preskaŭ preta

Malgranda radioĉambro, grandaj revoj!

2019-03-06

Teknika Forumo kaj SDR prezentoj

Antaŭ ne longe okazis tre interesa renkontiĝo en la nacia sidejo de la FRC. Temis pri teknika “forumo” ĉefe pri SDR (Software Defined Radio) (ES: Radio Definida por Software) en esperanto io kiel: Softvara Difinita Radio, Softvara Difinigita Radio kvankam mi ne certas ĉar en vikipedio estas nenio pri la temo 😧😩. Tiu estas temo pri kiu mi treege interesiĝas kaj antaŭ kelkaj jaroj eĉ dediĉis mian tutan forton tiel ke je la fino mi sukcesis konstrui kaj funkciigi du tiajn radiojn. La historio estas vere longa kaj meritas tute apartan artikolon. Sed kio interesas min nun estas la aranĝo en Havano ĉar en ĝi oni prezentis la esplorojn kaj modifojn de Pedro/CO2HP spertega radioamatoro kaj teknikisto, fakte li laboris kun teamo (Victor/CO2ZV, Bladimir/CO2VC...) kaj juna radioamatoro Rayner/CL3RAY kiu fakte eĉ ne aperas en qrz.com! Surprizis min ke Rayner ankaŭ estis gvidata de Luis/CO3LY bonkora kaj helpema radioamatoro el Mayabeque. Li ankaŭ instigis min konstrui tiun radion antaŭ 4 jaroj (eble pli). Fakte mi konstruis la ADTRX V2a de YU1LM (TTT) kiu estas popularega en Kubo! Tiam iom ne planite mi ankaŭ prezentis mian prelegeton kaj montris kion mi verkis pri la temo plus fotoj de miaj SDR.
SDR ADTRX V2a konstruita de CO2MM
Pri la temo mi reengaĝiĝis de antaŭ iom da tempo kaj kun la helpo de Udo/HB9ERD eble ni sukcesos enporti kelkajn Integritajn Cirkvitojn (vikipaĝo) por konstrui kelkajn sendricevilojn. Fakte laŭ lia kalkulo tio kostus malmulte eĉ pli kostos sendado ol aĉeto sed en Kubo kun mono en la mano oni ne sukcesas trovi 😢. Ĉiukaze KEA pretas subteni nin kaj mem aĉeti ilin por niaj radioklubanoj espereble la prjekto antaŭeniros ĉar ni bezonegas konstrui kelkajn radiojn. Udo mem uzas SDR en sia radioĉambro vidu fotojn en QRZ.com (TTT).
SDR de Luis CO3LY

Aŭdkartoj en mia komputilo uzitaj por la SDR
SDR de Rayner CL3RAY
Raporto aperas en la hispanlingva reteo de FRC (TTT)
Jam plurfoje mi skribis plurfoje pri la temo en la hispanlingva forumo de la FRC (TTT).
Mi kreis fotaron en guglo kiu enhavas plurajn fotojn de miaj dezegnaĵojn kaj de pluraj aliaj kubanoj! (TTT)
Pliaj fotoj en Pinterest: (TTT)