preskaŭ preta

Malgranda radioĉambro, grandaj revoj!

2019-03-04

Blogoj e-radioamatoroj

En esperantujo blogoj amasas pri kiuj vi povas trovi gigantajn listojn ekzemple ĉe:
La plej granda kiun mi vidis: www.eonet.ne.jp pli ol 2692 e-blogoj!
Memkompreneble (TTT) (TTT)
liberalibrejo (TTT)
e-planedo (TTT)
legosalono (TTT)

Radioamatora Blogo logoo
Specife verkitaj de e-radioamatoroj aŭ pri radioamatorismo ja ne estas multaj eĉ mi povus mencii nur unu plene verkita pri nia ŝatokupo! Temas pri la blogo de BH8ECD (TTT). Krom tiu mi iam trovis blogojn de:
Roland Eriksson/SM5TEY (TTT)
Udo/HB9ERD (TTT)
Renata/F5RC (TTT) (eĉ se ĝi misfunkcias)
Agneta (TTT)
CE4CK interalie pri radioamatorismo (TTT) kaj (TTT)
Azia radioamatoro Adamo Eng verkas pri skoltismo kaj foje radioamatorismo (TTT)
Mia samlandano Yordán/CM2YGO (TTT) kvankam ankoraŭ nenio estas en ĝi.

Se vi konas plian bonvolu sciigi al mi.