preskaŭ preta

Malgranda radioĉambro, grandaj revoj!

2019-03-09

Antipoda mapo

Ili estas mapoj, kiuj montras la plej malproksiman punkton de iu loko do la “antipodo”  (vikipaĝo). Ili estas tre utilaj ĉar pere de ili oni povus havi ideon de kiuj radiolandoj kaj zonoj estas la plej malproksimaj kaj tre probable malfacile kontakteblaj.
Antipodaj mapoj por radioamatoroj
Por mi la antipodo estas norokcidente de Aŭstralio, en la zono 29.
globa antipoda mapo
Antipoda mapo
Antipoda mapo
En la retejo antipodr (TTT)  oni povas krei mapon de sia propra QTH. Ankaŭ eblas ĉe freemaptools (TTT) kie aperas du mapoj unu apud la alia.