preskaŭ preta

Malgranda radioĉambro, grandaj revoj!

2019-03-02

QSL buroo februaro 2019

Ĉi sabate mi vizitis la nacian sidejon de la FRC. Tiam okazis provincia teknika aranĝo en kiu oni prezentis interesajn projektojn de konstruistoj kaj elektronikemaj radiomatoroj inter kiuj neoficiale mi prezentis ion pri SDR (TTT). Feliĉe je la fino mi ricevis pakaĵeton kun pluraj konfirmkatoj. Fakte mi tre ŝatas la bureau sistemon eĉ se ĝi estas malrapida.
Inter la plej interesaj konfirmkartoj troviĝis miaj unuaj QSL el Brazilo (ZV2C kaj PR7AA), kelkaj HQ (HeadQuarter) stacioj (OZ1HQ kaj EF4HQ), special konfirmkarto el Kubo pro la 90a datreveno de Fidel Castro (T42FRC) pri Fidel (vikipaĝo) kaj usona ŝtato Norda Dakoto (WB0IWG) kiu fakte estas unu el la plej malfacile konfirmeblaj (vidu en la blogo).
QSL buroo februaro 2019