preskaŭ preta

Malgranda radioĉambro, grandaj revoj!

2019-03-22

ILERA en la jarlibroj de UEA

Jam plurfoje mi verkis pri ILERA kaj agadoj de la ligo favore al esperanto en amatora radio. Ĝi estis oficiale akceptita de UEA (en rilatoj kun UEA) ekde 1970. Valorajn nformojn pri ĝi oni povas trovi en la jarlibron de UEA tra la jaroj. Mi dediĉis iom da tempo al tajpado kaj ciferecigo de tiuj oficialaj informoj, kiuj aperis tra la jaro en la jarlibro (vikipaĝo). Mi mem aperas ekde 2012 kaj aperis ĉiuj miaj voksignoj CL2MM, CM2MM kaj baldaŭ CO2MM! Kompreneble tiu laboro ne estas perfekta sed plibonigenda, do se vi trovas erarojn bonvolu informi al mi. 
ILERA kaj radioamatoroj en la Jarlibroj de UEA
En la jarlibroj estas 2 gravegaj sekcioj por radioamatoroj:
  • Fakaj Asocioj
  • Delegita reto

Pri fakaj asocioj kompreneble ILERA kaj pri la delegita reto la listo de fakdelegitoj sub "radio-amatorismo", se hazarde vi ankoraŭ ne estas aldonu vian voksignon!
Delegita reto fako radioamatoro en la jarlibro de UEA
Fakaj Asocioj ILERA en la jarlibro de UEA
Mi klopodis tajpi ĉion kiel eble plej bone kaj ekzakte, se vi trovas erarojn bonvolu sciigi al mi pri ili por korekti en la venonta aktualigo.

Foje mi simple lasis la jarlibran eraron ekzemple

  • en 1998 aperas DLACC anstataŭ DL1CC,
  • en 1996 erare aperas en Sudameriko 14,66 MHz anstatŭ 14,266 MHz,
  • en 1991 erare aperas "instigi vastan reton de ILERA-stacioj" (laŭ mi) devus esti "estigi...",
  • en 1987 aperas "Hatiozi-si" sed en aliaj jaroj aperas "Hatiôzi-si".
  • k.a. do ofte la laboro malfacilis ĉar oni uzis ne nur la latinan alfabeton sed pluraj.

Elŝutu Vortaron DL1CU Ham´s interpreter

ILERA estis fondita en 1970 do mi ne serĉis informojn antaŭ tiu dato kvankam estus interese esplori iomete pri la antaŭ ILERA radioamatora movado. Tuj saltis PTT kio tute ne rilatas al la Push to talck sed PTT (Poŝto, Telegrafo kaj Telefono) eble (tre probable) ILEPTT (Internacia Ligo por Esperanto en Poŝtoj, Telekomunikoj kaj Transportoj) estis, kiuj sukcesis enkonduki la akcepton de Esperanto kiel klara lingvo por telegrafio en la ITU regularo. Ankaŭ mi trovis similcelan fakgrupon Internacia Radio-Asocio sed ne tiel aktiva kiel PTT.
Interesajn rimarkojn sendu al mi, ekzemple mi notis ŝanĝon de logoon de ILERA en la jarlibro 1996, sed bedaŭrinde mi ne trovas ĝin ie ajn eĉ en la reto.

Mi planas baldaŭ finpretigi plian dokumenton pri radioamatoroj, kiuj aperas en la jarlibroj de UEA tra la jaroj. (vidu en la blogo)
Pliaj bildoj pri radioamatoraj libroj vi povos vidi ĉe gugla fotaro: