preskaŭ preta

Malgranda radioĉambro, grandaj revoj!

2019-05-15

QSL.net

QSL.net estas bonega senpaga servo, kiu ebligis al multaj radioamatoroj krei kaj enretigi informojn pri amatora radio ĝenerale sed ankaŭ pri privataj interesoj kaj agadoj. La sola postulo estas havi voksignon ĉar el ĝi oni prenas la nomon/adreson de la retejo. Ekzemple mia retejo tie nomiĝas qsl.net/co2mm (TTT) en ĝi mi jam alŝutis amason da subpaĝoj sed ankoraŭ mankas amasegon da laboro por finpretigi almenaŭ la minimumon. Jen mia banero tie:
banero CO2MM ĉe qsl.net
Mia nuna (2019/majo) banero ĉe la retejo ĝi estas en GIF dosierformo kaj tre malpeza (17 Kb)

Ĝi funkcias kiel FTP (vikipaĝo) al kiu oni enŝutas la dosierojn kaj dokumentojn. Iam ĝi nomiĝis qth.net(TTT) kiu nun redirektas al QSL.net sed ĝi translokiĝis al la nuna retejo! Fakte estas similcela retejo qth.com (TTT) kiu funkcias kiel hosting por radioamatoroj sed kiu ajn povas ĝin uzi. Ĝenerale post iom da pago oni ricevas la tradiciajn servojn. Estas interesaj servoj kaj planoj.
  • enteprenoj ĉe qth.com(TTT) DX4WIN, DXtreme Software...
  • kluboj kaj organizoj ĉe qth.com(TTT) ARRL Central Division, California QSO Party, NCCC, NCDXF,
En qsl.net troviĝas plurmiloj da retejoj el kiuj radioamatoraj esperantistoj ankaŭ havas plurajn inter la plej interesaj kaj utilaj estas tiu de LY2FN/Riĉardo (respondeculo pri la ILERA-diplomo).
certe la servo estas bonega kaj mi tre rekomendas uzi ĝin ĉar sen tro da penoj eblas facile lerni pri ĝia uzado kaj funkciado. Mi mem iom malsukcesis je la komenco por enŝuti la retpaĝo sed post klarigoj de Rodrigo/PY2RSM mi sukcesis senrebleme labori. Li klarigis al mi pri la uzo de “FileZilla Client” kaj pri ebleco uzi “explorer.exe” kiel programo por alŝuti dokumentojn en la FTP.