preskaŭ preta

Malgranda radioĉambro, grandaj revoj!

2019-02-05

José Martí

Januaro estas plena je novaj esperoj kaj deziroj pro la nova jaro sed por ni kubanoj ankaŭ estas speciala dato ĉar la 28an de januaro estas la naskiĝtago de la kuban nacia heroo José Martí (1953-1895) [plena nomo José Julián Martí Pérez]. (vikipaĝo)
QSL por la radioklubo Esperanto pro radia aranĝo omaĝe al José Martí
Li certe estas la plej elstara kubano ĝis nun, tiu kiu sukcesis unuigi ĉiujn por finfine liberigi la landon de la hispana kolonoiismo. Politikisto, verkisto, ĵurnalisto, filosofo kaj poeto. Inter siaj plej famaj verkoj estas 
  • Versos Sencillos [simplaj versoj aŭ Simpla versaro]
  • La edad de Oro [La ora aĝo]
  • Nuestra américa [Nia Ameriko]
  • Ismaelillo (Ismaeleto_nomo de la filo)
  • Siaj leteroj ankaŭ estas legindaj
  • ...
Radioamatora omaĝo
Kubaj radioamatoroj ĉiujare tra la tuta lando omaĝas lin dum tiu dato. Radiaj aranĝoj okazas ĉie sed la ĉefa aranĝo estas organizita de la municipa klubo Habana Vieja (Malnova Havano) kie Martí naskiĝis. Pli ekzakte li naskiĝis en la Calle Paula #41 la 28an de januaro 1953, liaj gepatroj estis Mariano Martí kaj Leonor Pérez. En la retejo de la FRC vi povas vidi multajn hispanlingvajn raportojn (TTT).
Antaŭ kelkaj tagoj mi vizitis la domon de Martí kiu nuntempe ĝi estas muzeo. Plurfoje mi vizitis ĝin dum mia infanaĝo sed ĉijare mi iom pli pacience trairis la domon kaj legis. Dianelis akompanis min.
Fasado de la dometo de José Martí, nuntempe muzeo
Fronte de la domo loĝas Omar/CO2ORO. Mi profitis la okazon por viziti lin kaj iom paroli pri projekto en kiu mi laboras. Li estas unu el la plej spertaj kubaj radioamatoroj kiam temas pri ampolaj povumigiloj. Antaŭ nelonge mi havas valvon GU-43 kiun mi volas uzi por konstrui iom pli potencan postamplifilon, mi iom interkonsentis kun li pri tio.
Malantaŭe la domo de CO2ORO
Ekziliĝo
Martí estis dufoje ekziliĝita pro siaj agadoj kaj ideoj. Ankaŭ suferis enprizonigon kaj devis labori en ŝtonejon, post liberiĝo li farigis ringon el la katenoj. Nuntempe oni donacas similajn ringojn al infanoj kaj membroj de la marti kluboj (en KEA ankaŭ estas Martí klubo kiu nomiĝas "Patrujo estas homaro").

Radia aranĝo
Preskaŭ ĉiujare ni klopodas aktivigi nian kluban stacion honore al lia naskiĝo. Jen fotoj kaj konfirmkartoj de la pasinta jaro. Krome estas ekzemplero de QSL ricevita pro kontakto kun la kluba stacio Habana Vieja.
QSL omaĝe al Martí flanke de la Radiklubo Esperanto CO9BNN

Elektro, sciencoj, radioamatoroj kaj Martí
Kvankam mi apenaŭ esploris pri la temo li iom verkis pri elektro kaj scienco ĝenerale. Li naskiĝis kaj vivis en epoko en kiu apenaŭ estis evoluinta la radio kaj komunikado. Certe mi devas splori ĉu li ion diris/skribis pri telegrafo aŭ simila temo sed jen kelkaj el liaj raportoj pri proksimaj temoj al radioamatorismo:
  • Luz Edison
  • Carros eléctricos
  • Carruajes eléctricos
  • Últimos adelantos en electricidad
  • Escuela de electricidad
Statuo de Martí en la monto Turquino
En oktobro 2018 mi estis en Granma pli ekzakte en la montoĉeno Sierra Maestra ĉar mi volis grimpi la monton Turkino. Sur ĝi estas statuo de José Martí kiu estis portita de Selia antaŭ multaj jaroj kaj tiu loko fariĝis pilgrimejo por multaj kubanoj pro 2 ĉefaj kialoj: unue ĉar ĝi estas la plej alta pinto de Kubo kaj due ĉar tie estas statuo al nia nacia Heroo! (vidu en la blogo)

Plaza de la revolución
En la fama placo de la revolucio estas monumento kaj statuo en kiu oni povas vidi grandegan statuon de Martí. Kuba esperantisto kaj dezegnisto Lázaro gajnis fotokonkurso pro foto kiun li faris al tiu statuo! En tiu placo ankaŭ estas muzeo en la pinto de la turo (la plej alta loko de Havano) estas videjo al kiu kutime mi invitas esperantistoj.

Morto kaj tombejo
Martí forpasis dum batalo en Dos Ríos la 19an de majo 1895 tutcerte li estas kaj plu ricevos honorojn de la kubanoj. En esperanto aperis tradukoj de pluraj el siaj verkoj "Nia Ameriko de Orlando Raola", "José Martí - de kie kreskas la palmo de Maritza", pluraj rakontoj publikigitaj de la fremdlingva eldonejo José Martí, kiu krome estas nia rilatorgano (la institucio, kiu atentas pri ni en la ŝtato). La Guantanamera estas fama tradicia kuba kanzono el kiu oni uzis liajn versojn por kanti ĝin estas ofte kaj bele kantata en esperantujo, certe se vi iam venas al Kubo vi ĝin aŭdos!
Ĉiujare por honorigi lin studentoj de la Havana Universitato organizas paradon/marŝon aŭ la tiel nomata "marcha de las antorchas [marŝo de la torĉoj]" en kiu oni (mi ankaŭ ofte partoprenas) iras de la Havana Universitato ĝis la "Fragua Martiana" la unua estis organizita de Fidel Castro en 1953 pro la 100a jubileo de la naskiĝo de Martí. Vidu raporton en eo-RadioHavanoKubo (TTT), (TTT), (TTT).
Lia korpo estas nuntempe en maŭzoleo de la  tombejo Santa Ifigenia en Santiago de Cuba. Proksime de la tombo de Fidel.