preskaŭ preta

Malgranda radioĉambro, grandaj revoj!

2018-12-31

Feliĉan novan jaron 2019!

Unua foje en la blogo estas jarfino kaj la defio en la nova jaro 2019 estas granda! Ne nur pro la blogo, kiu estas tute ne serioza laboro sed por mia ŝatokupo “amatora radio”. La plej granda defio estas denove aktivi kiel en 2017, tiam mi ĉeestis en grandaj konkursoj, ĉasis dx-staciojn kaj multe vokis telegrafie.
Feliĉan novan jaron, radioamatoro Avo Frosto.
Pri defioj certe mi devas pensi kaj listigi kelkajn sed la ĉefa estas munti bonan antenon kaj klopodi ripari la sendricevilon, kiu nun elsendas tre malbone (proksimume 15 vatojn).
Do la vivo daŭras… kaj ĝi donas al ni pecetojn da eblecojn por ĝui ĝin speciale en nia ŝatokupo ĝi donas la eblecon koni novajn radioamatorojn interŝanĝi kun ili, lerni, praktiki… inter ili ankaŭ estis novaj esperantistaj radioamatoroj kaj pluraj jam konataj de multaj jaroj 😊😊 Ĉiam mi trovas samhobianojn, kiuj estas impulsitaj pro la ŝatokupo kelkaj proksimaj kelkaj tre malproksimaj sed ili ĉiam estas kiam oni bezonas ilin, kun ili mi trovis ridojn, konojn, esperanton kaj brakumojn, kiuj plivalorigas mian vivon. 💚👫👍😂
Feliĉan novan jaron 2019, radioamatoro!
Al ĉiuj, kiuj loĝas ĉi tie kaj ekter ĉi tie, al tiuj, kiujn mi iam vidis kaj manprenis, al tiuj, kiujn mi kontaktis danke al la radio kaj al Esperanto al tiuj, kiuj vojaĝigis min tra la fascina radioamatora mondo, dankon!. Al ĉiuj, kiuj helpas kaj helpis min havi aktivan kaj funkciantan radiostacion, dankon! Al tiuj, kiuj estas kaj al tiuj, kiuj jam ne estas kiel mia amikino Renata/F5RC, kaj al tiuj, kiuj estos mi deziras al ĉiuj pacon kaj feliĉon en tiuj ĉi nova jaro 2019.
Se vi estis bona radioamatoro certe Avo Frosto portos novajn antenojn al vi!
Multe da DX, radion kaj Esperanton, 73!⁤