapo" kiu listigas miajn verkaĵojn pri la temo.
Pli da CQ WAZ mapoj estas troveblaj en la albumo:
https://photos.app.goo.gl/9wfsYk9BMejymVMA8