preskaŭ preta

Malgranda radioĉambro, grandaj revoj!

2019-02-02

Radioamatoraj vortaroj en Esperanto

Ekde longe mi legas ke ILERA klopodas verk(ig)i novan radioamatoran vortaron. Por tiu celo oni decidis en la Bonaera UK ke Laszlo/HA7PW verku ĝin. Bedaŭrinde tio je la fino ne okazis, kvankam ni devas rekoni ke lia laboro por Esperanto kaj specife por radioamatora fako estas grandega kaj dankinda. Pri radioamatoraj vortaroj fakte estas tradicio kaj longa historio en la esperanto movado ĉar jam estas pluraj. La plej multo el ili estas elŝuteblaj ĉe (TTT-STEB). aŭ en mia bloga paĝo aŭ la etikedo vortaro.
Ham´s interpreter de DL1CU (vortaro)

Mi mem oftege bezonas vortojn por traduki kaj verki ion. Mi memoras ke mi forte klopodis traduki la programon flidigi (TTT) kiun mi aparte tre ŝatas sed en iu momento mi bezonis tro multajn vortojn kiujn mi ne trovis (post revizio de la hispana traduko mi rimarkis ke pluraj restis angle!).

En STEB fakte vi povos trovi 8 vortarojn:
  • DJ4PG Radioteknika Terminaro - versio OKR de Javier Ramos[en STEB]
  • KH6GT Radioamatora Terminaro - 1973 - [en STEB]
  • DL1CU Ham's Interpreter - vortaro de radioamatoroj - versio OKR de Javier Ramos – [en STEB]
  • F6ILR Radioteknika Terminaro - xls-dosiero [en STEB]
  • International Radio Manual de Epton - versio OKR de Javier Ramos [en STEB]
  • Radio-Terminaro - de Alec Venture – [represo en la jarlibro IEL-1943] – versio OKR de Javier Ramos
  • Radioteknika vortaro ... -- plurlingva vortaro kun 600 (?) vortoj en la eldonaĵo "Radioteknika artikolaro" ĉe UEA
  • Informadiko kaj radioelektroniko - studenta verko en studopedia.ru
Fakte dum mi verkis tiun artikolon mi rimarkis ke mia nomo aperas kiel kontribuanto (cifereciganto) de pluraj vortaroj! Iru al STEB por elŝuti ilin se vi ankoraŭ ne havas.

En vikipedio aperas mencio al pluraj radioamatoraj vortaroj, kelkaj el kiuj estas vere malnovaj. Ekzemple vi povas vidi informon pri vortaro el 1927!!!! (vikipaĝon) Mi iom redaktis kaj ampleksigis la artikolon, kontribuoj kaj komentoj estas tre bonvenaj. "RADIO AMATERSKY SLOVNIK" elbe estis la unua almenaŭ laŭ miaj scioj publikigita en 1927 de Ota [Otto] GINZ (vikipaĝo), en lia vikipaĝo aperas la esperanta nomo "Radio-amatora vortaro kvinlingva" (EO-CS-DE-FR-EN).  Bedaŭrinde ankoraŭ ne eblas elŝuti ĝin el la reto kvankam mi trovis ekzempleron en la biblioteko de la Hispana mi certe klopodados havi ciferecan ekzempleron almenaŭ pro historiaj intereso.

Kelkaj pliaj vortaroj ne nur pri radioamatoroj sed ankaŭ troveblas ĉe Fakverkoj:Radiofonio (vikipaĝo).

En la blogo jam mi verkis pri radioamatoraj esprimoj en ReVo (vidu en la blogo). Baldaŭ ion mi devos verki pri simila temo "Radioamatoraj esprimoj en PIV". (vidu en la blogo)

Plia vortaro laŭ mi ĝi meritas pli fortan komunuman kunlaboron por finpretigi kaj ampleksigi ĝin estas en vikilibroj. Temas pri Radioamatora Fakvortaro kvankam fakte ĝi estas "vortolisto en pluraj lingvoj". Neniu konkreta politiko/strukturo/regulo estas verkita en la vikilibro sed ion vi povas legi en la diskutpaĝo de la vortaro (vikipaĝo). Do se vi povas kontribui aŭ traduki kelkajn vortojn al via lingvo iru nuntempe estas la jenaj lingvoj (EO-EN-ES-DE-IT-FR-JP-RU-PT)!

Mi klopodas kompili radioamatorajn vortarojn en pluraj lingvoj se vi konas iun bonvolu sendi ĝin al mi ili estos aldonitaj en la paĝo por vortaroj de tiu ĉi blogo.

Ĉu vi konas aliajn radioamatorajn vortarojn en Esperanto?