preskaŭ preta

Malgranda radioĉambro, grandaj revoj!

2019-02-02

ALF la fama eksterterana radioamatoro


ALF ricevas la nomon de la akronimo “Alien Life Form” tio estas “Aliplaneda formo de Vivo_Aliplaneda Vivformo”. La traduko estas plibonigenda sed bedaŭrinde mi trovis neniun informon en la reto pri ALF en Esperanto. Certe ĝi/li estis unu el la plej ŝarmaj pupetoj el la televidserioj de la pasinta jarcento. Kvankam sia originala nomo estas Gordon Shumway ŝli preferas uzi la nomon ALF kaj tre malofte oni uzas Gordon. 
ALF estas radioamatoro
ALF krome estas eble la plej fama radioamatoro el la mondo ĉar post surteriĝo (fakte akcidento sur la domo de la familio Tanner) unu el siaj ŝatokupoj estis amatora radio.

ALF elektronikumas
Ofte oni vidas ŝlin radioamatori, komunikiĝi pere de sendriceviloj, elektronikumi ktp. Tiu usona televidserio havis gigantan sekvantaron, ĝi estis elsendita de NBC inter 1986 kaj 1990. Entute ĝi havis 4 partojn kaj entute 102 ĉapitrojn. Krom la televidserio estis produktita la filmo “Projekto: ALF” 

ALF estis tre konata pro tio ke li ŝatis manĝi katojn specife li ĉiam volis manĝi la katon Bonŝanculo(Lucky) kiu apartenis al la familo.
ALF estas katovoranto
ALF estas katomanĝanto
Mi ankoraŭ pripensas pri "bela" vortigo de ALF tiel ke 3 vortoj enhavu la 3 komencliterojn io kiel:
ALF - Aliplaneda Loĝanta Forulo
en la hispana oni trovi decan tradukon!  "Amorfismo Lejano Fantástico"

Mankas verki artikolon por vikipedio pri li sed estas interesa artikolo pri ekstertera vivo kiun mi rekomendas. (vikipaĝon)

Pliaj fotojn en:
Gugla galerio pri ALF
https://photos.app.goo.gl/fiFxKrTPGw6f6r1N6
Pinterest tabulo pri ALF
https://www.pinterest.com/radioamatoro/ALF/
ALF parolas pere de radioamatora sendricevilo
ALF aŭdas pere de radioamatora sendricevilo pere de aŭkultiloj
Se jam ekzistas traduo aŭ se vi havas proponon mi ĝin ŝatus ricevi!