preskaŭ preta

Malgranda radioĉambro, grandaj revoj!

2019-05-27

Blogo de BH8ECD en Esperanto pri radioamatorismo

Antaŭ iom da tempo mi trovis interesan blogon de BH8ECD en Esperanto sed ĉefe interesa pro la temo "RADIOAMATORISMO"😊! Kvankam aliloke mi legis ke ĝi ankaŭ temas pri robotiko sed ja en la blogo mem mi nur trovis tekstojn pri amatora radio!
Kvankam mi longe esploris, retumis, guglis kaj demandis apenaŭ mi trovis informojn pri BH8ECD ĉefe pro tio ke li ne aperas en QRZ.com! Dum mia vikipediumado hazarde mi retrovis lin ĉar li verkis pri malfacila temo "ARDUINO"(vikipaĝo) kaj lia uzanto paĝo estas (TTT) li estis aktiva en 2014 kaj 2015 sed ne plu😢 kontribuoj ĉe (vikipaĝo). sed eĉ en vikipedio mi ne trovis la nomon nur aperas iu Zhang "urso" Long en vkontakte (TTT) sed mi vere ne certas ĉu estas li aŭ ne ĉar estas neniu referenco al radioamatorismo kvankam li verkas en bonstila Esperanto!
Jen ligilo al lia blogo (TTT)

Jen mi reproduktas lian plej bonan artikoloj:

Radio, mondlingvo kaj mi…

http://bh8ecd.tumblr.com/post/112101363246/radio-mondlingvo-kaj-mi

Preskaux 30+ jaroj antauxe, en iu varma kaj humida somera vespero en 1982 (aux 1983?) en Chengdu, mia frato kaj mi promenis en Jiuyuan-qiao merkateto de malnovaj libroj, kaj mia frato vidis iun dikan libron. Gxi estis libro en fremda lingvo! 30 jaroj antauxe Cxinio jxus malfermis sian pordon al la mondo, la fremdlingvaj libroj estas tre raraj. Do la mita libro versxajne venis el alia mondo. Sur la kovrilo estis kvar grandaj rugxaj literoj ARRL. Lauxmi mia frato estis la plej klera homo en la mondo sed ankaux li ne sciis kion ARRL signifis. Ni foliumis la dikan libron kun pluraj interesaj bildoj, versxajne gxi temis pri elektronika teknologio kaj ecx komunikado inter distencaj homoj! Mia frato jxus finis sian eniran ekzamenon por universitato kaj li scipovis la anglan iomete sed ne suficxe komprenis ambaux la teknikajxon kaj la lingvon.
Ni ne forlasu la trovitajxon. La bazarulo vokis 1.5 juxanojn (preskaux 1 usona dolaro laux tiama kurzo), preskaux sejmansumo de nia posxmono. Nehezitinte, ni tuj malplenigis nian monposxon acxeti gxin.

Ni ne havis monon por buso, do ni piede rehejmigxis, kunportante la dikan manlibron, varme diskutante pri la ebleco de distenca komunikado. Ni promenis preskaux 2 horojn atingi hejmon.
Sur la legtablo de mia frato estis unu angla-cxina vortaro, do reveninte hejmen, ni ne atendis, kaj ekis siofe legi la libron per vortaro. Mia frato tradukis al mi la artikletojn samtempe enkondukis al mi scipunktojn rilatajn, gxis ke niaj geavoj malfunkciis la lampojn en profunda nokto.
Bedauxrinde post unu semajno mia frato foriris por sia nova vivo en universitato en alia urbo, kaj mi dauxre sole klopodis la tradukon kaj legadon. Sen helpo de mia frato, mi vere malfacile antauxenlegi, do mi turnis al miaj geavoj kaj petis ilin sendi min al “Aktivcentro de Gejunuloj” por lerni la allogajn sciojn, kaj mi glate gajnis aprobon de ili tuje.
En la Aktivcentro mi aligxis al la “sxatokupa grupo de radiumo” por bazaj elektronikaj scioj kaj morse-kodaro kunekun gelernantoj pliagxaj. Dum unu semestro de lernado, je mia pinto, mi povis sendi kaj rikordi morse-koditajn mesagxojn je rapideco de 25 vortoj po minuto, suficxe bona por amatoroj. Sekve mi akiris la ateston por operacio, mia instruisto arangxis min helpe labori en junula stacio BY8AC do unufoje mi tusxis la veran radioaparaton Kenwood! Mia instruisto diris al mi ke la prezo de Kenwood estis 5,000 juxanoj, al mi la cifero estis vere astronomia!
Tiam cxina auxtoritato ne donis la permesilon al individuoj do nur trovigxas kolektivaj stacioj. BY8AC estis unu el tri stacioj en Chengdu. La ceteraj BY8AA (sidante en Cxina Universitato de Eletronikaj Scienco kaj Teknologio) kaj BY8AB (ankaux sidante en la 6a etagxo de la urba aktiva centro de gejunuloj tamen ne estis malferma al gejunuloj) celas al plenkreskuloj kaj BY8AC estas speciala por gejunuloj. En BY8AC, kun helpo de miaj gvidantoj, mi sukcese kontaktis (aux QSO terminologie) kun aliaj amatoroj en aliaj urboj, Beijing, Wuhan, Shanghai, Tianjin… pasxon post pasxe, kaj mi akiris (ankaux sendis) kelkajn kontakt-konfirmilon- la QSL-kartojn de kontaktitoj. Tre gxuinde!

