preskaŭ preta

Malgranda radioĉambro, grandaj revoj!

2019-03-15

ALF en vikipedio

Eksterterano ALF jam estas temo pri kiu mi verkis (vidu en la blogo) kaj revenas nun ĉar mi kreis artikolon pri ALF en vikipedio (vikipaĝo) ĝi bezonas poluradon kaj ampleksigon sed ĝi estas bona komenco. Vizutu ĝin. Krom tio mi malkovris anglalingvajn retejojn en kiu aperas ampleksaj informoj pri ĉiuj epizodoj (TTT) (TTT). Kvankam oni povas vidi malantaŭe la voksignon K726XAA ĝi tre probable ne povus esti uzata de usona radioamatoro ĉar FCC ne havas tiajn voksignojn sed en la unua ĉapitro Willi uzas tiun voksignon por kontakti jugoslavian amikon.
ALF en vikipedio voksigno K726 XAA
Baldaŭ mi planas verki pri la filmo Projekto: ALF (vikipaĝo).
Ĉar tiu eksterterano estas fama inter radioamatoroj kelkaj uzis ĝin kiel prefikso, notinda voksigno estas LU1ALF (TTT).
QSL de LU1ALF
Radioamatoro A1LF Gordon "Alf"
SM5FNU ALF QSL

SM5FNU (TTT)

Kvankam ŝli ankaŭ estas plurloke trovebla:



Pliaj fotoj en:
Gugla fotaro pri ALF
https://photos.app.goo.gl/fiFxKrTPGw6f6r1N6
Pinterest tabulo pri ALF
https://www.pinterest.com/radioamatoro/ALF/