preskaŭ preta

Malgranda radioĉambro, grandaj revoj!

2019-02-26

QSL el kanadaj specialaj radiostacioj

Pasintsemajne post longa paŭzo mi ricevis leteron kun 2 konfirmkartoj! Mi tre kontentis ĉar post unujara malaktivado mi apenaŭ ricevas QSL tiamaniere. Temis pri la specialaj radiostacioj XL3T kaj CG3AT el Kanado ADIF #1. Ambaŭ stacioj estis aktivigitaj pro la 150a datreveno de la kanada konfederacio.

Laŭ aĉa traduko/interpreto de la teksto kiu aperas dorse:
La 150a datreveno de la Konfederacio de Kanado, subtenita de la kanada registaro kiel la Canada 150, okazita en 2017 kiel Kanado markis la centkvincenta datreveno de la kanada konfederacio. La 1an de julio 1867 tio estis por la provincoj (Ontario, Kevekio, Nova Skotlando, kaj Nova Brunswick) tiuj konformois la novaj havaĵoj de Kanado.La ceteraj provincoj kaj teritorioj unuiĝis dum la tempo, Nunavut estis la plej lasta  kiu oficiale disiĝis el la Northwest teritorioj en 1999…
La manaĝero estas Ron/VE3AT (TTT)
Entute estis 5 kontaktoj ĉiuj en SSB kaj en la bendoj 15, 40 kaj 80 metroj.