preskaŭ preta

Malgranda radioĉambro, grandaj revoj!

2018-09-03

Radioamatoraj mapoj


En nia radioamatora mondo ekzistas multaj malsamspecaj mapoj. Fakte ni radioamatoroj ŝatas mapojn, ĉu por reala utilo en la radioĉambro ĉu por plibeligo. Certe ni amas ilin. Dum mia vivo kiel radioamatoro mi rimarkis ke preskaŭ ĉiu radioamatoro havas iuspecan mapon en la radioĉambro kaj certe en komputiloj amasas programoj, mapoj, bildoj kaj ligiloj al retpaĝoj kiuj havas tiajn mapojn.

Jen la ĉefaj mapoj uzitaj de radioamatoroj:
  • DXCC mapo aŭ Monda voksigna mapo
  • Grizlinia mapo
  • Horzona mapo
  • CQ mapo (WAZ zonoj)
  • ITU mapo
  • WAC mapo
  • WAS mapo (ĝenerale ŝtataj mapoj)
  • Antipoda mapo
  • Realtempa QSO mapo (mapspots)
  • MUF mapo (Mondfrekvenca mapo, maksimuma uzebla frekvenco)
  • GIRD mapo (lokatora mapo)
  • Satelita mapo
  • Azimuta mapo
  • Beacon mapo
  • County mapo
  • IOTA mapo

Mi jam verkis pri azimuta mapo de OK2PBQ sed estas pluraj aliaj.
Espereble se tempo estas mi iom parolos pri ĉiuj kaj eĉ aldonos pliaj do komentoj bonvenas! Certe estas pluraj aliaj aŭ pli bonaj esperantaj tradukoj por ili pri kio mi klopodos plu esplori.