La
ARRL (American Radio Relay League) estas unu el la plej famaj landaj
radioamatoraj organizoj. Ĝi estas Ne Registara Organizo ne profitcela, al kiu
volante aliĝas usonaj (kaj ne usonaj) radioamatoroj. Laŭ vikipedio ĝi estis
fondita la 6an de aprilo 1914. Pri la kvanto da membroj mi legas
ke ĝi estas la dua plej granda RA organizo de la mondo (post Japanio), kun
proksimume 154,000 membroj kaj pli ol 7000 eksterlandaj membroj. Krome pli ol
2000 radiokluboj estas membroj ligitaj al la ARRL.
Tre
ofte kiam radioamatoroj vizitas la sidejon faras foton apud la enireja afiŝo
kaj sub la enirejo de W1AW, kvazaŭ tio estus tradicio sed certe oni tuj rekonas ke temas pri la sidejo de la ARRL.
Ili
kreis tre interesan kaj utilan sistemon por konfirmi kontaktojn (QSO) fakte
temas pri la sistemo LoTW. Ĝi bonege funkcias kaj utilas por akiri kelkajn el la
ĉefaj radioamatoraj diplomoj ne nur de la ARRL sed de pluraj landoj kiel la
mia!
Diplomoj
Inter
la plej famaj DX diplomoj de la mondo troviĝas la diplomoj de la ARRL. Jen
kelkaj el la ĉefaj:
DXCC
(DX Century Club)
WAS
(Worked All States)
WAC
(Worked All Continents) kune kun IARU.
Konkursoj
Kompreneble
ankaŭ pluraj konkursoj estas organizitaj de la ARRL inter la plej famaj estas
la CQ
ARRL
Inter. DX Contest, SSB
ARRL
Inter. DX Contest, CW
ARRL
160-Meter Contest
ARRL
10-Meter Contest
Sidejo
La
ĉefa oficejo troviĝas en Connecticut. Unu el la ĉefaj celoj de la eksterlandaj (kaj
usonaj) radioamatoroj kiuj vizitas la sidejon estas fari foton en la afiŝo kiu
troviĝas en la enirejo.
Logoo
La logoo estas vaste konata inter radioamatoroj.
W1AW
Ĝi
ĉefa (kluba) radiostacio havas la voksignon W1AW, ĝi certe meritas tutan
artikolon por ĝi kiun certe iam mi verkos. Per tiu voksigno oni elsendas
bultenojn, praktikas telegrafion laŭ malsamaj rapidecoj ktp.
QST
La
Asocio publikigas plurajn librojn kaj materialojn kiel la revuo QST.
Retpaĝo
En ĝi vi trovos multajn informojn pri la asocio