preskaŭ preta

Malgranda radioĉambro, grandaj revoj!

2019-02-23

Grizlinia mapo

La grizlinia mapo estas monda mapo en kiu oni povas vidi kiel la sunradioj frapas la teron en kiuj landoj sunas kaj en kiuj noktas. Foje ĝi montras kontinentojn kaj malofte landojn aŭ regionojn la ĉefa gvidilo estas la longitudo ĉar la sunradioj "moviĝas" okcidenten laŭ la longitudoj (paralelaj al grenviĉa).
Grizlinia mapo en konkursprogramo N1MM


Ĝi estas tre utilaj al radioamatoroj ĉar per ĝi eblas scii kiujn bendojn estas pli facile uzeblaj:
  • noktaj bendoj: 40, 60, 80 kaj 160m
  • tagaj bendoj: 10, 12, 15, 17, 20m
Certe per ĝi oni povas iom prognozi propagiĝon kaj scii ekzakte pri la grizlinia zono. Tre uzata de radioamatoro ĉar ĝi donas eble la plej grandajn ŝancojn por fari DX-kontakton el tre malproksima loko.
Pluraj radioamatoraj programoj aŭtomate aldonas mapon kaj grizliniajn mapojn. Ekzemple en la fama konkursprogramo N1MM jen kelkaj agordoj por la mapo (http://n1mm.hamdocs.com/tiki-index.php?page=Grayline+Window)
Menuo por agordi la grizlinian mapon de N1MM
en DXView de DX Lab
grizlinia mapo en DXView
en DXAtlas
grizlinia mapo en dxatlas
Se vi aparte interesiĝas pri programo eblas elŝuti Gray line map.exe ĉe https://www.w3wvg.com/_mgxroot/page_10735.html aŭ rekte ĉe:

Grizlinia mapo + MUF en 160 metroj

Vidu realtempan grizlinion ĉe
kaj ĉe
por kalkuli la plej bonan grizlinian momenton por kontakto inter du lokoj

Pri mapoj ĝenerale jam mi verkis (vidu en la blogo). Krome estas etikedo "mapo" kiu listigas miajn verkaĵojn pri la temo.