B. Mondlingvo
Imagu, en la jaroj sen interreto, mobilo kaj skype-o, la ebleco de longdistanca babilado kun alia homo 500 aux 1000 kilomiterojn foraj estas en kia felicxo! Post dauxra operacio abrupte iuj nefortaj ZZZ-bruoj el la nokta cxielo al mi estis samkiel paradizaj ritmoj. Por gejunuloj, scivolemo cxiam ne estas facile plenumebla, kompreneble al mi ankaux. Mi ne kontentigxis pri QSO-j kun cxinoj, mi intencis QSO-i homojn ecx pli forajn, la fremdlandanojn.
“Vi devas lerni fremdajn lingvojn! ” mia gvidanto tiele respondis al mia peto. “Jes, vi povas, tamen vi devas lerni fremdan lingvon memstare, cxar neniu cxi tie scipovas la fremdajn lingvojn!” En la sekva semajnfino, reveninte li diris al mi “Iu fakulo rekomendis kvar internaciajn lingvojn kio vaste aplikigxas en radioamatoro-kampo: La angla, la rusa, la franca kaj la mondlingvo (En Cxinio Esperanto nomigxas mondlingvo, dank'al sia japana traduko).” “Mondlingvo?!” mi tuj allogigxis al la stranga nomo! Kial gxi meritas tian nomon?! Mia gvidanto ne sciis plue, sed mi klare memoris lian lastan frazon “Oni dire la mondlingvo estas tre tre simpla, do se vi ankoraux ne lernas la ceterajn, vi lernu la mondlingvon.” Siatempe estas facila (jes, rilative facila ol nun) trovi lernlibron de Esperanto en librovendejoj, do mi, la nepacienculo, tuj acxetis la libron kaj eklernis. Bonsxance tiam en televido gxuste montris la fama lernoprogrameroj “Espero” far de Qingdao Esperanto-Asocio.
Mi ne tre klare memoras la procezon de mia lernado, tamen mi memfidas ke post 1 monato mi jam povis skribi frazojn en Esperanto, kaj legis simplajn rakontojn. Tiam al mi mankas legajxoj de Esperanto kaj aliaj lokaj esperanto-parolantoj, se ne mia esperanta nivelo lertigxus.
En sekvaj tagoj, malgraux mia fremdlingvo pli malpli pretigxis tamen mi ne havis sxancon kontakti kun fremdlandanoj. En la venonta semestro mi forlasis aktivon en la aktiva centro cxar la lernotasko en mia lernejo pezigxis, mi devis serioze prepari por tre konkura enira ekzameno al mezlernejo, do mi adiauxis al radio-amatorismo kaj mia unua sperto de Esperanto.

C. Mi, denova apero!
Kia rapide la tempo flugas. En 2008, tre hazarde dum mia sencela retumo mi renkontis kun Cxielismo, kaj mi vidis ke li vendis esperantajn librojn en retbutiko. Mi ridis kaj sendis al li mesagxon “Mi foje lernis la lingvon kaj cxu ankoraux estas iuj frenezaj uzantoj de gxi?” Li respondis ke li ja estas lerta parolanto kaj li sendis al mi cxinan vikipedian artikleton pri Esperanto. Mi miregis ke Esperanto ankoraux funkcias kaj esperantistoj ankoraux vivas! La intereto fakte injektis aktivecon en Esperanto kaj donis al esperantistoj facilegan eblecon interkomuniki.
La hazarda renkontigxo kun vera kaj viva esperantisto rebruligis mian revon en junuleco, kaj rememorigis min pri la radioamatorismo!
Hodiaux la ambaux ajxo jam refoje farigxis miaj novaj hobioj, mi relernis Esperanton, ankaux memstare, dank'al la retejo Lernu.Net kaj miaj gvidantoj tieaj, aldone sindona helpo de kara Cxielismo kaj aliaj samideanoj. Ankaux mi relernas radioteknikajxojn, kaj reakiris personan permesilon BH8ECD kaj rilatan A-nivelan operacian atestilon.
Kvankam lingvo kaj teknologio aspektas seperataj ajxoj tamen ili havas saman internan voloron- la libera kaj amika interkomunikado inter diversaj homoj. Do mi prefere enmeti la ambauxajn sxatokupojn kune kaj raportos mian sxatokupon radioamatorismo en mia sxatata lingvo.
Mi invitas vian subtenon kaj “sxaton” kun elkoran dankon kaj bondeziron! VY73 al cxiuj samideanoj!

***ARRL estas American Radio Relay League, la ombra organizo de usona radioamatoraro. La ARRL eldonas cxiujare oficialan ARRL manlibrojn kaj tiaj manlibroj rigardigxas kiel sankta biblio de radioamatoroj.

Oct. 1 2014