preskaŭ preta

Malgranda radioĉambro, grandaj revoj!

2019-02-18

QSO mapo hrdlog.net

Mi aparte tre ŝatas la QSO mapojn ĉar ili montras sur la mapo la kontaktojn, kiujn mi jam faris, kie troviĝis la aliaj stacioj, la zonoj en kiuj mi apenaŭ sukcesas kontakti iun ktp. Mia plej ŝatata estas la mapo kreita de la retpaĝo hrdlog.net (TTT), ĝi surbaze de la enŝutitaj taglibroj kreas mapon.

QSO mapo de hrdlog.net

Bendoj:

Koloro
=
bendo
Bruna
=
6 metroj
Ruĝa
=
10 metroj
Oranĝa
=
15 metroj
Flava
=
20 metroj
Verda
=
40 metroj
Blua
=
80 metroj
Roza
=
WARC bendoj (12, 17 kaj 30m)
Nigra
=
aliaj bendoj


Elsendmodoj:

formo

elsendmodo
Kvadrato
fonio
Cirklo
Telegrafio
Triangulo
Ciferecaj modoj/RTTY


Krome sube aperas pluraj interesaj informoj kiel: kontaktitaj kontinentoj, CQ zonoj, ITU zonoj kaj DXCC. Kaj la plej malproksima stacio kiun oni kontaktis (QRB). En mia lasta mapo ĝi estas 17, 890 Km.
Eblas eĉ aldoni skripton en http retpaĝo, kiu aŭtomate aktualiĝas. Pere de:



<a href="http://www.hrdlog.net/Map2.aspx?user=CM2MM" target="_blank">
<img src="http://www.hrdlog.net/map.aspx?user=CM2MM" title="Click to enlarge." width="500" /></a>

kio rezultas estas la subo:



Vidu mian aktualan mapon ĉe:
http://www.hrdlog.net/Map2.aspx?user=CO2MM

Gugla fotaro:
https://photos.app.goo.gl/KmSZLXqLnVB1F4xs5