preskaŭ preta

Malgranda radioĉambro, grandaj revoj!

2019-04-05

Radioamatoro en vortaro reta-vortaro.de


Radioamatoro en vortaro reta-vortaro.de 

http://www.reta-vortaro.de/revo/art/radi.html#radi.0o

Certe unu el la plej bonaj vortaroj troveblaj en la reto!
La difino pri “radio” estas giganta, krome aperas pluraj tradukoj de la ĉefradiko radi´ al aliaj lingvoj (entute 14). Mi jam verkis pri fakoj en la vortaro, kiuj rilatas al nia ŝatokupo (vidu en la blogo).

Reta vortaro de Esperanto emblemo logoo
*radio ↝
1. ...

2. Ĉiu aparta elsendaĵo el energifonto: radio de varmo, ultraviola lumo; la rapideco de la radio de lumo [7]; rentgen-, alfa-, beta- kaj gama-~oj; en fiziko, rentgeno (simbolo R) estas mezurunuo por joniga radiado (kiel ikso-radioj kaj gamaj radioj) [8]; RAD radio-aparato [9]; radioamatoro [10]; mi eĉ ne kuraĝis ŝalti la radioricevilon [11]; poŝtelefonoj […] estas malsanigaj pro la radioj uzataj por tiu ĉi moderna kaj populara komunikilo [12].


Kiel referenco [10] oni donas la revuon Monato.
Ankaŭ referencligilo Bosnio (TTT)

----
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
8. Vikipedio, Rentgeno
9. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko
10. Monato, Bosnio
11. Monato, de Julian Modest
12. MonatoS. Maul