preskaŭ preta

Malgranda radioĉambro, grandaj revoj!

2019-05-09

Finfine mi estas CO2MM

Post iom da prokrasto ĉefe pro dokumentaj malfruoj finfine mi estas CO. Tio signifas ke mi havas la lastan kategorion de la kuba radioamatora federacio. Mi jam verkis pri la ekzamenoj en antaŭaj blogeroj (vidu en la blogo).

Radioamatora licenco de CO2MM Kuba Ministerio pri Komunikado MIC

Laŭ la kuba leĝo de la ministerio pri komunikado en Kubo ekzistas 3 kategorioj:

CL3a Kategorio
CM2a Kategorio
CO1a Kategorio

Laŭ kiuj radioamatoroj rajtas uzi bendojn, elsendmodojn kaj povumon.
Kvankam por mi ne estas granda diferenco inter CM kaj CO ĉar mi ĉefe uzas 20 CW kaj mia povumo daŭre restas 100 vatoj la nuna kategorio ebligas al mi uzi SSB en 20 metroj, kio ja estas gravega ĉar en 14, 266 MHz okazas la ILERA-rondoj kaj ĉefe la internacia konkurso de ILERA en kiu ĉiujare malfacilas partopreni pro mia iama bendrestrikto sed nun mi povus uzi la plej populara DX magia bendo! (vikipaĝo)

Radioamatora licenco de CO2MM Kuba Ministerio pri Komunikado MIC