preskaŭ preta

Malgranda radioĉambro, grandaj revoj!

2019-03-14

CQ WPX RTTY 2019

Ĉi jare denove mi aktivis dum la internacia radioamatora konkurso CQ WPX RTTY 2019 kiel membro de la teamo de T43MY (TTT) kio ja estas mia duafojo en tiu teamo. Mia ĉefa tasko estis munti la reton, instali kaj agordi la konkursan programon N1MM kaj alian RTTY programon. Fakte mi devis lerni agordi la plusan programon MMVARI (pri kiu mi verkos poste).
La tasko ja estis vere defia pro tio ke mi volontulis/respondecis pri la stando de Kuba Esperanto-Asocion en la 28a Librofoiro. Tiel ke mi devis unue iri al la foirejo malfermi la standon organizi ĉion kun la volontuloj kaj de tie kuri al alia provinco (Mayabeke).
CO2MM ĉe T43MY dum CQ WPX RTTY 2019
Kvankam mi devis malfermi la standon de Esperanto tuj mi povis veturi al la najbara provinco Mayaeque! Mi bonŝance facile vojaĝis tiel ke je la 1300a horo jam mi estis en la konkursa radioĉambro, fakte mia estis la unua kiu alvenis! La konkurso komenciĝi la 6a de februaro 2019 kaj daŭris entute 48 horojn el kiuj ni estis aktivaj preskaŭ plentempe kvankam ne ĉiam pere de ambaŭ stacioj. Kiel tradicie ni partoprenis en la kategorio "multi-two"(M2) kio estas granda defio por Kubo kiu malofte havas tiajn multi staciojn. Kiel ĝenerala batalejo ni jam plu uzas la hejmon de Flaqué/CO3JT sed pli bone preparita pere de antenoj:
  • Delta Loop por 10m
  • Delta Loop por 15m
  • Dupolusa anteno por 80m
  • Carolina Window plurbenda (de 80 ĝis 10m) kvankam uzatan por 20 kaj 40m.
La statistikoj ankoraŭ ne estas oficialaj sed io jam aperas en la retejo cqwpxrtty.com (TTT): 
T43MY.............581,490
Kio ne estas granda rezulto sed ja estas pliboniĝo!
Mi ne multe povis radioamatori kvankam mi sufiĉe multe ĝuis la unuan nokton! Kiel ĉiam pluraj radioamatoroj ĉeestis tiel ke oni povis malestreŝiĝi kaj lasi sidlokon por junaj entuziasmaj radioamatoroj! Kio mirigis min estis la malaltega temperaturo, proksimume ~13 gradoj, kio en Kubo ja estas tre malalta termometra mezuro!
malalta temperaturo je la frumateno
La rezulto fakte ne estis pli bona ol en antaŭaj konkursoj sed ja ni iom progresis kontinente kaj memlernis pri problemetoj.

Mi jam verkis pri antaŭa konkurso de T43MY (vidu en la blogo).
Informoj pri la radiostacio aperis en la retejo FRC en la hispana (TTT).
Interesa artikolo pri RTTY (Radioteletajpo) estas en vikipedio (vikipaĝo) kiel kuriozaĵo mi mencias diskuteton de Hans/DJ4PG pri la temo (TTT-diskuto).